From Wikipedia, the free encyclopedia
Bojpura estas lingvo el Barato apartenanta al la bihara lingvaro, konsistante el lingvoj kiuj proksime rilatas unu al la alia. La lingvo estas ĉefe parolata en la norda barata subŝtato Biharo, same kiel en najbaraj areoj en la subŝtatoj Utar-Pradeŝo kaj Ĝarkando, same kiel en Nepalo. La lingvo estas skribita per la alfabetoj devanagari kaj kaithi.
Bojpura lingvo | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
bihara lingvo | |
Parolantoj | 52 200 000 |
Skribo | nagario |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | bho |
Glottolog | bhoj1244 |
Angla nomo | Bhojpuri |
Franca nomo | bhodjpouri |
La bojpura estis kunportita al Surinamo kaj aliaj karibiaj landoj fare de sklavoj kaj elmigrantoj. Surinamhindoj parolas sarnamian hindustanan, variaĵon de karibia hindustana bazita sur la bojpura kaj aliaj biharaj lingvoj. Tiu ĉi lingvo estis alportita reen al Nederlando fare de surinamhindoj.
La limo inter Bhojpuri kaj aliaj Biharaj lingvoj ne estas la sama por ĉiuj lingvistoj. Estas do grandaj diferencoj en la nombro da parolantoj. Laŭ Ethnologue [1] la bojpura estis parolata de proksimume 27 milionoj da homoj (en 1997), tio estas por la bojpura lingvo en la mallarĝa senco. La surinamhindo-nederlanda kantisto Ray Mohan multe klopodas disvastigi la lingvon en popmuziko (Sarnámi/Bhojpuri pop)[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.