Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio[1] (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago)[2] kaj estas la plej granda urbo de la provinco Nord-Holando en la okcidento de la lando. Kiel monda urbo, ĝi havas ĉirkaŭ 839 360 loĝantojn, en la urba areo 1 336 383[3] kaj la metropola areo ĉirkaŭ 2 431 000.[4] La urbo enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.[5]
Amsterdamo | |||||
---|---|---|---|---|---|
nederlande Amsterdam | |||||
urbo | |||||
| |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
| |||||
Oficiala nomo: Amsterdam | |||||
Kromnomo: Venezio de Nordo | |||||
Ŝtato | Nederlando | ||||
Provinco | Norda Holando | ||||
COROP | Amsterdamo | ||||
Kunurbaĵo | Randstad | ||||
Historia ligo | Hansa ligo | ||||
Historiaj regionoj | Sep Unuiĝintaj Provincoj, Batava Respubliko | ||||
Gravaj trafikaj arterioj | A1 A2 A4 A5 A8 A9 A10 | ||||
Konata loko | Rijksmuseum | ||||
Konstruaĵoj | Reĝa palaco en Amsterdamo, ING Domo | ||||
Situo | Amsterdamo | ||||
- alteco | 2 m NAP | ||||
- koordinatoj | 52° 22′ N, 4° 54′ O (mapo)52.3730555555564.8922222222222 | ||||
Akvokolektejo | 219 km² (21 900 ha) [+] | ||||
Areo | 219 km² (21 900 ha) | ||||
- de metropolo | 1,82 km² (182 ha) | ||||
Loĝantaro | 767 849 (2010) | ||||
Denseco | 3 506,16 loĝ./km² | ||||
Parko | Vondelparko | ||||
Unua skribmencio | 1275 | ||||
Urbestro | Femke Halsema (ekde 12-a de julio 2018) | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 1000–1098 [+] | ||||
Telefona antaŭkodo | +31 20 | ||||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||||
Nomo | Grachtengordel | ||||
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Amsterdamo | |||||
Vikimedia Komunejo: Amsterdam | |||||
Retpaĝaro: www.amsterdam.nl | |||||
La nomo de Amsterdamo derivas el Amstelredamme,[6] indikilo de la origino de la urbo kiel baraĵo de la rivero Amstel. Originata el malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj en la fino de la 12-a jarcento, Amsterdam iĝis unu el la plej gravaj havenurboj en la mondo dum la Ora Jarcento de Nederlando (17-a jarcento), kiel rezulto de ties plinoviga disvolvigo en komerco. Dum tiu epoko, la urbo estis ĉefa centro por financo kaj diamantoj.[7] En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo etendiĝis, kaj multaj novaj kvartaloj kaj antaŭurboj estis planitaj kaj konstruitaj. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto de duoncirklaj kanaloj, kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Fakte la kanaloj de Amsterdamo de la 17-a jarcento kaj la Defenda Linio de Amsterdamo de la 19–20-a jarcentoj nome Stelling van Amsterdam estas en la listo de heredaĵo de UNESKO.
Amsterdamo allogas milionojn da turistoj ĉiujare, estas la plej turisma urbo en Nederlando kaj estas unu el la ĉefaj turismaj urboj en Eŭropo. La urbo estas fama kaj pro siaj belegaj kanaldomoj kaj pro la etoso de individua libereco. En tiu etoso multo okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffeeshop (laŭvorte kafo-vendejoj aŭ kafejoj, sed ne vere), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la muzeoj kiaj la Rijksmuseum (regna muzeo), la Muzeo Van Gogh, la Muzeo Stedelijk, la muzeo Hermitage Amsterdam la muzeoj de la Hejmo de Rembranto, de la Hejmo de Anne Frank, la Amsterdam Museum, la ruĝ-lampa distrikto De Wallen kaj la historiaj kanaloj bordataj de malnovaj domoj. Ankaŭ la Amsterdama Borso, nome la plej malnova borso de la mondo, estas situanta en la urbocentro. Ĉio tio allogas pli ol 5 milionoj da internaciaj vizitantoj ĉiujare.[8]
La urba slogano estas: Heldhaftig, Vastberaden, Barmhartig ("Brava, decida, kompatema").
