«Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin moralakonscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro.»
«Aleksandro deziras pacon al la tuta mondo, sed ne por la paco mem kaj ĉiuj ties bonaĵoj, sed precipe por sin mem; kaj ne senkondiĉe, sed kun iuj kaŝitaj pensoj. Li devas resti batalanto por tiu ĉi paco; de li devas eliri kvieto kaj feliĉo de la tuta mondo, kaj la tuta Eŭropo devas agnoski, ke tiu ĉi ĝia kvieto estas frukto de liaj manoj, ke ĝi dependas de lia bona volo kaj povas esti rompita laŭ lia kaprico…»