Vasilij Eroŝenko
blinda, rusa ukraina verkisto, lingvisto, pedagogo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
blinda, rusa ukraina verkisto, lingvisto, pedagogo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Vasilij Jakovlevich EROŜENKO (ruse Василий Яковлевич Ерошенко, ukraine : Василь Якович Єрошенко) naskiĝis la 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka, Rusio, kaj mortis la 23-an de decembro 1952.[1] Li estis blinda anarkiista (ref ?)verkisto, poeto[2], tradukisto, lingvisto, instruisto kaj Esperantisto. Kvankam li estis blinda, li danke al Esperanto kapablis vojaĝi al Japanio kie li studis masaĝo-terapion kaj verkis japane kaj al Ĉinio kie li instruis la rusan literaturon. En lia hejmlando (Rusa Imperio) li longe restis nekonata.
Vasilij Eroŝenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1890 en Obuĥovka (belgoroda provinco) |
Morto | 23-an de decembro 1952 (62-jaraĝa) en Obuĥovka (belgoroda provinco) |
Lingvoj | Esperanto • japana • rusa • ĉina • birma • turkmena • angla • germana • pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | poeto universitata instruisto muzikisto tradukisto verkisto esperantisto pedagogo |
Li fariĝis blinda ekde la 4-a jaraĝo. Kiam li estis 9-jara li eniris en blindula lernejo en Moskvo. Li esperantistiĝis inter 1908 kaj 1910 kiam li estis ĉ. 20-jarulo. Helpe de lia scio de Esperanto li en 1912 entreprenis sian unuan vojaĝon en Brition, kie li lernis en instituto por blinduloj. Poste li daŭrigis vojaĝi helpe de Esperanto.
En aprilo de 1914 Eroŝenko venis en Japanion kaj studis la arton de masaĝo ĉe blindula lernejo en Tokio, kie li eksciis ke japanaj blinduloj ofte memstariĝas per la metio de masaĝisto[1], unu el la tradiciaj laborpostenoj por blinduloj. En Japanio li ankaŭ instruis Esperanton inter la blindaj studentoj.
Post du jaroj li vojaĝis en Tajlandon kaj fondis tie blindulan lernejon. Transveturante Baraton (Hindio), li estis tie malliberigita kaj poste elpelita kiel rusa bolŝeviko. Dum somero 1919 li forkuris el Barato kaj tra Ŝanhajo denove alvenis en Japanio.
Bone regante la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresema japana literaturistaro.
La unuan de majo 1921 pro partopreno en laborista manifestacio kaj en kongreso de japana socialista federacio, Eroŝenko estis arestita kaj baldaŭ ricevis elpelordonon. Tiam li iris al Ĉinio kaj dum 1922 lekciis pri la rusa literaturo kaj aliaj temoj en Pekina universitato kaj edukista kolegio por virinoj.
En 1923 Eroŝenko formigris el Ĉinujo kaj restas en eŭropaj landoj, kaj en 1924 li venas en Moskvon.
En 1929—1930 li vojaĝis al Ĉukotko; en 1935 li laboris en Niĵnij Novgorod kaj Moskvo.
En 1935 li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenio apud la urbo Mari, kie li restis ĝis 1945.
En 1946—1948 li laboris kiel instruisto de la moskva lernejo por blindaj infanoj.
En 1949-1951 li loĝis kaj laboris en Taŝkento.
En 1952 li translokiĝis al Obuĥovka kaj laboris pri sia lasta libro.
La multnombraj arkivoj de la verkisto estis neniigitaj en neklaraj cirkonstancoj.
Originalaj verkoj :
kaj volumetoj de Elektitaj Verkoj de Vasilij Eroŝenko sub redakto de Mine Yositaka:
Lia verko El Vivo de Ĉukĉoj estas legebla en la Vikifontaro.
En 1923 ĉe la UK en Nurnbergo li gajnis unuan premion en konkurso por la plej bona prononco de Esperanto deklaminte sian originalan poemon "Ciganino".
Por bibliografio de Eroŝenko en aliaj lingvoj, vidu la ruslingvan artikolon ru:Ерошенко, Василий Яковлевич.
Pri Rakontoj de Velkinta Folio
|
Trovu « Vasilij Eroŝenko » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.