specio de mamulo; Malsovaĝa besto, subspecio el la ĉevala familio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉevalo (Equus ferus caballus[1][2] aŭ Equus caballus)[3] estas mamulo el la familio Ekvedoj kaj unu el du vivantaj subspecioj de Equus ferus. Ĝi estas membro de la grupo de Neparhufuloj. La ĉevalo evoluis dum ĉirkaŭ la pasintaj 45 al 55 milionoj da jaroj el malgranda multfingra besto al granda, unufingra animalo nuntempa.
Ĉi tiu artikolo temas pri kvarpieda besto. Por ŝakpeco rigardu la paĝon Ĉevalo (ŝako). |
Ĉevalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Equus caballus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Dombesto | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, por distro kaj ĉevalvetkuro. Homoj komencis aldomigi ĉevalojn antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj a.K. (unuaj pruvoj pri tio estas el la Botaj-kulturo en norda Kazaĥio), kaj ties aldomigo ŝajne disvastiĝis antaŭ 3000 jaroj a.K. Ĉevaloj de la subspecio caballus estas aldomigitaj, kvankam kelkaj aldomigitaj populacioj vivas en naturo kiel sovaĝiĝintaj ĉevaloj. Tiuj sovaĝiĝintaj populacioj ne estas veraj sovaĝaj ĉevaloj, ĉar tiu termino estas uzata por priskribi ĉevalojn kiuj neniam estis aldomigitaj, kiaj la endanĝerita Prĵevalski-ĉevalo, nome separata subspecio, kaj fakte la nura restanta vera sovaĝa ĉevalo.
La anatomio de ĉevaloj permesas ilin rapidiĝi por fuĝi el eblaj predantoj kaj ili havas bone disvolvigintan senton de ekvilibro kaj fortan fuĝ-luktan reagon. Rilate al tiu neceso fuĝi el predantoj en naturo estas ne kutima trajto: ĉevaloj kapablas dormi kaj stare kaj kuŝe. Ĉevalinoj portas sian idojn dum proksimume 11 monatoj, kaj la ĵus naskitaj ĉevalidoj povas stari kaj kureti tuj post nasko. Plej aldomigitaj ĉevaloj ektrejniĝas kun selo aŭ en jungilaro inter aĝoj de du kaj kvar. Ili atingas maturan plenkreskan disvolviĝon ĉirkaŭ aĝo de kvin, kaj havas averaĝan vivodaŭron de inter 25 kaj 30 jaroj.
Ĉevalrasoj estas iel dividataj en tri kategorioj bazitaj sur ĝenerala karaktero: spirite "varmsangaj" kun rapido kaj rezistemo (Vd pri pursangulo); "malvarmsangaj", kiaj tirĉevaloj kaj kelkaj poneoj, taŭgaj por malrapida, peza laboro; kaj "mezsangaj", disvolvigintaj el kruciĝoj inter varmsangaj kaj malvarmsangaj, ofte fokuse al kreado de rasoj por specifaj rajdaj celoj, partikulare en Eŭropo. Estas pli ol 300 rasoj de ĉevaloj en la mondo nuntempe, disvolvigintaj por multaj diferencaj uzoj.
Stalono estas virĉevalo pli ol kvaraĝa, kiu estas uzata por reprodukti iun rason.
Ĉevaloj kaj homoj interagadas en ampleksa vario de sportaj konkurencoj kaj nekonkurencaj distraj celoj, same kiel por labora agado kia polica laboro, agrikulturo, distrado, kaj terapio. Ĉevaloj estis historie uzataj en militoj, el kio venas ampleksa vario de rajdaj kaj kondukaj teknikoj disvolvigitaj, uzante multajn diferencajn stilojn de rimenoj kaj metodoj de kontrolo. Multaj produktoj estas derivaj el ĉevaloj, kiaj viando, lakto, ledo, haroj, ostoj, kaj kuraciloj produktitaj el urino de gravedaj ĉevalinoj. Homoj havigas al aldomigitaj ĉevaloj manĝon, akvon kaj ŝirmon, same kiel atenton el specialistoj kiaj bestokuracistoj kaj hufumistoj.
