From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano la 1-a (naskiĝinta antaŭ 739, mortinta la 10-an de junio 746 aŭ 747) estis la unua "vera" episkopo de la Salcburga diocezo, de 739 ĝis 745, kaj abato de Arkiabatejo Sankta Petro. Liaj antaŭuloj ankoraŭ ne havis ĝenerale landlime agnoskitan episkopujon pro kio oni flegas nomi ilin episkopoj en kaj ne de Salcburg(i)o.
Johano la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | antaŭ 739 | ||||
Morto | 10-a de junio 746 aŭ 747 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
4-a episkopo de Salcburgo | |||||
Dum | 739 ĝis 745 | ||||
Antaŭulo | Flobrigis | ||||
Sekvanto | Virgilio de Salcburgo | ||||
Abato de abatejo Sankta Petro | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kun la bavaria duko Odilo starigis la papa legato Bonifaco en 739 kvar episkoplandojn kun klaraj landlimoj kaj respondecoj. Inter ili (Freising, Salcburgo, Passau, Regensburg) estis la salcburga la plej potenca. Papo Zakario donis al Johano Karantanion kiel misio-teritorion. Krom donacoj en la govio Isengau (ĉe Isen-rivero en sudeosta Bavarujo) oni donis al la salcburganoj ankaŭ grundojn de ĉe Osterhorngruppe (montaro je Salzkammergut). Tio helpu kaj helpis evoluigi la landon. Johano ankaŭ renovigis la plurfoje detruitan Maksimiliano-kapelon en Bischofshofen kaj enkondukis en sia klostro la benediktanan regulon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.