Han, ĉine: 漢朝, simpligita : 汉朝, pinyin: Hàncháo, estas ĉina dinastio, kiu daŭris de -202 ĝis 220). Ĉar ĝi daŭris ĉirkaŭ kvar jarcentojn, la Han periodo estas konsiderata Ora Epoko en la Historio de Ĉinio.[1]
Dinastio Han | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
Ĉinaj dinastioj • historia Ĉinia ŝtato • historia epoko • historia lando | ||
Apero | -206 vd | |
Fino | 220 vd | |
Lando | Ĉina Imperio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Qin Han vd | |
Branĉoj | Okcidenta Han-Dinastio • Orienta Han-Dinastio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Historio de Ĉinio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ANTIKVA | |||||||
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj | |||||||
Dinastio Xia 2070–1600 a.K. | |||||||
Dinastio Shang 1600–1046 a.K. | |||||||
Dinastio Zhou 1045–256 a.K. | |||||||
Okcidenta Zhou | |||||||
Orienta Zhou | |||||||
Periodo de Printempo kaj Aŭtuno | |||||||
Periodo de Militantaj Regnoj | |||||||
IMPERIA | |||||||
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K. | |||||||
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E. | |||||||
Okcidenta Han | |||||||
Dinastio Xin | |||||||
Orienta Han | |||||||
Tri Reĝlandoj 220–280 | |||||||
Wei, Shu Han & Wu | |||||||
Dinastio Jin 265–420 | |||||||
Okcidenta Jin | Dek ses regnoj 304–439 | ||||||
Orienta Jin | |||||||
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj 420–589 | |||||||
Dinastio Sui 581–618 | |||||||
Dinastio Tang 618–907 | |||||||
( Dua Zhou 690–705 ) | |||||||
5 Dinastioj k 10 Regnoj 907–960 |
Dinastio Liao 907–1125 | ||||||
Dinastio Song 960–1279 |
|||||||
Norda Song | Okc. Xia | ||||||
Suda Song | Jin | ||||||
Dinastio Yuan 1271–1368 | |||||||
Dinastio Ming 1368–1644 | |||||||
Dinastio Qing 1644–1911 | |||||||
MODERNA | |||||||
Respubliko Ĉinio 1912–1949 | |||||||
Ĉina Popola Respubliko 1949–nun |
Respubliko Ĉinio (Tajvano) 1945–nun | ||||||
Rilataj artikoloj
Historio de Ĉinio | |||||||
Ĝi estis kaj restas grava al la ĉinoj, kiuj de tiu tempo ĝis nun nomigas sin "filoj de Han" aŭ mallonge Han. En la nuna Ĉinio oni nomas "ĉinoj" ĉiujn loĝantojn kaj "han" la laŭgente ĉinajn loĝantojn, ankaŭ se ili loĝas eksterlande. Kaj la Ĉina skribmaniero estas referencata kiel "Han karaktroj".[2]
La plej glora inter la Han imperiestroj estis Wu Di.
Etimologio
Laŭ la Registroj de la Granda Historiisto, post la falo de la Dinastio Qin la hegemono Ksiang Ju nomumis Liu Bang kiel princo de la malgranda feŭdo de Hanĵong, tiele nomita laŭ sia situo ĉe la rivero Han (en nuntempa sudokcidenta Ŝenŝjio). Post la venko de Liu Bang en la interregna epoko Ĉu–Han, la rezulta dinastio Han estis tiele nomita laŭ la feŭdo de Hanĵong.[3]
Historio de la Han-dinastio
Komenco de la Han-dinastio (Okcidenta Han)
La falo de la antaŭa dinastio Qin okazis pro pluraj samtempaj kamparanaj ribeloj kontraŭ la fortega subpremado. Elirpunkto estis ordono mortigi 900 laboristojn, kiuj pro pluvegoj alvenis tro malfrue por labori ĉe la Granda Muro. Tiuj viroj ribelis kaj kunigis ene de nur kelkaj tagoj armeon de laŭdire 300.000 viroj.