La ĉevala skeleto havas averaĝe 205 ostojn.[4] Grava diferenco inter la ĉevala skeleto kaj tiu de homo estas la manko de klaviklo — la ĉevalaj antaŭaj kruroj estas ligitaj al la vertebraro (normale 51 vertebroj) per povega serio de muskoloj, tendenoj, kaj ligamentoj kiuj ligas la ŝultrojn al la torso. Ankaŭ la ĉevalaj kruroj kaj hufoj estas unikaj strukturoj. Ties kuraj ostoj estas proporciaj diference el tiuj de homo. Por ekzemplo, la korpoparto kiu ofte estas nomata ĉevala "genuo" estas fakte formata de la karpeaj ostoj kiuj korespondas al la homa pojno. Simile, la poplito enhavas ostojn korespondajn al tiuj de homaj maleolo kaj kalkano. La malsupraj kruraj ostoj de ĉevalo korespondas al ostoj de homa mano aŭ piedo, kaj la ergotoj (malĝuste nomita "maleolo") estas fakte la proksimaj sezamoidoj inter la kanonaj ostoj (nuna ekvivalento al homaj ostoj de metakarpo aŭ metatarso) kaj la proksimaj falangoj, situantaj kie oni trovas la "fingrartikojn" de homo. Ĉevalo ankaŭ ne havas muskolojn en siaj kruroj sub la genuoj kaj tarsoj, nur haŭton, haron, oston, tendenojn, ligamentojn, kartilagojn, kaj la diversajn specializitajn histojn kiuj formas la hufojn, adaptitajn al kusenigo de frapoj.[5] Ĉiuj tiuj diferencoj estas adaptaĵoj de ties memboj al kurado, kiel la malpliigo de la nombro de fingroj de la membroj al ununura ĉirkaŭita de osteca materialo nomita hufo; tamen la speciala formo de kruroj malhelpas flankan moviĝon. La ostoj de la kapo de la ĉevalo estas longaj kaj tiuj de la vizaĝo havas duoblan longon ol tiuj de la kranio. Ankaŭ la makzelo estas longa kaj havas areon larĝan kaj ebenan en la malsupra parto de la malantaŭa zono.
La gravo de piedoj kaj kruroj de ĉevaloj estas resumita de la tradicia proverbo, "senpiede, senĉevale".[6] La hufo ekas ĉe la distaj falangoj, nome ekvivalento de homaj fingropintoj, ĉirkaŭataj de kartilagoj kaj aliaj specializitaj, sangoriĉaj mildaj histoj kiaj la lamenoj. La ekstera hufomuro kaj kornaĵo de la plando estas farita de keratino, nome la sama materialo kiel tiu de la homa ungo.[7] La fina rezulto estas ke ĉevalo, peza averaĝe 500 kg,[8] piediras sur la samaj ostoj kiuj estus tiuj de homo sur fingropintoj.[9] Por la protektado de la hufo laŭ difinitaj kondiĉoj, kelkaj ĉevaloj havas hufumojn lokigitajn sur siaj piedoj fare de profesia hufumisto. La hufo konstante kreskiĝas, kaj ĉe plej aldomigitaj ĉevaloj bezonas esti fortondita (kaj la hufumo remetita, se uzita) ĉiun kvinan aŭ okan semajnon,[10] kvankam la hufoj de ĉevaloj en naturo eluziĝas kaj rekreskiĝas je proporcio taŭga por sia tereno.
