From Wikipedia, the free encyclopedia
William BLUM (nask. en Usono en 1933 - m. 9-a de decembro 2018 en Virginio) estis usona verkisto kaj ĵurnalisto famiĝinta pro verkoj tre kritikemaj pri la eksterlanda politiko de Usono, i.a. :
William Blum | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
William Blum | ||
Naskonomo | William Henry Blum | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1933 en Broklino | |
Morto | 9-an de decembro 2018 (85-jaraĝa) en kantono Arlington | |
Mortis per | Rena malfunkcio vd | |
Tombo | Mount Olivet United Methodist Church (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Baruch College (en) Erasmus Hall High School (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto verkisto ĵurnalisto vd | |
Laborkampo | Ekstera politiko vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Rogue State: A Guide to the World's Only Superpower ❦ Killing Hope vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
William Blum studis kontadon en universitato kaj laboris en la usona Ŝtatdepartemento en la jaroj 1960. Komence kontraŭkomunista, li sopiris je posteno en diplomatia servo. La Vjetnama Milito seniluziigis lin tiel ke, en 1967, por esprimi sian kontraŭstaron al ĝi, li forlasis sian postenon. Li fariĝis ĵurnalisto, fondis kaj redaktis en Vaŝingtono la liberan gazeton Washington Free Press, la unuan alternativan en la ĉefurbo [1].
En 1969, li redaktis kaj publikigis raporton pri la CIA kaj rivelis nomojn kaj adresojn de pli ol 200 el ties agentoj. En 1972 kaj 1973, li restadis en Ĉilio kaj raportis pri la eksperimentado de socialismo sub prezidenteco de Salvador Allende. Meze de la jaroj 1970, li laboris en Londono kun Philip Agee, iama agento de CIA, aŭtoro de akra kritiko pri ĝi, ties intervenoj kaj organizitaj murdoj : ""Inside the Company: CIA Diary" (Interne de la Societo : Taglibro de CIA) [2].
Fine de la jaroj 1980, Blum iris al Los Angeles por prepari, kun la kineisto Oliver Stone, dokumentaran filmon pri la eksterlanda politiko de usono adaptita al sia libro Killing Hope, sed la projekto ne konkretiĝis.
Blum diras sin socialisto. Li subtenis Ralph Nader dum la prezidenta kampanjo [3].
Li redaktas ankaŭ la retpoŝtan monatan gazeton "The Anti-Empire Report".
La 19an de januaro 2006, Usama bin Laden disvastigis komunikon en kiu li citis Blum kaj rekomendis al ĉiuj usonanoj legadon de lia libro Rogue State: A Guide to the World's Only Superpower (Kanajla Ŝtato : Gvidlibro pri la sola tutmonda superpotenco). El tio rezultis ke la vendo-nivelo de la libro, kiu situis je 205 763a loko en la interretaj vendoj de Amazon, fulme supreniris al la 26a [4] .
En la franca'
En Esperanto
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.