Akvobaraĵo
Artefarita baro konstruita trans akvofluvojo laŭlarĝe / From Wikipedia, the free encyclopedia
Akvobaraĵo aŭ valbaraĵo estas baraĵo en la valo de rivero, kiu retenas la fluantan akvon ĝis certa alto, kreante artefaritan lagon, tio estas baraĵlagon aŭ diglagon. Akvobaraĵo estas barilo, kiu retenas surfacan akvon aŭ subterajn rojojn. Rezervejoj kreitaj de akvobaraĵoj ne nur evitas inundojn sed ankaŭ havigas akvon por aktivecoj kiaj irigacio, homa konsumado, industria uzado, akvokulturo, fiŝkaptado, sporto, turismo kaj navigado.
Akvoenergio estas ofte uzata en kunigo kun akvobaraĵoj por generi elektron. Akvobaraĵo povas ankaŭ esti uzata por kolekti akvon aŭ por stokado de akvo kiu povas poste esti distribuata al diversaj lokoj. Akvobaraĵoj ĝenerale utilas por la unuaranga celo reteni akvon, dum aliaj similaj strukturoj kiaj kanaloj, kluzoj aŭ digoj estas uzataj por administri aŭ eviti akvofluon en specifaj terareoj.