Ĉevaloj estas adaptitaj al paŝtado. Ĉe plenkreska ĉevalo, estas 12 incizivojn fronte de la buŝo, adaptitaj al mordo de herbo aŭ alia vegetalaro. Estas 24 dentoj adaptitaj al maĉado, premolaroj kaj molaroj, ĉe malantaŭo de la buŝo. Porreproduktaj kaj kastritaj ĉevaloj havas kvar aldonajn dentojn ĝuste malantaŭ la incizivoj, similaj al kaninaj dentoj nomitaj kojndentoj aŭ "tuskoj". Kelkaj ĉevaloj, kaj maskloj kaj inoj, disvolviĝas unu al kvar tre malgrandajn vestiĝajn dentojn en antaŭaj molaroj, konata kiel "lupaj" dentoj, kiuj estas ĝenerale forigitaj ĉar ili povas malhelpi ĉe mordaĵo. Estas malplena interdenta spaco inter la incizivoj kaj la molaroj kie la mordaĵo restas rekte sur la gingivoj de la ĉevalo kiam tiu estas bridita.[11]
Oni povas ĉirkaŭkalkuli la aĝon de ĉevalo rigardante ties dentaron. La dentoj kontinue aperas laŭlonge de la vivo kaj eluziĝas pro paŝtado. Tiele, la incizivoj montras ŝanĝojn laŭ la aĝo de la ĉevalo; ili montras distingan modelon, ŝanĝojn en dentoformo, kaj ŝanĝojn en la angulo ĉe kiu la maĉadaj areoj kuniĝas. Tio permesas tre proksimuman ĉirkaŭkalkulon de la ĉevala aĝo, kvankam ankaŭ dieto kaj veterinara zorgado povas tuŝi la proporcion de la denteluziĝo.[12]
Ĉevaloj estas herbivoruloj kun digesta sistemo adaptita al furaĝa dieto de herboj kaj aliaj plantaj materialoj, konsumitaj senĉese laŭlonge de la tago. Tamen, kompare al homoj, ili havas relative malgrandan stomakon sed tre longajn intestojn por faciligi regulan fluadon de nutraĵoj. Ĉevalo de 450 kg manĝas 7 al 11 kg da manĝo ĉiutage kaj, dum normala uzado, trinkas 38 al 45 litrojn da akvo. Ĉevaloj ne estas remaĉuloj, kaj tiele ili havas nur unu stomakon, kiel homoj, sed malkiel homoj, ili povas digestadi celulozon, ĉefa komponanto de herbo. Celuloza digestado okazas en la cekumo, aŭ "akvintesto", kien manĝo iras antaŭ atingi la dikan inteston. Ĉevaloj ne povas vomi, kaj tiele digestaj problemoj povas tuj okazigi kolikojn, grava kaŭzo de morto.[13]
La ĉevalaj sensoj estas bazitaj sur ties statuso kiel predeblaj animaloj, kiuj devas esti atentemaj al siaj ĉirkaŭoj ĉiam.[14] Ili havas la plej grandajn okulojn el ĉiuj mamuloj,[15] kaj estas flankokulaj, signife ke ties okuloj estas situantaj ambaŭflanke de ties kapoj.[16] Tio signifas ke ĉevaloj havas gamon de vidkapablo de pli ol 350°, kun proksimume 65° el tio de duokula vidkapablo kaj la restantaj 285° de unuokula vidkapablo.[15] Ĉevaloj havas elstarajn kaj tagan kaj noktan vidkapablojn, sed ili havas dukoloran, aŭ dikromatian vidkapablon; ties kolora vidkapablo estas iome kiel ruĝverda kolorblindeco ĉe homoj, ĉe kiu kelkaj koloroj, ĉefe ruĝa kaj rilataj koloroj, aperas kiel nuanco de verda.[17]
Ties flarsenso, kvankam multe pli bona ol tiu de homoj, ne estas tiom bona kiom tiu de hundo. Oni supozas, ke ĝi ludas ŝlosilan rolon en la sociaj interagadoj de ĉevaloj same kiel por detekti aliajn ŝlosilajn odorojn el la medio. Ĉevaloj havas du flarcentrojn. La unua sistemo estas en la naztruoj kaj naza kavo, kiu analizas ampleksan gamon de odoroj. La dua, situanta sub la naza kavo, estas la vomeronazaj organoj, nomita ankaŭ organoj de Jacobson. Tiuj havas separatajn nervovojon al la cerbo kaj ŝajne ĉefe analizas feromonojn.[18]
