From Wikipedia, the free encyclopedia
Vang Ĉong aŭ Wang Chong (en ĉina: 王充; pinĝina: Wáng Chōng; Wade–Giles: Wang Ch'ung; 27 – ĉ. 100 p.K.),[1] laŭ socia nomo Zhongren (仲任), estis ĉina meteologo, astronomiisto, kaj filozofo aktiva dum la Han Dinastio. Li disvolvigis racian, nereligian, naturalisman kaj mekanismecan priskribon de la mondo kaj de la homaj estaĵoj kaj havigis materialisman klarigon de la origino de la universo.[2] Lia ĉefa verko estis Lunheng (論衡, "Kritikaj eseoj"). Tiu libro enhavas multajn teoriojn pri la komencoj de la sciencoj astronomio kaj meteologio, kaj Vang Ĉong estis eĉ la unua en la ĉina historio kiu menciis la uzadon de la ĉenpumpilo de kvadrata tabulo, kiu iĝis poste ofta en irigacio kaj en publikaj voroj en Ĉinio.[3] Wang akurate priskribis ankaŭ la procezon de la akvociklo.
Vang Ĉong | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 2027 en Shangyu District, Dinastio Han | |
Morto | 1-an de januaro 1997 (-30-jaraĝa) | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Orienta Han-Dinastio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo astronomo meteologo matematikisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Malkiel ĉe plej el la ĉinaj filozofoj de sia periodo, Vang Ĉong pasigis multon de sia vivo en malriĉo. Oni diris, ke li estis studinta stare ĉe librobudoj, kaj havis rimarkindan memoron, kiu ebligis iĝi fakulo en ĉinaj klasikuloj. Li finfine atingis la rangon de Distrikta Sekretario, posteno kiun li tuj perdis kiel rezulto de sia luktema kaj kontraŭ-aŭtoritata naturo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.