From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉukĉoj estas indiĝena popolo en la trea nordoriento de Rusio.
Ĉukĉoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Ĉukĉa lingvo • rusa lingvo | |
Religio | |
ŝamanismo • animismo • ortodoksismo | |
Plimulto de la ĉukĉoj vivas ĉefe en Aŭtonoma Regiono de Ĉukĉio sur la Ĉukĉa Duoninsulo. Entute ekzistas ĉirkaŭ 15.000 ĉukĉoj dismonde, el kiuj parolas hodiaŭ ĉirkaŭ 10.400 personoj la ĉukĉan lingvon, paleosiberian lingvon.
Tradicie eltenas sin la enlandaj ĉukĉoj en la tundro per boacobredado, ĉasado kaj fiŝkaptado ("boacaj ĉukĉoj"). La marbordaj ĉukĉoj ("maraj ĉukĉoj") ĉasas marajn mamulojn kiel cetacojn kaj rosmarojn.
La aligo de la teritorio al Rusio en la 17-a jc. kreis novajn kondiĉojn por ĉukĉoj, kiuj rajtis dum la soveta periodo fikse setliĝi, viziti lernejojn kaj lerni la rusan lingvon. Tamen iliaj kulturo kaj nomada vivmaniero restis kaj nun renaskiĝas. Dum Sovetia tempo estis konata ĉukĉa verkisto Jurij Ritĥeu, kiu priskribis la vivon de ĉukĉoj.
Vasilij Eroŝenko verkis pri sia restado ĉe la ĉukĉoj, "El vivo de ĉukĉoj", legebla komplete en la Vikifontaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.