ĉefurbo de Nederlando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Amsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio[1] (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago)[2] kaj estas la plej granda urbo de la provinco Nord-Holando en la okcidento de la lando. Kiel monda urbo, ĝi havas ĉirkaŭ 839360 loĝantojn, en la urba areo 1336383[3] kaj la metropola areo ĉirkaŭ 2431000.[4] La urbo enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.[5]
La nomo de Amsterdamo derivas el Amstelredamme,[6] indikilo de la origino de la urbo kiel baraĵo de la rivero Amstel. Originata el malgranda vilaĝo de fiŝkaptistoj en la fino de la 12-a jarcento, Amsterdam iĝis unu el la plej gravaj havenurboj en la mondo dum la Ora Jarcento de Nederlando (17-a jarcento), kiel rezulto de ties plinoviga disvolvigo en komerco. Dum tiu epoko, la urbo estis ĉefa centro por financo kaj diamantoj.[7] En la 19-a kaj 20-a jarcentoj la urbo etendiĝis, kaj multaj novaj kvartaloj kaj antaŭurboj estis planitaj kaj konstruitaj. La plej malnova parto de la urbo estas konstruita ĉirkaŭ reto de duoncirklaj kanaloj, kiuj ekde julio 2010 estas sur la listo de Monda heredaĵo de UNESKO. Fakte la kanaloj de Amsterdamo de la 17-a jarcento kaj la Defenda Linio de Amsterdamo de la 19–20-a jarcentoj nome Stelling van Amsterdam estas en la listo de heredaĵo de UNESKO.
Amsterdamo allogas milionojn da turistoj ĉiujare, estas la plej turisma urbo en Nederlando kaj estas unu el la ĉefaj turismaj urboj en Eŭropo. La urbo estas fama kaj pro siaj belegaj kanaldomoj kaj pro la etoso de individua libereco. En tiu etoso multo okazas, farante la urbon vigla loko plenplena de kulturo kaj homa interkontaktado. Ekzemploj de tio estas la varma kvartalo – Wallen –, ĝiaj multnombraj coffeeshop (laŭvorte kafo-vendejoj aŭ kafejoj, sed ne vere), kiuj laŭleĝe disvendas kanabon, la muzeoj kiaj la Rijksmuseum (regna muzeo), la Muzeo Van Gogh, la Muzeo Stedelijk, la muzeo Hermitage Amsterdam la muzeoj de la Hejmo de Rembranto, de la Hejmo de Anne Frank, la Amsterdam Museum, la ruĝ-lampa distrikto De Wallen kaj la historiaj kanaloj bordataj de malnovaj domoj. Ankaŭ la Amsterdama Borso, nome la plej malnova borso de la mondo, estas situanta en la urbocentro. Ĉio tio allogas pli ol 5 milionoj da internaciaj vizitantoj ĉiujare.[8]
La urba slogano estas: Heldhaftig, Vastberaden, Barmhartig ("Brava, decida, kompatema").
Kiel komerca ĉefurbo de Nederlando kaj unu el pintaj financaj centroj en Eŭropo, Amsterdamo estas konsiderata alfa mondurbo fare de la studgrupo Globalization and World Cities (GaWC). La urbo estas ankaŭ kultura ĉefurbo de Nederlando.[9] Multaj grandaj nederlandaj institucioj havas siajn sidejojn tie, kaj sep el la 500 plej grandaj entreprenoj de la mondo, kiaj Philips kaj ING, estas bazitaj en la urbo.[10] En 2012, Amsterdamo estis rangigita fare de Economist Intelligence Unit (EIU)[11] kiel la dua el plej bonkvalitaj urboj por loĝi kaj la 12-a tutmonde laŭ vivkvalito por medio kaj infrastrukturo fare de Mercer.[12] La urbo estis antaŭe rangigita la 3-a en plinovigo fare de 2thinknow en la indico Innovation Cities Index 2009.[13]