«Nek la imperiestra, nek la komunistaRusio naskis grandan ministron pri eksteraj aferoj. Tiaj ekzemple ministroj pri eksteraj aferoj kiel Nesselrode, Gorĉakov, Girs, Lamsdorf aŭ eĉ Andrej Gromiko, estis preparitaj kaj kapablaj homoj, sed ili ne havis rajtojn plani longdaŭran politikon. Ili estis iom pli ol servistoj de malkonstanta kaj facile emociiĝanta reganto, pri kies bonvolemo ili devis konkuri.»
«Sovetiaj intertraktantoj – kaj Andrej Gromiko estis la vera majstro de la ludo – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmaj ideoj kaj trafitaj de senpacienco atingi solvon de problemo. Aliflanke, ili havis kutimon ne vidi arbaron malantaŭ la arboj.»
«Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hundaobstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko.»
«[…] post la sovetia invado al Afganiotempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li.»