Inter la ribelestroj sukcesis en la rolo de ĉefo la oficisto Liu Bang. Lia kontraŭulo ĉe la imperiestra flanko estis la nobelo Xiang Yu[4] el Ĉu (-232 ĝis –202), kontraŭ kiu li batalis ekde 206 a.K. kaj fine venkis lin. Kiam falis Xiang Yu, Liu Bang iĝis imperiestro.[5] Li daŭre uzis la administracian organizon de la dinastio Qin kaj konservis la plej multajn leĝojn kaj ordonojn, eĉ tiun, kiuj malpermesis librojn. Ĉangan estis elektita kiel la nova kapitalo de la reunuigita imperio sub Han.[6]
La loĝantaro estis klasigita laŭ 24 rangoŝtupoj (jue). Kontraŭ apartaj servoj (milito, impostado, koruptado) oni povis atingi pli altan rangon, sed ankaŭ pli malaltan kiel puno. Oni ŝuldis laboron (korveo), militservon kaj kapimposton al la ŝtato. Okazis transloĝigado de popoloj por defendi la landlimon, kulturi la grundon kaj maldensigi tro priloĝatan regionojn. La administracia organizo estis kiel antaŭe trionigita: civilaj aferoj, militistaj aferoj kaj inspektado/kontrolo. Tio validis kaj por la ĉefurbo Chang'an, kaj por la provinco.
En la epoko de la dinastioj Qin kaj Han la feŭda sistemo estis neniigita en Ĉinujo. La imperio estis tute centrigita, erigita en provincojn kaj administrata de oficistaro.[7] Ribelo kontraŭ tio, la ribelo de la sep reĝlandoj, tio estas de iamaj feŭduloj, estis neniigita en la jaro -154.
Ŭang Mang kaj Enlanda Milito
Ŭang Ĵengjun (71 a.K.–13 nia erao) estis unua imperiestrino, poste vidvina imperiestrino, kaj fine granda vidvina imperiestrino dum la regadoj de la imperiestroj Juan (r. 49–33 a.K.), Ĉeng (r. 33–7 a.K.), kaj Ai (r. 7–1 a.K.), respektive. Dum tiu epoko, seria sukcedo de ŝiaj masklaj parencoj tenis la titolon de regento.[8] Post la morto de Ai, la nevo de Ŭang Ĵengjun nome Ŭang Mang (45 a.K.–23 nia erao) estis nomumita regento kiel Marŝalo de la Ŝtato la 16an de Aŭgusto sub la imperiestro Ping (r. 1 a.K. – 6 nia erao).[9]
Kiam mortis Ping la 3an de Februaro de la jaro 6 de nia erao, Ruzi Jing (m. 25 nia erao) estis elektita kiel heredanto kaj Ŭang Mang estis nomumita por servi kiel fakta imperiestro nome de la infano.[10] Ŭang promesis lasi la kontrolon al Liu Jing kiam tiu venos al majoritata aĝo.[11] Spite tiun promeson, kaj kontraŭ la protestoj kaj la ribeloj el la nobelaro, Ŭang Mang postulis la 10an de Januaro ke la dia Mandato de la Ĉielo alvokis lin por la fino de la Dinastio Han kaj la komenco de sia propra: la dinastio Xin (9–23 nia erao).[12][13]
Ŭang Mang iniciatis serion de gravaj reformoj kiuj estis finfine malsukcesaj. Tiuj reformoj inkludis eksterleĝigon de sklaveco, ŝtatigon de la tero egalece distribuota inter familioj, kaj enkondukon de novaj valutoj, nome ŝanĝo kiu malaltigis la valoron de la moneroj.[14] Kvankam tiuj reformoj provokis konsiderindan opozicion, la reĝimo de Ŭang fakte falis pro la amasaj inundoj de ĉ. la jaroj 3 kaj 11 de nia erao. Laŭgradaj sedimentaj pliiĝoj ĉe la Flava Rivero estis plialtigantaj la akvonivelon kio superis la vorkojn por la inunda kontrolo. La Flava Rivero disiĝis en du novaj branĉoj: unu elfluanta al la nordo kaj la alia al la sudo de la Duoninsulo Ŝandongo, kvankam la inĝenieroj Han sukcesis baraĝi la sudan branĉon ĉirkaŭ la jaro 70 de nia erao.[15]
