Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Harlemo (nederlande Haarlem) estas urbo kaj municipo en Nederlando kaj la ĉefurbo de la provinco Nord-Holando (Noord-Holland), en la okcidenta parto de la lando. Komence de 2021 en la municipo vivis 162 543 loĝantoj.
Municipo Haarlem | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago de la municipo Haarlem | Blazono de municipo Haarlem | ||||
urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • loĝloko en Nederlando • urbego • nederlanda municipo | |||||
| |||||
Provinco | Nord-Holando | ||||
Urbestro | Jos Wienen | ||||
Ĉefloko | Haarlem | ||||
Areo - Tero - Akvo |
32,12 km² 29,32 km² 2,8 km² | ||||
Loĝantaro - Loĝdenso |
162 543 loĝantoj (2021) 5.226 loĝ./km² | ||||
Geografia situo | 52° 23′ N, 4° 38′ O (mapo)52.3833333333334.6333333333333 | ||||
| |||||
| |||||
Gravaj trafikaj arterioj | A9, A200, N200, N208, N205, N232. | ||||
CBS-municipokodo | 0392 | ||||
Telefona kodo | 023 | ||||
Poŝtkodo | 2000–2037, 2063 | ||||
Oficiala retejo | https://haarlem.nl/ | ||||
Harlemo situas ĉe rivero Spaarne (esperante Sparno) kaj pro tio havas la kromnomon Spaarnestad (esperante Sparno-Urbo). Ekde 1853 ĝi estas sidejo de samnoma romkatolika episkopejo. La urbo estas membro de eŭropa ligo de mezgrandaj urboj, nomata Eurotowns.
La urbo donis sian nomon al la kolonia setlejo Nieuw Haarlem (esperante Nova Harlemo) en Norda Ameriko, kiun en 1658 fondis la nederlandano Peter Stuyvesant. Ĝi nun estas la subkvartalo Harlemo de Novjorko en Manhatano.
La Haarlems Dagblad estas regiona gazeto en Haarlem. Ĝi postulas esti la gazeto kun la plej antikva publikiga historio en la mondo, kvankam tiu postulo estas bazita sur ties (deviga) kunigo kun alia titolo. Fakte Opregte Haarlemsche Courant estis devigita kuniĝi kun la gazeto Haarlems Dagblad en 1942 kiam Nazia Germanio okupaciis Nederlandon. Ekde tiam la Haarlems Dagblad estis aperinta kun la subtitolo Oprechte Haerlemse Courant 1656.
En 1954 okazis la 39-a Universala Kongreso de Esperanto en Harlemo.
Provinco Nord-Holando | |
---|---|
Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heerhugowaard | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Langedijk | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.