La princĉefepiskoplando Salcburgo (latine Principatus et Archiepiscopatus Salisburgensis, germane Fürsterzbistum SalzburgErzstift Salzburg) estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu ekzistis de la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803. Ĝia reganto estis la ĉefepiskopo de Salcburgo kaj "Primaso de Germanujo". Ĝi apartenis al la bavara imperia cirklo. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al elektoprinclando Salcburgo kaj tri jarojn poste al duklando Salcburgo. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo en Aŭstrio, kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj Tirolo kaj Bavario.

Rapidaj faktoj Origina nomo:, Fürsterzbistum Salzburg Erzstift Salzburg ...
Princĉefepiskoplando Salcburgo
Origina nomo:
Fürsterzbistum Salzburg
Erzstift Salzburg
 Duklando Bavario 14-a jarcento1803 Elektoprinclando Salcburgo 
Duklando Salcburgo 

Thumb

Elektoprinclando ŝtato de Sankta Romia Imperio historia lando
Geografio
Thumb
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando BavarioDuklando Bavario
Postsekvaj ŝtatoj:
Elektoprinclando SalcburgoElektoprinclando Salcburgo
Duklando SalcburgoDuklando Salcburgo
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr
Fermi

Princepiskoplando kompare kun episkopujo

La ĉefepiskopo de Salcburgo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo kaj reganto (ŝtatestro) de la princlando (princepiskoplando). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo), la episkopujo de Salcburgo (ekde 789, ĉefepiskoplando ekde 798). Tiu ĉi episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.

La ĉefepiskopo de Salcburgo havis altan rangon en la imperio kaj la specialan titolon "primaso de Germanio". Li havis la rajton mem nomumi la episkopon de Chiemsee, kiu estis lia subulo. Ankoraŭ longe post la sekularigo la salcburga ĉefepiskopo plu uzis la (senpovecan) titolon "princĉefepiskopo" Fürsterzbischof kaj demetis ĝin nur en 1951.

Listo de la salcburgaj episkopoj (nekompleta)

Episkopoj

La episkopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.

Ĉefepiskopoj (ekde 798)

Ĝis 987 la ĉefepiskopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.

Princĉefepiskopoj

Ĉefepiskopoj (laŭtitole princĉefepiskopoj)

Ĉefepiskopoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.