La inundoj disloĝigis milojn de kamparanoj, multaj el kiuj aliĝis al banditaj kaj ribelaj grupoj kiaj tiuj de la Ruĝaj Brovoj por survivi.[16] La armeoj de Ŭang Mang estis malkapablaj venki super tiuj pligrandigitaj ribelgrupoj. Finfine, insurekcia homamaso malfermis sian vojon al la Palaco Ŭeijang kaj mortigis Ŭang Mang.[17]
Orienta Han
Post ducent jaroj, la dinastio Han estis interrompita dum mallonga periodo kiu daŭris el la jaro 9 al 24. La ekonomia situacio malboniĝis en la lastaj jaroj kaj Vang Mang, membro de la familioj de terposedantoj kiuj estis akirintaj grandan povon dum la regado de Han, enpoviĝis kaj fondis la dinastion Xin, kiu daŭris nur kelkajn jarojn ĝis oni restarigis denove la dinastion Han.
Iom fora parenco de la reĝa familio Liu, nome Liu Xiu, estris la ribelon kontraŭ Wang Mang kun la apogo de la komercistoj kaj de la terposedantoj. Li sukcesis tiele restarigi la dinastion Han en Lŭojango, kiu regos dum pluaj ducent jaroj, kaj tiel li iĝis la imperiestro Guangvu.
En la jaro 105, jam en la epoko de la dinastio Han orienta, funkciulo kaj inventisto nomita Cai Lun inventis la teknikon por fabriki papelon grandkvalitan. La invento de papero estas konsiderata revolucio en komunikado kaj instruado, draste malpliigante la koston de edukado.
Tiu estis unu el la plej prosperaj periodoj el la dinastio Han, almenaŭ dum la regado de la unuaj tri imperiestroj, dum kiu estis gravaj ribeloj nek ene de Ĉinio nek kun la Xiongnu. La komerco floris kaj la silkovojo iĝis unu de la plej gravaj vojoj por la ekstera komerco.
Sed la akumulado de povo por la terposedantoj kaj la premo pli kaj pli granda sur la kamparanoj ekgeneris novajn ribelojn, akcelante la ruran krizon. La katastrofaj inundoj de la Flava Rivero ĉirkaŭ la 170-aj jaroj malbonigis tiun situon. La perdo de la rikolotoj okazigis periodojn de malsatego kiuj nutris ribelojn. La plej grava el ĉiuj tiuj ribeloj estis tiu de la Flavaj Turbanoj en la ebenaĵoj de la nordo de Ĉinio, nome la ĉefa agrikultura areo de la lando. Tiu ribelo estis estrita de Zhang Jiao kaj liaj du fratoj, kiuj defendis la doktrinoj de taoismo de egaleco de rajtoj kaj egaleco en la distribuado de teroj, doktrinoj kiuj estis ankaŭ en la sekto de la Tajpinga ribelo. Spite la morton de la tri fratoj, la ribeloj pluis. La povo de la imperiestroj iĝis pli kaj pli malpli influa favore de la militistaj tavoloj, kiuj fakte regis la landon. La lasta imperiestro Han, nome Xian Di, estis pupa imperiestro metita en la povo fare de Dong Zhuo, komandanto de la armeo, kaj li regis ĝis 220 kvankam sen plenumi realan kontrolon. Tiele finis la periodo Han kaj Ĉinio jam ne plu estis unuigita en unusola ŝtato dum pli ol 50 jaroj, ĝis ĝi estis reunuigita denove fare de la dinastio Jin post la tumulta periodo de la Tri Regnoj.
