La Respubliko de Sud-Afriko (angle South Africa, afrikanse Suid-Afrika) estas la plej suda regno en Afriko.
Samuel P. Huntington
«Paca transiro de Sud-Afriko de apartismo, industria potencialo de tiu ĉi lando, alta nivelo de ekonomia evoluo kompare al la aliaj afrikaj landoj, ĝia milita povo, naturaj resursoj kaj sistemo de politika regado kun partopreno de la blankuloj kaj nigruloj — ĉio ĉi faras Sud-Afrikan Respublikon klara gvidanto de Suda Afriko, probabla gvidanto de la anglaparolanta Afriko kaj eventuala gvidanto de la tuta Subsahara Afriko.»
«...en Afriko evidente komenciĝis longdaŭra procezo de malokcidentigo: graveco kaj influo de la okcidentaj landoj falas, unuan lokon denove okupas indiĝena kulturo, kaj Sud-Afriko dum pluraj jaroj efektivigas politikon de subigo de la angla-afrikaneraj elementoj en sia kulturo al tiuj afrikaj.»
«Pro grandeco de la teritorioj de Afriko sude de Saĥaro neniu el troviĝantaj tie ŝtatoj kapablas minaci ĉiujn aliajn. Neniu lando, escepte de Niĝerio aŭ Sud-Afriko, kapablas ludi la precipan rolon ekster la plej proksima regiono.»
«En Afriko mankas stabilaj demokratioj en la usonasenco de tiu ĉi vorto — la escepto estas Sud-Afriko kaj eble Niĝerio, ĉirkaŭ kiuj povus formiĝi demokratia afrika interkonsento.»
«Ni ambaŭ estas humiligitaj kaj altigitaj de la honoro kaj privilegio, kiujn vi, la homoj de Sudafriko, donis al ni, kiel la unua Prezidanto de unuiĝinta, demokrata, nerasa kaj neseksisma registaro.
Ni komprenas ankoraŭ ke ne estas facila vojo al libereco.
Ni scias bone ke neniu el ni laborante sola povas atingi sukceson.
Ni devas do labori kune kiel unuiĝinta popolo, por nacia repaciĝo, por nacia konstruado, por la naskiĝo de nova mondo.
Estu justeco por ĉiuj.
«... ĉar estis vekiĝo en Barato, eĉ tiel okazos vekiĝo en Sud-Afriko kun ĝiaj multe pli riĉaj rimedoj naturaj, mineralaj kaj homaj. La potencaj angloj aspektas sufiĉe pigmeaj antaŭ la potencaj rasoj de Afriko.»
«Mi estas kristano. Mi estas sudafrikano. Mi estas afrikanisto. Mi estas advokato. Mi amas mian landon kaj mi pensas ke ĉi tiu lando havas bonegan estontecon. En tiu senco de la vorto mi estas praktika idealisto.»
—F. W. de Klerk
«Jen ĉiam la eblo por ŝanĝo. Se ĝi okazis en Sud-Afriko, kial ĝi ne povas okazi ie ajn?»
«[T]here is always the possibility of change. If it happened in South Africa, why can't it happen anywhere?»