Leopold Maximilian von Firmian
aŭstra episkopo From Wikipedia, the free encyclopedia
aŭstra episkopo From Wikipedia, the free encyclopedia
Leopold Maximilian Graf von FIRMIAN (ankaŭ Leopold Max Graf von Firmian; naskiĝinta la 10-an de oktobro 1766 en Trento, mortinta la 12-an de novembro 1831 en Vieno) estis aŭstra teologo kaj ekde 1797 helpepiskopo en Passau kaj titulara episkopo de Tiberiado. Estinte inter 1800 kaj 1816 episkopo de la (pereinta) Diocezo de Lavant li nomumitis ĉefepiskopo de Salcburgo en 1816. Tamen li ne antaŭ 1818 konfirmitis kiel administranto dioceza. Inter 1822 kaj 1831 Firmian estis finfine viena ĉefepiskopo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Leopold Anton von Firmian. |
Leopold Maximilian von Firmian | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Litografio de Joseph Lanzedelly la malpli juna,ĉ. 1830 | |||||
Regado | 1816/1818– | ||||
Sekvanto | Augustin Josef Gruber | ||||
Ceteraj titoloj | helpepiskopo en Passau, titulara episkopo de Tiberiado | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1766 en Trento | ||||
Morto | 12-an de novembro 1831 (65-jaraĝa) en Vieno | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Familio | Firmian | ||||
Patro | Leopold Anton Virgil Maria zu Firmian (en) vd | ||||
Patrino | Maria Aloysia, Gräfin von Wolkenstein (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1797–) katolika sacerdoto (1792–) romkatolika diakono (1792–) vd | ||||
| |||||
Episkopo de Lavant | |||||
Dum | 1800–1816 | ||||
Ĉefepiskopo de Vieno | |||||
Dum | 1822–1831 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Originante el la tirola dinastio de Firmian li iĝis en 1780 katedralkapitulano de Salcburgo kaj Passau. En la 23.9.1792 li ordinitis pastro en Salcburgo. Jam kvin jarojn poste, en la 24.7.1797 li nomumitis helpepiskopo por Passau kaj titularepiskopo de Tiberado. Ordinadon episkopan donis en la 5.11.1797 lia moŝto episkopa Leopold Leonhard von Thun. En 1800 Firmian fariĝis episkopo de Lavant. Pro malklaraj cirkonstancoj politikaj lia nomumo je salcburga episkopo de 1816 konfirmitis nur en 1818. Viena episkopeco lia komenciĝis en la 18.1.1822. Firmian taksitis fortimpresemulo kiu ja plenumis la volojn de la imperiestro en sia diocezo kaj akceptis ankaŭ la ŝanĝojn kialigitajn per la malfrua jozefismo en la eklezia vivo. Li ege interesiĝis pri la dummesa kantado kaj farigis en 1824 liston kun ĉiuj ekleziaj kantoj kutimaj. Dum lia regado fonditis ankaŭ la t.n. Fondaĵo leopolda (Leopoldinenstiftung) por la Aŭstria imperiestro pri subtenado misia en Ameriko (majo 1829).
En 1894 nomitis por li strateto en la 13-a viena urbodistrikto Hietzing (Firmiangasse).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.