La aŭdkapablo de ĉevalo estas bona,[14] kaj la aŭriklo de ĉiu orelo povas turniĝi ĝis 180°, havigante eblon por 360° aŭdante sen neceso movi la kapon.[19] Bruo tuŝas la konduton de ĉevaloj kaj kelkaj tipoj de bruo povas kontribui al streso: studo de 2013 en UR indikis ke enstaligitaj ĉevaloj estis pli trankvilaj en silenta etoso, aŭ aŭdante kontrean aŭ klasikan muzikon, dum montris nervozecon aŭdante ĵazon aŭ rok-muzikon. Tiu studo ankaŭ rekomendis teni muzikon sub volumo de 21 decibeloj.[20] Aŭstralia studo trovis ke kurĉevaloj kiuj aŭdis parolan radion havis pli altan indicon de stomakaj vundoj ol ĉevaloj kiuj aŭdis muzikon, kaj kurĉevaloj enstaligitaj kie oni aŭdis radion havis pli altan indicon de vundoj ol kurĉevaloj enstaligitaj kie oni ne aŭdis radion.[21]
Ĉevaloj havas grandan senson de ekvilibro, parte pro sia kapablo senti sian piediradon kaj parte pro tre disvolviĝinta propriocepto — nome senkonscia senso pri kie estas la korpo kaj la membroj en ĉiu momento.[22] La tuŝa senso de ĉevaloj estas bone disvolviĝinta. La plej sensivaj areoj estas ĉirkaŭ la okoloj, oreloj kaj nazo.[23] Ĉevaloj estas kapablaj senti kontaktojn tiom subtilajn kiom tiu de insekto veninta ien ajn sur sia korpo.[24]
Ĉevaloj havas bonan senson de gusto, kiu permesas al ili elekti inter furaĝo kion ili plej ŝatas por manĝi,[25] kaj ties tenpovaj lipoj povas facile distingi eĉ malgrandajn grajnojn. Ĉevaloj ĝenerale ne manĝas venenajn plantojn, tamen, estas esceptoj; ĉevaloj foje manĝas domaĝajn kvantojn de venenaj plantoj eĉ kiam estas taŭga sanmanĝo.[26]
Ĉevaloj estas predanimaloj kun forta Fuĝo-lukto reago. Ties unua reago al minaco estas ekiri kaj kutime fuĝi, kvankam ili povas resti surgrunde kaj defendiĝi kiam fuĝo maleblas aŭ se la idoj estas minacataj.[27] Ili ankaŭ tendencas scivolemi; ekirontaj, ili ofte dubas momenton por certigi pri la kaŭzo de sia timo, kaj povas ne ĉiam fuĝi el io kiu estas perceptita kiel neminaca. Plej malpezaj kurĉevalaj rasoj adaptiĝis al rapido, viglo, prudento kaj rezisto; naturaj kvalitoj kiuj venas el ties naturaj prauloj. Tamen, tra selekta bredado, kelkaj rasoj de ĉevaloj estas tre obeemaj, partikulare kelkaj laborĉevaloj.[28]
Ĉevaloj estas gregemaj animaloj, kun klara hierarkio de rango, kondukitaj de dominanta individuo, kutime ino. Ili estas ankaŭ sociaj bestoj kiuj kapablas formi akompanajn ligojn kun sia specio kaj ankaŭ kun aliaj animaloj, kiaj homoj. Ili komunikiĝas per diversaj vojoj, inklude voĉojn kiaj henado aŭ blekado, reciproka aranĝado, kaj korpokomunikado. Multaj ĉevaloj estas malfacile kontroleblaj se izolatas, sed pere de trejnado, ĉevaloj povas lerni akcepti homon kiel akompananto, kaj tiele sentiĝi komforte eĉ for de aliaj ĉevaloj.[29] Tamen, kaze de enfermo sen sufiĉa akompanantaro, ekzercado aŭ stimulado, individuoj povus disvolvigi stablajn miskondutojn, nome serion de malbonaj kondutoj, ĉefe stereotipaĵojn de psikologia deveno, kiu inkludas lignomaĉadon, murolekadon, "ondadon" (irado kaj reenado), kaj aliajn problemojn.[30]
Irmanieroj de ĉevaloj estas la diversaj rapidoj kaj taktoj, laŭ kiu ĉevaloj moviĝas. Ĉevalveturistoj (rajdantoj, fiakristoj kaj similaj) distingas diversajn irmanierojn. La "naturaj" ĉevalaj irmanieroj estas la bazaj tri (paŝado, troto kaj galopo), kiujn ĉiu ĉevalo instinkte uzas.