Kiel komerca ĉefurbo de Nederlando kaj unu el pintaj financaj centroj en Eŭropo, Amsterdamo estas konsiderata alfa mondurbo fare de la studgrupo Globalization and World Cities (GaWC). La urbo estas ankaŭ kultura ĉefurbo de Nederlando.[9] Multaj grandaj nederlandaj institucioj havas siajn sidejojn tie, kaj sep el la 500 plej grandaj entreprenoj de la mondo, kiaj Philips kaj ING, estas bazitaj en la urbo.[10] En 2012, Amsterdamo estis rangigita fare de Economist Intelligence Unit (EIU)[11] kiel la dua el plej bonkvalitaj urboj por loĝi kaj la 12-a tutmonde laŭ vivkvalito por medio kaj infrastrukturo fare de Mercer.[12] La urbo estis antaŭe rangigita la 3-a en plinovigo fare de 2thinknow en la indico Innovation Cities Index 2009.[13]
Historio
Fondo kaj Mezepoko
Amsterdamo estas multe pli nova ol aliaj nederlandaj urboj kiaj Nijmegen, Roterdamo, kaj Utreĥto. En Oktobro 2008, historigeografo Chris de Bont sugestis ke la tereno ĉirkaŭ Amsterdamo estis reklamita tiom frue kiom je la fino de la 10-a jarcento. Tio ne necese signifas ke estis jam setlejo tie, ĉar la terenreklamado (elmarigita) povis ne rilati al farmado — sed al kolektado de torfo, por uzado kiel brulaĵo.[14]
Amsterdamo ricevis urborajton en 1300 aŭ 1306.[15] El la 14-a jarcento antaŭen, Amsterdamo floris, ĉefe pro la komerco kun la Hansa ligo. En 1345, supozita miraklo rilata al eŭkaristio en Kalverstraat faris la urbon grava loko de pilgrimado ĝis la adoptado de la Protestantismo. La Mirakladorado subpublikiĝis sed restis vive. En la 19-a jarcento, ĉefe post la jubileo de 1845, la adorado estis revivigita kaj iĝis grava nacia referenco por nederlandaj katolikoj. La Stille Omgang — nome silenta promeno aŭ procesio en civilaj vestoj — estas la esprimo de la pilgrimado ene de Protestanta Nederlando ekde la fino de la 19-a jarcento.[16] En la pinto de la Silenta Promenado, ĝis 90 000 pilgrimantoj venis al Amsterdamo. En la 21-a jarcento tio malaltiĝis al ĉirkaŭ 5000.
Konflikto kun Hispanio
En la 16 a jarcento, nederlandanoj ribelis kontraŭ Filipo la 2-a de Hispanio kaj sekve kontraŭ liaj sukcedantoj. La ĉefaj tialoj por la ribelo estis la trudo de imposto, nome la deka groŝo, kaj la religia persekutado de Protestantoj fare de la ĵus enkondukita Inkvizicio. La ribelo akriĝis al la Okdekjara Milito, kiu finfine rezultis en la nederlanda sendependeco.[17] Forte estrita de la estro de la Nederlanda Ribelo nome Vilhelmo la Silentulo, la Nederlanda Respubliko famiĝis pro sia relativa religia toleremo. Judoj el la Iberia Duoninsulo, Hugenotoj el Francio, prosperaj komercistoj kaj presistoj el Flandrio, kaj ekonomiaj kaj religiaj rifuĝintoj el la partoj de la Malaltaj Landoj kontrolitaj de hispanoj trovis sekurecon en Amsterdamo. La influo de flandraj presistoj kaj la intelektula toleremo de la urbo faris Amsterdamon centro por la eŭropa esprimlibereco.[18]
Centro de la Nederlanda Orepoko
La 17-a jarcento estas konsiderata la Orepoko de Amsterdamo, dum kiu ĝi iĝi la plej riĉa urbo en la mondo.[19] Ŝipoj velis el Amsterdamo al la Balta Maro, Nordameriko, kaj Afriko, same kiel al la nuntempaj Indonezio, Barato, Srilanko, kaj Brazilo, formante bazon de tutmonda komerca reto. La komercistoj de Amsterdamo havis la plej grandan parton kaj de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio kaj de la Nederlanda Okcident-hinda Kompanio. Tiuj kompanioj akiris transmarajn posedaĵojn kiuj poste iĝos la Nederlandaj kolonioj. Amsterdamo estis la ĉefa loko de Eŭropo por elŝipigo de varoj kaj estis la ĉefa financa centro de la mondo.[20] En 1602, la amsterdama oficejo de la internacia komerca Nederlanda Orient-hinda Kompanio iĝis la unua borso de la mondo per la komercado de siaj propraj varoj.[21] La Banko de Amsterdamo startis funkcii en 1609, agante kiel tutserva banko por nederlandaj komercistaj bankistoj kaj kiel rezerveja banko.
