From Wikipedia, the free encyclopedia
Dehri, ankaŭ konata kiel Dehri-on-Sone hindie डेहरी estas urbego en norda Barato, en sudokcidenta parto de subŝtato Biharo, en kantono de Patnao, en distrikto Rohtas.
Dehri | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 821307 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 24° 52′ N, 84° 11′ O (mapo)24.8784.18 [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
En 2011 Dehri havis 137 231 da loĝantoj kun legopovo 81% signife pli alte ol la landaveraĝo. Dehri atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1990-aj jaroj.
Dehri situas sur ebenaĵo de Gango kun averaĝa alteco de 110 m super la marnivelo laŭ Son (rivero). Laŭ la rivero ne tro for troviĝas granda akvobaraĵo ekde la 1960-aj jaroj, kie komenciĝas la kanalsistemo por la ĉirkaŭaĵo. Distrikta sidejo Sasaram troviĝas 18, Aurangabad (Biharo) 26, Buksar 76, Arrah 86, Gaja (Barato) 84, Ĝehanabad 89, Ballia 95, Ghazipur 97, subŝtata ĉefurbo Patnao 123 (voje 154), Singrauli 172, Kolkata 499, tutlanda ĉefurbo Delhio 806, Mumbajo 1344 kilometrojn (aere) .
En la 6-a kaj 5-a jarcentoj antaŭ Kristo la dinastio Magadha loĝis en la regiono. Apenaŭ io ajn estas konata pri la mezepoka historio de Dehri. Ŝer Ŝah Suri post 1531 sukcesis alporti grandajn partojn de Biharo kaj Bengalio sub sian kontrolon. En la 19-a jarcento kaj en la unua duono de la 20-a jarcento la britoj regis.
Dehri estas grava industria urbo kun la jenaj produktaĵoj: sukeroj, lignaĵoj (per segiloj), ampoloj, ŝuoj kaj cementoj. En Dehri gravas ankaŭ laŭ trafiko, ĉar voja kaj fervoja ponto transiras la riveron Son, kiu estas maksimume preskaŭ 3 km larĝa sed preskaŭ sekigita printempe.
En Dehri kelkaj altlernejoj kaj institutoj funkcias.
En Dehri la ĉefaj lingvoj estas la bojpura, hindia kaj angla lingvoj.
La ĉefa religio en Dehri estas hinduismo kun 83,5%, poste islamo preskaŭ 16%, aliaj ĉirkaŭ 1%.
Al Dehri alvenas 3 fervojaj linioj el Sasaram, Gaja kaj el sudo. 4 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias inter Dehri kaj Sasaram.
Dehri situas en humida subtropika klimato (Cwa). La temperaturo varias inter 15-32 °C. Jare pluvas mezume 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed inter junio kaj septembro tre ofte pro la musono.
Dehri ne havas iujn ajn vidindaĵojn de historia aŭ kultura gravecoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.