Aliaj irmanieroj devas esti lernataj de la ĉevaloj: kelkaj ĉevalrasoj uzas ilin pli facile ol aliaj. Ankaŭ la rajdanto devas lerni, adapti siajn movojn al ĉiu el la diversaj irmanieroj de la ĉevalo.
Studoj indikis ke ĉevaloj povas plenumi nombron de kognaj taskoj sur ĉiutaga bazo, kunigante mensajn defiojn kiuj inkludas manĝoserĉadon kaj identigon de individuoj ene de socia sistemo. Ili havas ankaŭ bonan kapablon por spaca distingo.[31] Studoj studis ĉevalan inteligenton en areoj kiaj problemsolvado, rapido de lernado, kaj memoro. Ĉevaloj elstaras ĉe simpla lernado, sed ankaŭ kapablas uzi pli antaŭnirajn kognokapablojn kiuj enhavas kategoriigon kaj konceptolernadon. Ili povas lerni uzante kutimigon, desensigon, kondiĉajn refleksojn, kaj operaciantan kondiĉigon, kaj pozitivan kaj negativan plifortigon.[31] Unu studo indikis, ke ĉevaloj povas diferenci inter "pli aŭ malpli" se la kvanto koncerna estas malpli ol kvar.[32]
Aldomigitaj ĉevaloj povas entrepreni pli grandajn mensajn defiojn ol la naturaj ĉevaloj, ĉar ili vivas en artefaritaj medioj kiuj evitas instinktan kutimaron dum ankaŭ lernas taskojn kiuj estas nenaturaj.[31] Ĉevaloj estas animaloj de kutimoj kiuj reagas bone al disciplino, kaj plej bone respondas kiam oni uzas konstante samajn rutinojn kaj teknikojn. Trejnisto kredas, ke "inteligentaj" ĉevaloj estas reflektoj de inteligentaj trejnistoj kiuj efektive uzas respondokondiĉajn teknikojn kaj pozitivan plifortigon por trejni laŭ la stilo kiu plej bone kongruas kun la naturaj tendencoj de individua animalo.[33]
Ĉevaloj estas mamuloj, kaj tiel ili estas varmsanguloj, aŭ endotermaj bestoj, male al malvarmsanguloj, aŭ poikilotermaj animaloj. Tamen, tiuj vortoj disvolvigis separatan signifon en la kunteksto de ĉevala terminaro, uzita por priskribi temperamenton, kaj ne korpotemperaturon. Ekzemple, la "varmsanguloj", kiaj multaj kurĉevaloj, montras plian sensivon kaj energion,[34] dum la "malvarmsanguloj", kiaj plej tirĉevaloj, estas pli silentemaj kaj trankvilaj.[35] Foje "varmsanguloj" estas klasitaj kiel "malpezaj ĉevaloj" aŭ "rajdĉevaloj",[36] dum la "malvarmsanguloj" klasiĝa kiel "tirĉevaloj" aŭ "laborĉevaloj".[37]
Rasoj de "varmsanguloj" estas la "orientaj ĉevaloj" kiaj la Aĥalteko, la Araba ĉevalo, la Berbera ĉevalo kaj la nune formortinta Turkmena ĉevalo, same kiel la Pursangulo, nome raso disvolvigita en Anglio el la plej malnovaj orientaj rasoj.[34] Varmsanguloj tendencas esti viglaj, kuraĝaj kaj lernas rapide. Estas rasoj por vigleco kaj rapideco.[38] Ili tendencas esti fizike rafinite maldikhaŭtaj, sveltaj kaj longkruraj.[39] La originaj orientaj rasoj estis alportitaj al Eŭropo el Mezoriento kaj Nordafriko kiam eŭropaj bredistoj deziris enmeti tiujn trajtojn en porkuradaj kaj malpezaj ĉevaloj de kavalerio.[40][41]