Dekadenco kaj modernigo
La prospero de Amsterdamo malpliiĝis dum la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj. La militoj de la Nederlanda Respubliko kontraŭ Anglio kaj Francio malbone efikis sur Amsterdamo. Dum la Napoleonaj Militoj, la gravo de Amsterdamo atingis sian plej malaltan punkton, kiam Holando estis absorbita en la Franca Imperio. Tamen, la posta establado de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj en 1815 markis ŝanĝopunkton.
La fino de la 19-a jarcento estas foje nomata la dua Orepoko de Amsterdamo.[22] Oni konstruis novajn muzeojn, fervojan stacion, kaj la Concertgebouw; en tiu sama epoko, la Industria Revolucio atingis la urbon. La Kanalo Amsterdamo–Rejno estis elfosita por havigi al Amsterdamo rektan konekton kun la rivero Rejno, kaj la Nordmara Kanalo estis elfosita por havigi al la haveno pli mallongan konekton kun la Norda Maro. Ambaŭ projektoj draste plibonigis komercon kun la cetero de Eŭropo kaj de la mondo. En 1906, Joseph Conrad faris mallongan priskribon de Amsterdamo vidita el la marbordo, en sia verko The Mirror of the Sea.
20-a jarcento
Tuj antaŭ la Unua Mondmilito, la urbo startis etendiĝi denove, kaj oni konstruis novajn ĉeurbojn. Kvankam Nederlando restis neŭtrale en tiu milito, Amsterdamo suferis malabundon de manĝaĵoj, kaj ankaŭ hejtigaj brulaĵoj malabundas. Tiu malabundo okazigis tumultajn en kiuj kelkaj personoj estis mortigitaj. Tiuj tumultoj estas konataj kiel Aardappeloproer (terpoma ribelo). Homoj startis rabadi stokejojn por akiri necesaĵojn, ĉefe manĝaĵoj.[23]
La 1-an de januaro 1921, post inundo en 1916, la ruinigitaj municipoj Durgerdam, Holysloot, Zunderdorp kaj Schellingwoude, ĉiuj norde de Amsterdamo, estis, laŭ sia propra peto, aligitaj al la grandurbo.[24][25]
Inter la mondaj militoj, la ĉefurbo plue etendiĝis, ĉefe okcidenten de la distrikto Jordaan en Frederik Hendrikbuurt kaj ĉirkaŭaj kvartaloj.
Nazia Germanio invadis Nederlandon la 10-an de majo 1940 kaj ekkontrolis la landon. Kelkaj Amsterdamanoj protektis judojn, tiele eksponante sin kaj siajn familiojn al alta risko esti enprizonigitaj aŭ eĉ senditaj al koncentrejoj. Pli ol 100 000 nederlandaj judoj estis deportitaj al Naziaj koncentrejoj, el kiuj ĉirkaŭ 60 000 estis loĝintaj en Amsterdamo. Eble la plej fama deportito estis la juda junulino Anne Frank, kiu mortiĝis en la Koncentrejo Bergen-Belsen.[26] Fine de la Dua Mondmilito, la komunikado kun la cetero de la lando rompiĝis, kaj malabundis manĝaĵoj kaj brulaĵoj. Multaj civitanoj veturis al la kamparo por akiri manĝaĵojn. Hundoj, katoj, krudaj suker-betoj, kaj eĉ bulboj el tulipoj — boligitaj al pulpo — estis konsumitaj por pluvivi.[27] Plej el la arboj de Amsterdamo estis forhakitaj por akiri brulaĵojn, kaj oni prenis la tutan lignaĵaron el la apartementoj de la deportitaj judoj.
