MonteZuma V. Cortez German From Wikipedia, the free encyclopedia
La unua uzado de ĉevaloj en milito okazis antaŭ ĉirkaŭ 5,000 jaroj. La plej frua pruvaro de rajditaj ĉevaloj en milito datiĝa el Eŭrazio inter 4000 kaj 3000 a.K. Sumera bildo de milito el 2500 a.K., priskribas ian tipon de ekvedoj pelantaj ĉarojn. Ĉirkaŭ 1600 a.K., plibonigitaj bildoj de jungilaro kaj de ĉaroj montras, ke ĉaroj jam oftis en milito dum la Antikva Proksima Oriento, kaj la plej frua verkita trejngvidilo pri militĉevaloj temis pri trejnado de ĉarĉevaloj verkita ĉirkaŭ 1350 a.K. Dum taktikoj de formala kavalerio anstataŭis la ĉaron, same faris la novaj trejnmetodoj, kaj ĉirkaŭ 360 a.K., la oficiro de greka kavalerio nome Ksenofono estis verkinta etendan traktadon pri ĉevalsoldatoj. La efikeco de ĉevaloj en batalo estis revoluciita ankaŭ de plibonigoj en teknologio, kiaj la inventado de la selo, la piedingo, kaj poste, de la ĉevalkolumo.
Multaj diversaj tipoj kaj grandoj de ĉevaloj estis uzataj en milito, depende de la formo militi. La tipo uzita variis ĉu la ĉevalo estas rajdata aŭ kondukata, kaj ĉu ili estas uzata por esplorado, kavaleria atakoj, rajdado, komunikado aŭ proviziado. Tra historio, kaj muloj kaj azenoj same kudis gravan rolon en helpohavigo por armeoj en la batalkampo.
Ĉevaloj bone taŭgis por milita taktiko de la nomadaj kulturoj el la stepoj de Centrazio. Kelkaj kulturoj de Orienta Azio faris etendan uzadon de kaj de kavalerio kaj de militĉaroj. Islamaj militistoj fidis je malpeza kavalerio en siaj kampanjoj tra Nordafriko, Azio, kaj eĉ en Eŭropo ekde la 7a kaj 8a jarcentoj. Eŭropanoj uzis kelkajn tipojn de militĉevaloj en la Mezepoko, kaj la plej bone konata militisto de peza kavalerio de la periodo estis la armaĵportanta kavaliro. Kun la malpligraviĝo de la kavaliro kaj apero de pafiloj en milito, malpeza kavalerio denove elstariĝis, uzita kaj en militoj en Eŭropo kaj en la konkero de Ameriko. Batala kavalerio disvolviĝis por ekhavi multajn rolojn fine de la 18a jarcento kaj komence de la 19a jarcento kaj estis ofte decidiga por venko en la Napoleonaj militoj. En Ameriko, la uzado de ĉevaloj kaj disvolvigo de rajdaj milittaktikoj estis lernitaj de kelkaj nacioj de indianoj kaj siavice, tre moviĝemaj ĉevalregimentoj estis decidigaj en la Usona Enlanda Milito.
Kavalerio eksmodiĝis tuj post la Unua Mondmilito favore de tankomilito, kvankam oni uzis ankoraŭ kelkaj unuojn de kavalerio en la Dua Mondmilito, ĉefe kiel esploristoj. Ĉirkaŭ la fino de la Dua Mondmilito, apenaŭ oni vidis ĉevalojn en batalo, sed ili estis uzitaj etende por la transporto de trupoj kaj provizoj. Nuntempe formalaj batalkavaleriaj unuoj preskaŭ malaperis. Usonarmeaj Specialaj Fortoj uzis ĉevalojn en batalo dum la milito en Afganio (2001-2021),[1][2] kaj la Marista infanterio de Usono ekde tiam komencis novajn ĉevalajn trejnprogramojn por Specialaj Fortoj.[3] Ĉevaloj estas ankoraŭ vidataj uzataj de organizitaj armoluktantoj de landoj de la Tria Mondo. Multaj landoj ankoraŭ tenas malgrandajn unuojn de rajdantoj por patroli kaj esploradi, kaj militistaj ĉevalunuoj estas uzataj ankaŭ por ceremonia kaj eduka celaro. Ĉevaloj estas ankaŭ uzataj por historia rekonstruado de bataloj, leĝa plifortigo, kaj en konkurencoj de rajdado derivaj el rajdaj kaj trejn-kapabloj iam uzitaj de militistaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.