Socia, kultura kaj ekonomia ekspansio
La dinastio Han reprezentis ankaŭ kulturan kaj ekonomian floradon. La instruoj de Konfuceo estis ŝtate agnoskitaj, kvankam ankoraŭ regis daoismo. Krome alvenis la hinddevena budhismo en Ĉinujon. Ĉirkaŭ -65 oni provis kun rimarkindaj partaj sukcesoj restarigi la en -213 bruligitan kaj perditan literaturon. En Han Dinastio aperis nova poezia formo "jŭefu"-o aŭ "fu"-o, kiu diferencas el pli tradicia poezio per ritmo, ekstravaganceco, kaj mikso kun prozo. Tiuj priskribas urbojn, palacojn kaj nobelojn. Ban Gu, Yang Xiong kaj Cai Yong estis elstaraj fu-istoj. En la kortego estis fondita ento Yuefu por kolekti popolkantojn, kiuj priskribis la malriĉan vivon de laboristoj. En "Malsanulino" mortinta patrino lasas tri filojn al malriĉa vidvo. "Orfo" priskribas kverelojn interfratajn pro heredo. "Batalo sude de la urbo" kaj "Soldatiĝo" kontraŭas militojn.[18]
Ankaŭ ĝardenarto evoluegis, kio fakte iĝis temo de poezio.
Ekonomio floris pro la kreskeganta komerco pri silko, lakaĵoj kaj jado, kaj multego de inventaĵoj: ŝtal-produktado, rudro (2-a jarcento), mankranko, Vernierlongmezurilo (bronza modelo el la jaro 9), ĉarumo, ĉenpumpilo (plej frua ĉina mencio ĉe la filozofo Wang Chong ĉirkaŭ la jaro 80), pendoponto, borilo pere de peklakvo (tomboreliefo, 1-a jarcento), grenpurigilo, semigilo, papero (la plej malnova trovaĵo datiĝas el la epoko de la imperiestro Wus), sismoskopo kaj aliaj.
Multaj el tiuj inventaĵoj estis jam antaŭe konataj de la antikvaj grekoj kaj romianoj, temas do eble pri samtempaj paralelaj inventaĵoj.
La gravaj ekonomiaj branĉoj de fero kaj salo estis dum almenaŭ jarcento ŝtata monopolo (ekde -117). sed ekzistis ankaŭ privataj entreprenoj de riĉaj komercistaj familioj, ekzemple ĉe la grava silko-produktado. Ĉinaj oficistoj provis pligrandigi agrikulturajn areojn, pli intense kulturigi ilin kaj konvinki nomadajn tribojn ĉe la landlimoj setliĝi.
La kreskanta ekonomia potenco de Ĉinujo sub la dinastio Han kaj ĝia politika militista ekspansio favoris la komercon inter Ĉinujo kaj aliaj regionoj de Azio.
Regantoj de la dinastio Han
N.B. : la ĉinaj nomoj skribitaj laŭ la literumado "pinyin", por vidi kiel prononci ilin vidu: Hanyu Pinyin)
N.B. : Por la nomoj de Han regantoj la ĉinaj metas : "Han" + postmorta nomo + "di", ekzemple la lastan imperiestron Xian oni nomu Han Xian Di; tio ne validas por Liu Gong, Liu Hong, Liu He, Liu Ying, Liu Yi and Liu Bian. Por la ĉinaj familiaj nomoj kaj personaj, aŭ donita nomo, vidu en Ĉinaj personaj nomoj.