Multaj novaj ĉeurboj, kiaj Osdorp, Slotervaart, Slotermeer kaj Geuzenveld, estis konstruitaj en la jaroj post la Dua Mondmilito.[28] Tiuj ĉeurboj enhavis multajn publikajn parkojn kaj grandajn malfermajn spacojn, kaj la novaj konstruaĵoj havigis plibonigitajn loĝadkondiĉojn kun pli grandaj kaj lumigitaj ĉambroj, ĝardenoj kaj balkonoj. Pro la milito kaj aliaj okazaĵoj de la 20-a jarcento, preskaŭ la tuta urbocentro devis esti riparita. Ĉar socio estis ŝanĝanta, politikistoj kaj aliaj influaj figuroj faris planojn por redesegni grandajn partojn de tiu urbocentro. Estis pliiĝanta peto de oficejaj konstruaĵoj, kaj ankaŭ de novaj ŝoseoj, ĉar la aŭtomobilo iĝis disponebla al plej homoj.[29] Metroo ekfunkciis en 1977 inter la nova ĉeurbo Bijlmer kaj la centro de Amsterdamo. Oni faris postajn planojn por konstrui novan aŭtoŝoseon super la metroo por konekti la Centran Stacion kaj la urbocentron kun aliaj partoj de la urbo.
Postulitaj grand-skalaj detruoj komencis en la iama juda kvartalo de Amsterdamo. Plej malgrandaj stratoj, kiaj Jodenbreestraat, estis plilarĝigitaj kaj preskaŭ ĉiuj el iliaj domoj estis detruitaj. Je la pinto de la detruo, okazis la Nieuwmarktrellen (Protestoj de Nieuwmarkt);[30] la tumultantoj montris sian furion pro la detruego okazigita de la restrukturigo de la urbo.
Kiel rezulto, la detruego estis haltigita, kaj la aŭtoŝoseo neniam estis konstruita; nur la metroo estis kompletigita. Nur kelkaj stratoj restis larĝaj. La nova urbodomo estis konstruita sur la preskaŭ komplete detruita placo Waterlooplein. Dume, grandaj privataj organizoj, kiaj Stadsherstel Amsterdam, estis fonditaj kun la celo restaŭri la tutan urbocentron. Kvankam la sukceso de tiu lukto estas videbla nuntempe, la klopodoj por plia restaŭrado estas ankoraŭ farataj.[29] La tuta urbocentro retenis siam iaman brilon kaj, kiel tuto, ĝi estas nune protektita areo. Multaj el ties konstruaĵoj iĝis monumentoj, kaj en Julio 2010 la Grachtengordel (nome la tri samcentraj kanaloj, nome Herengracht, Keizersgracht, kaj Prinsengracht) estis aldonita al la Listo de la Monda heredaĵo de Unesko.
21-a jarcento
En la komencaj jaroj de la 21-a jarcento, la Amsterdama urbocentro estis alloginta grandajn nombrojn de turistoj: inter 2012 kaj 2015, la ĉiujara nombro de vizitantoj altiĝis el 10 milionoj al 17 milionoj. La prezoj de la ejoj plialtiĝis, kaj lokaj vendejoj faris vojojn al ejoj turism-orientitaj, kio faras la centron neatingebla por la urbaj loĝantoj.[31] Tiuj disvolvigoj vekis komparojn kun Venecio, urbo superŝutita pro la turisma influo.[32]
Oni komencis konstruon de metrolinio kiu konektas parton de la urbo norde de la rivero (aŭ lago) IJ al la centro en 2003. La projekto estas polemika ĉar ties kosto estis superinta sian buĝeton je triobla faktoro ĉirkaŭ 2008,[33] pro timo de damaĝo al konstruaĵoj en la centro, kaj ĉar konstruado devis esti haltigita kaj restartita multajn fojojn.[34]
Ekde 2014, plinovigita fokuso estis farita al la urba regenerado kaj renovigado, ĉefe en areoj rekte borde al la urbocentro, kiel ĉe Frederik Hendrikbuurt. Tiu urba renovigo kaj etendo de tradicia centro de la urbo estas parto de la iniciato Struktura Vido Amsterdamo 2040.[35][36]
- La Oude Kerk, fondita en 1306.