Muskolecaj, pezaj tirĉevaloj estas konata kiel "malvarmsanguloj", ĉar ili estas bredataj ne nur por forto, sed ankaŭ por havi la trankvilan, paciencan temperamenton necesa por peli plugilon aŭ pezan ĉaron pleplena je homoj.[35] Ili estas foje karesnomitaj "ĝentilaj gigantoj".[42] Bone konataj tirrasoj estas la Belga kaj la Clydesdale.[42] Kelkaj, kiel la Perĉerono, estas pli malpezaj kaj pli vivoplena, disvolvigita por peli ĉarojn aŭ por plugi grandajn kampojn en pli sekaj klimatoj.[43] Aliaj, kiaj la Shire, estas pli malrapida kaj pli povega, bredita por plugi kampojn kun pezaj, argil-bazaj grundoj.[44] La grupo de malvarmsanguloj inkludas ankaŭ kelkajn poneajn rasojn.
"Mezsangulaj" rasoj, kiaj la Trakehnena aŭ la Hanovera, disvolvigita kiam eŭropaj porĉaraj kaj militĉevaloj estis krucigitaj kun Arabuloj aŭ Pursanguloj, produktante rajdĉevalon kun pli rafineco ol tirĉevalo, sed kun plia grando kaj pli milda temperamento ol pli malpeza raso.[45] Kelkaj rasoj de poneoj kun varmsangaj karakteroj disvolviĝis por pli malgrandaj rajdantoj.[46] Varmsanguloj estas konsiderataj "malpezaj ĉevaloj" aŭ "rajdĉevaloj".[36]
Nuntempe, la termino "Varmsangulo" referencas al specifa speco de sportĉevalaj rasoj kiuj estas uzataj por konkurenco en dresado kaj ĉevalsaltado.[47] Strikte dirite, la termino "Varmsangulo" referencas al iu ajn kruciĝo inter malvarmsangaj kaj varmsangaj rasoj.[48] Ekzemploj estas rasoj kiaj la Irlanda tirĉevalo aŭ la Klivelanda bejulo. La termino estis iam uzita por referenci al rasoj de malpezaj rajdĉevaloj aliaj ol Pursanguloj aŭ Arabuloj, kiaj la Morgana ĉevalo.[38]
Estas etenda, speciala vortotrezoro uzata por priskribi ĉeval-rilatajn konceptojn, kovranta ĉion el anatomio al vivepokoj, grando, koloroj, markoj aŭ makuloj, rasoj, movmanieroj, kaj kutimaro.
Ĉevaloj henas, baŭmas, prancas, kalcitras, trotas, galopas, amblas, falĉas (duonronde movas piedon). Rondira turno trudata de la rajdanto estas volteo. Ĉevaloj facile ektimas, teruriĝas kaj panikita grego stampedas (forkuregas en angora tumulto obsedita de horora frenezo). Oni dividas ĉevalojn laŭ uzeblo (batalĉevalo, kurĉevalo, rajdĉevalo, selĉevalo, ŝarĝoĉevalo, tirĉevalo), laŭ koloroj (beja, ruana, tobiana, blankulo, nigrulo, brunulo, makululo) kaj ĉefe laŭ rasoj (araba, angla, lipicana ktp.). Ĉevalbleko estas heno.
