From Wikipedia, the free encyclopedia
William Kwong Yu YEUNG (ĉine 楊光宇, naskiĝis en 1960 en Honkongo) kromnomita ankaŭ Bill YEUNG, estas kanada, ĉindevena amatora astronomo.
William Kwong Yu Yeung | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1960 (64-jaraĝa) en Honkongo |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | Pui Ching Middle School (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Li enmigiris en Kanadon en 1987 kaj observas elde observatorioj en Kanado kaj Usono : Li komencis en la Observatorio Rock Finder (UAI-kodo 652) en Kalgario (Alberto, Kanado) kaj iris en la Observatorion Desert Beaver (UAI-kodo 919) en Eloy (Arizono, Usono), poste li konstruis sian propran Observatorion Desert Eagle (UAI-kodo 333) en Benson (Arizono, Usono).
Li estas unu el plej abundaj malkovrintoj de asteroidoj : laŭ Minor Planet Center li malkovris 2049 numerotitajn asteroidojn[1] inter 1994 kaj 2014, el kiuj 2 kunmalkovritaj kun Jim Riffle ; li malkovris ankaŭ la kometon 172P/Yeung.
Li estas konata ankaŭ kiel malkovrinto de la objekto J002E3, kiun oni kredis esti asteroideto en orbito ĉirkaŭ Tero, sed estis identigita kiel la tria etaĝo de la lanĉo-veturilo Saturn 5 de la misio Apollo 12.[2]
La asteroido 40776 Yeungkwongyu, malkovrita de Roy A. Tucker, estis nomita en lia honoro.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.