- Amstel, pentraĵo F. Koppelaar
- Kanalo en Amsterdamo
- Satelitfoto de Amsterdamo
- Amsterdamo en 1901
Vidindaĵoj
- Amsterdam Centraal (stacidomo)
- Bestoĝardeno Artis
- Kanaloj de Amsterdamo
- Reĝa Palaco
- Placo Dam
- Placo Muntplein kun turo Munttoren
- Strato Kalverstraat
Muzeoj
- Amsterdam Museum
- Hejmo de Anne Frank
- Hermitage Amsterdam
- Juda Historia Muzeo
- Muzeo Hejmo de Rembranto
- Muzeo Van Gogh
- Rijksmuseum
- La Tropenmuseum (esperante: Tropikmuzeo) estas antropologia muzeo
Preĝejoj
Aliaj konstruaĵoj
- Concertgebouw
- Turo Munttoren
- Amstelhof
- Amsterdama Borso
- Bierfarejo Heineken
- la alternativa koncertejo kaj kultura centro Paradiso
Servoj
Transportoj
- La Metroo de Amsterdamo formas parton de la reto de publikaj transportoj de Amsterdamo kaj ĝia ĉirkaŭurbo en Nederlando. Ĝi estis inaŭgurita la 16-an de oktobro 1977 kaj nuntempe konsistas el kvar linioj. La reto estas 40 km longa kaj kalkulas 52 staciojn. Ĝi estas ekspluatata de GVB.
- Tramoj ekspluatataj de GVB.
- Busoj ekspluatataj de GVB.
- Pramoj ekspluatataj de GVB.
- Trajnoj ekspluatataj de Nederlandse Spoorwegen.
- La nederlanda aŭtovojo 10 aŭ A10 (nederlande Rijksweg 10, aŭ Autosnelweg A10) estas cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ la urbo Amsterdamo. Ĝi plenumas la funkcion de interna aŭtovoja ringo ĉirkaŭ la urbo, dum la funkcion de ekstera aŭtovojo en la sudo kaj okcidento havas la nederlanda aŭtovojo 9.
Famuloj
Famaj Amsterdamanoj estis ekzemple Anne Frank, juda junulino, kiu pereis dum la holokaŭsto, estas konata pro sia fama taglibro; la pentristoj Rembrandt van Rijn kaj Vincent van Gogh, kaj la filozofo Baruĥ Spinoza.
- Frits Bolkestein (1933), politikisto
- Willem Drees pli aĝa (1886–1988), politikisto
- Jaap de Hoop Scheffer (born 1948), politikisto
- Baruĥ Spinoza (1632–1677), filozofo
- Adriaan Koerbagh (1633–1669), filozofo
Arto kaj distro
- Karel Appel (1921–2006), pentristo
- Rudi van Dantzig (1933–2012), baletisto
- Martin Garrix (denaske Martijn Gerard Garritsen 1996), DJ, produktoro
- Bernard Haitink (1929), orkestra dirigento
Sporto
- Daley Blind (1990), futbalisto
- Johan Cruijff (1947–2016), futbalisto kaj futbaltrejnisto
- Max Euwe (1901–1981) ŝako-kampiono, matematikisto, aŭtoro
- Louis van Gaal (1951), futbaltrejnisto
- Nigel de Jong (born 1984), futbalisto
Aliaj
- Filologo Abraham Jacob van der Aa
- Verkisto kaj politikisto Geeraert Brandt
- Gerardus Croese, historiisto, predikisto, latinisto, protestanta teologo kaj aŭtoro de iu "Historio pri la Kvakeroj"
- Petrus Pavius
- Arnold Syen
Alilokanoj
- Anne Frank (1929–1945), taglibristo kaj viktimo de kontraŭjuda genocido
- Theo van Gogh (1957–2004), kinreĝisoro
- Rembrandt van Rijn (1606/7–1669), pentristo
- Joop den Uyl (1919–1987), politikisto
- Joost van den Vondel (1597–1679), poeto, dramaturgo
- Gerhard Vossius (1577–1649), teologo, historiisto
- En Amsterdamo mortis hungara psikologo Géza Révész.
Esperanto en Amsterdamo
- En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdamo la unuan internacian revuon pri Esperanta stenografio "La Stenografisto".
- En Amsterdamo troviĝas strato "Zamenhofstraat" ekde 1948[37]. Zamenhofstraat estas ankaŭ unu el la terminaloj de pramo 915[38].
- En Amsterdamo okazis la 20-a Kongreso de TEJO en 1964.
- En Amsterdamo kaj en tuta Nederlando, en la 1970-aj jaroj, telefonbudoj havis instrukciojn en Esperanto;[39] rimarkindas kiel la ŝtata entrepreno pri telekomunikado PTT elegante sukcesis eviti ĉiajn supersignojn en la gramatike seneraraj frazoj.
- La internacia lingvo Esperanto estas instruita ekde 1948 ĉe la Universitato de Amsterdamo. En 1997 estis fondita la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto kiel speciala katedro de la Fakultato de Humanistiko de la Universitato de Amsterdamo.
Esperantistoj de Amsterdamo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.