Postmortaj nomoj | Familia nomo kaj Persona nomo | reĝaddatoj | |
---|---|---|---|
Dinastio de okcidentaj Han-oj 206 a.K. 9, 23-25 | |||
Gao (高 py. gāo) | Liu Bang (劉邦 py. liú bāng) ankaŭ konata en Okcidente kiel Li-Pang | -206 -195 | |
Hui (惠 py. hùi) | Liu Ying (劉盈 py. liú yíng) | -195 -188 | |
Vidvinimperiestrino Lü (呂太后 py. Lü Taihou) | Lü Zhi (呂雉) | -188 -180 | |
Shao (少 py. shao4) | Liu Gong (劉恭 py. liú gōng) | -188 -184 | |
Shao (少 py. shao4) | Liu Hong (劉弘 py. liú hóng) | -184 -180 | |
Wen (文 py. wén) | Liu Heng (劉恆 py. liú héng) | -180 -157 | |
Jing (景 py. jĭng) | Liu Qi (劉啟 py. liú qĭ) | -157 -141 | |
Wu (武 py. wŭ) okcidente konata kiel Wu Di | Liu Che (劉徹 py. liú chè) | -141 -87 | |
Zhao (昭 py. zhāo) | Liu Fuling (劉弗陵 py. liú fúlíng) | -87 -74 | |
Reĝo de Changyi (昌邑王 py. chāng yí wáng) | Liu He (劉賀 py. liú hè) | -74 | |
Xuan (宣 py. xūan) | Liu Xun (劉詢 py. liú xún)
or Liu Bingyi (劉病已 py. liú bìngyĭ) |
-74 -49 | |
Yuan (元 py. yúan) | Liu Shi (劉奭 py. liú shì) | -49 -33 | |
Cheng (成 py. chéng) | Liu Ao (劉驁 py. liú áo) | -33--7 | |
Ai (哀 py. āi) | Liu Xin (劉欣 py. liú xīn) | -7 -1 | |
Ping (平 py. píng) | Liu Kan (劉衎 py. liú kàn) | -1 6 | |
Ru Zi (孺子 py. rú zi) | Liu Ying (劉嬰 py. liú yīng) | 6 9 | |
Dinastio Xin (9-23) | |||
pluiro de Dinastio Han | |||
Gengshi (更始 py. gèng shĭ) | Liu Xuan (劉玄 py. liú xúan) | 23 25 | |
Dinastio orientaj Han-oj de 25 ĝis 220 | |||
Guangwu (光武 py. gūang wŭ) | Liu Xiu (劉秀 py. liú xìu) | 25 57 | |
Ming (明 py. míng) | Liu Zhuang (劉莊 py. liú zhūang) | 57 75 | |
Zhang (章 py. zhāng) | Liu Da (劉炟 py. liú dá) | 75 88 | |
He (和 py. hé) | Liu Zhao (劉肇 py. liú zhào) | 88 106 | |
Shang (殤 py. shāng) | Liu Long (劉隆 py. liú lóng) | 106 | |
An (安 py. ān) | Liu Hu (劉祜 py. liú hù) | 106 125 | |
Shaodi (少帝 py. shào dì Markizo de Beixiang (北鄉侯 py. bĕi xīang hóu) | Liu Yi (劉懿 py. liú yì) | 125 | |
Shun (順 py. shùn) | Liu Bao (劉保 py. liú báo) | 125 144 | |
Chong (冲 py. chōng) | Liu Bing (劉炳 py. liú bĭng) | 144 145 | |
Zhi (質 py. zhí) | Liu Zuan (劉纘 py. liú zŭan) | 145 146 | |
Huan (桓 py. húan) | Liu Zhi (劉志 py. liú zhĭ) | 146 168 | |
Ling (靈 py. líng) | Liu Hong (劉宏 py. liú hóng) | 168 189 | |
Shao Di (少帝 py. shào dì) Reĝo de Hongnong (弘農王 py. hóng nóng wáng) | Liu Bian (劉辯 py. liú bìan) | 189 | |
Han Xian Di (獻 py. xìan) | Liu Xie (劉協 py. liú xíe) | 189 220 |
Vidu ankaŭ
- Konfuceo
- Ribelo de la Flavaj Turbanoj
- Cao Cao (ankaŭ en listo de ĉinaj poetoj)
- Papero (invento de tio)
- Budhismo (ekalveno)
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.