La bredataj ĉevaloj devenas el sovaĝa ĉevalo (Equus przewalskii aŭ Equus ferus), formortinta estas tarpano. Popularaj ĉevaloj el aventuraj romanoj estas malaltaj harditaj preriaj mustangoj, fakte sovaĝiĝintaj breditaj ĉevaloj forkurintaj de siaj mastroj. Ŝatataj malgrandaj ĉevaloj estas poneoj. La araba ĉevalo estas la plej frue plibonigita ĉevala raso. Ĝi estas ŝatata pro ties rapideco, elteno, beleco, inteligento kaj karesa konduto.
Tutmonde kaj tra la historio, ĉevaloj ludas rolon ene de homaj kulturoj kaj faris tion dum jarmiloj. Ĉevaloj estas uzitaj por libertempaj agadoj, sportoj, kaj laborceloj.
Bucefalo (en greka, Βουκέφαλος aŭ Βουκεφάλας, de βούς (bous), "okso, bovo, taŭro" kaj κεφαλή (kephalē), "kapo", pro kio ties signifo estus "bovokapo" aŭ "oksokapo") estas la nomo de la ĉevalo de Aleksandro la Granda, kaj posible la ĉevalo plej fama en la Antikveco. La ĉevalo en Don Kiĥoto el Manĉo estas Rocinante [rosiNANte].
Multaj aliaj ĉevaloj de famaj gravuloj en la historio ĉefe inter militestroj, esploristoj, politikistoj, regantoj ktp., famiĝis ĉefe kun siaj propraj nomoj. Kelkaj el ili ludis gravajn rolojn en diversaj epizodoj de la historio, ekzemple dum bataloj.
Estas certaj laboroj, kiujn ĉevaloj faras tre bone, kaj neniu teknologio ankoraŭ formiĝis por plene anstataŭigi ilin. Ekzemple, surĉevalaj policanoj daŭre estas efikaj por certaj specoj de patrolado kaj homamaskontrolo.
Ĉevaloj ankaŭ povas esti uzataj en lokoj kie estas necese eviti veturilan interrompon al delikata grundo, kiel ekzemple naturrezervejoj. Ili ankaŭ povas esti la nura formo de transporto permesita en sovaĝejoj. Ĉevaloj estas pli trankvilaj ol motoritaj veturiloj. Policistoj kiel ekzemple parkgardistoj povas uzi ĉevalojn por patroloj.
Kvankam maŝinaro anstataŭigis ĉevalojn en multaj partoj de la mondo, ĉirkaŭ 100 miliono da ĉevaloj, azenoj kaj muloj daŭre estas uzitaj por agrikulturo kaj transportado en malpli evoluintaj lokoj. Ĉi tiu nombro inkluzivas ĉirkaŭ 27 milionojn da laborbestoj nur en Afriko.
Ĉevaloj estis uzitaj en militado por la plej granda parto de registrita historio. La unuaj arkeologiaj signoj de ĉevaloj uzitaj en militado datiĝas al inter 4000 kaj 3000 a.K., kaj la uzo de ĉevaloj en militado estis komuna antaŭ la fino de la Bronzepoko.
Kvankam mekanizado plejparte anstataŭigis la ĉevalon kiel milita armilo, tamen ĉevaloj daŭre vidiĝas hodiaŭ en limigitaj armeaj uzoj, plejparte por ceremoniaj celoj, aŭ por sciigo kaj transportagadoj en lokoj de malglata tereno kie motorizitaj veturiloj estas neefikaj.
Ĉevaloj estis uzitaj en la 21-a jarcento fare de usonaj soldatoj en la milito en Afganio kaj de la Janjaweed-milicoj en la Milito en Darfuro.
Modernaj ĉevaloj ofte kutimas reprezenti multajn el siaj historiaj laborceloj. Ĉevaloj estas uzitaj, kompletaj kun ekipaĵo kiu estas aŭtentika aŭ skrupule rekreita kopio, en diversaj realbatalaj historiaj resurscenigoj de specifaj periodoj de historio, precipe rekreoj de famaj bataloj. Ĉevaloj ankaŭ kutime estas uzitaj por konservi kulturtradiciojn kaj por ceremoniaj celoj. Landoj kiel ekzemple Britio daŭre uzas ĉevalveturilojn por peri reĝecon kaj aliajn gravulojn al kaj de certaj kulture signifaj okazaĵoj. Publikaj ekspozicioj estas alia ekzemplo, vidita en paradoj kaj aliaj publikaj kuntekstoj, teamo de tirĉevaloj kiuj tiras bierĉaron similan al tio uzita antaŭ la invento de la moderna motorizita kamiono.
Homoj de ĉiuj aĝoj kun fizikaj kaj mensaj handikapoj akiras utilajn rezultojn de asociado kun ĉevaloj. Terapia rajdado estas uzata por mense kaj fizike stimuli handikapulojn kaj helpi ilin plibonigi iliajn vivojn per plibonigita ekvilibro kaj kunordigo, pliigita memfido, kaj pli granda sento de libereco kaj sendependeco.
En hipoterapio, terapiisto uzas la movadon de la ĉevalo por plibonigi la kognajn, kunordigon, ekvilibron kaj bonajn movajn kapablojn de ilia paciento, dum terapia rajdado uzas specifajn rajdkapablojn.
Ĉevaloj ankaŭ provizas psikologiajn avantaĝojn al homoj ĉu ili efektive rajdas aŭ ne.
Ĉevaloj estas krudaĵo por multaj produktoj faritaj fare de homoj dum historio, inkluzive de kromproduktoj de la buĉado de ĉevaloj same kiel materialoj kolektitaj de vivantaj ĉevaloj.
Produktoj kolektitaj de vivantaj ĉevaloj inkludas ĉevalinan lakton, uzitan fare de homoj kun grandaj ĉevalgregoj, kiel ekzemple la mongoloj, kiuj lasis ĝin fermenti por produkti kumison.
Ĉevalsango iam estis utiligita kiel manĝaĵo fare de la mongoloj kaj aliaj nomadaj triboj, kiuj trovis ĝin oportuna fonto de nutrado dum vojaĝado. Trinkado la sangon de siaj propraj ĉevaloj permesis al la mongoloj rajdi por plilongigitaj tempodaŭroj sen ĉesi por manĝi. La drogo Premarin estas miksaĵo de estrogenoj ĉerpitaj el la urino de gravedaj ĉevalinoj, kaj antaŭe estis vaste uzata medikamento por hormona anstataŭiga terapio. La vosthararo de ĉevaloj povas esti uzita por farado de arĉoj por arĉinstrumentoj kiel ekzemple la violono, aldviolono, violonĉelo, kaj kontrabaso.
Ĉevalviando estis utiligita kiel manĝaĵo por homoj kaj karnovoraj bestoj dum la aĝoj. Ĉirkaŭ 5 milionoj da ĉevaloj estas buĉitaj ĉiujare por viando tutmonde.
Ĉevaloj estas paŝtantaj bestoj, kaj ilia plej grava fonto de nutraĵoj estas bonkvalita furaĝo el fojno aŭ paŝtejo. Ili povas konsumi ĉirkaŭ 2% ĝis 2,5% de sia korpopezo en seka furaĝo ĉiutage.
Ĉevaloj postulas abundan provizon de pura akvo, minimume 38 L ĝis 45 L tage. Kvankam ĉevaloj estas adaptitaj por vivi ekstere, ili postulas ŝirmejon de la vento kaj precipitaĵo, kiuj povas varii de simpla ŝirmejo ĝis kompleksa stalo.
Se ĉevaloj estas tenitaj interne en garbejo, ili postulas regulan ĉiutagan ekzercadon por sia fizika sano kaj mensa bonfarto. Kiam ili estas turnitaj eksteren, ili postulas bone konservitajn, fortikaj bariloj sekure enhavitaj. Regula prizorgado ankaŭ estas helpema por helpi la ĉevalon konservi bonan sanon de la hara mantelo kaj subesta haŭto.
Ekzistas pluraj proverboj pri ĉevalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[49]:
|
|
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.