Remove ads
epoko de Ĉinia historio (220–280 p.K.) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tri Reĝlandoj (Ĉina lingvo: 三国; Pinyin: Sānguó) (jaroj 180-280) estis epoko de la ĉina historio (alinome, la Epoko de la Militantaj Ŝtatoj). La tri gravaj reĝlandoj estis reĝlandoj Kao vei, Ŝu han, kaj Sun Vu. Dum la malfrua periodo de la ĥanepoko daŭris senĉesa milito, kiu malaltigis la loĝantaron kaj damaĝis la ekonomion, tiele entute efikis la evoluon de la ekonomio. Krome, pro la milito, draste pliboniĝis ĉiaj teknokogioj.
Historio de Ĉinio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ANTIKVA | |||||||
3 Suverenoj kaj 5 Imperiestroj | |||||||
Dinastio Xia 2070–1600 a.K. | |||||||
Dinastio Shang 1600–1046 a.K. | |||||||
Dinastio Zhou 1045–256 a.K. | |||||||
Okcidenta Zhou | |||||||
Orienta Zhou | |||||||
Periodo de Printempo kaj Aŭtuno | |||||||
Periodo de Militantaj Regnoj | |||||||
IMPERIA | |||||||
Dinastio Qin 221 a.K.–206 a.K. | |||||||
Dinastio Han 206 a.K.–220 K.E. | |||||||
Okcidenta Han | |||||||
Dinastio Xin | |||||||
Orienta Han | |||||||
Tri Reĝlandoj 220–280 | |||||||
Wei, Shu Han & Wu | |||||||
Dinastio Jin 265–420 | |||||||
Okcidenta Jin | Dek ses regnoj 304–439 | ||||||
Orienta Jin | |||||||
Sudaj kaj Nordaj Dinastioj 420–589 | |||||||
Dinastio Sui 581–618 | |||||||
Dinastio Tang 618–907 | |||||||
( Dua Zhou 690–705 ) | |||||||
5 Dinastioj k 10 Regnoj 907–960 |
Dinastio Liao 907–1125 | ||||||
Dinastio Song 960–1279 |
|||||||
Norda Song | Okc. Xia | ||||||
Suda Song | Jin | ||||||
Dinastio Yuan 1271–1368 | |||||||
Dinastio Ming 1368–1644 | |||||||
Dinastio Qing 1644–1911 | |||||||
MODERNA | |||||||
Respubliko Ĉinio 1912–1949 | |||||||
Ĉina Popola Respubliko 1949–nun |
Respubliko Ĉinio (Tajvano) 1945–nun | ||||||
Rilataj artikoloj
Historio de Ĉinio | |||||||
Dum la sepa jaro de la epoko Guanghe (光和) (jaro 184, sub la Imperiestro Liu Hong), komenciĝis la flavturbana ribelo (黄巾之乱). Meze de la malordo, militestro Dong Zhuo (董卓) deprenis la regadon de la korteganaro kaj mortigis la imperiestrinon. La tuta ŝtato engaĝiĝis en militestre malfideliĝa milito. Tie ekis la tiel nomata "Militestra Separismo" (群雄割據). En la jaro 190, Dong Zhuo translokigis la ĉefurbon, kaj la korteganaro pecetiĝis. En la jaro 192, Dong Zhuo estis mortigita per la plano de Lu Bei (刘备) kaj Wang Yun (王允). Poste, per la konsilo de la strategiisto Jia Ksu, posteulo de Dong Zhuo, kiu nomiĝis Li Jue, sukcese venkis la urbo Chang-an (长安), kaj regigis la registaron. En la jaro 196, Generalo Kao Kao (曹操) bonvenigis la ĥanan imperiestron Ksian (汉献帝) por veni regi la urbon Ksuĉen. Tiel komenciĝis la epoko Jian-an (建安), dum kiu Kao Kao akiris multan potencon. Per la batalo de Guandu (官渡之战) en la jaro 200, Kao Kao venkis kontraŭ la generalo Juan Ŝao (袁绍), kaj ĉefparte regis Nordĉinion ĝis la jaro 208. Li tamen en la vintro de tiu jaro estis venkita de Sun Liu (孙刘) en la batalo de la ruĝa klifo (赤壁之战).
La Tri Reĝlandoj tiele havigis sian tripiedan formon. En la jaro 220, Kao Kao malsaniĝis kaj mortis. Lia dua filo, Kao Pi (曹丕), deŝovis la ĥanan imperiestron Ksian, kaj fondis novan ŝtaton, kiu nomiĝis "Cao Wei" (曹魏). Ĉifoje, la Orientĥano estis venkata, kaj tio estis la oficiala komenco de la periodo de Tri Reĝlandoj. Post unu jaro, Liu Bei, kiu devenis de la Yizhou ŝtato, fondis novan ŝtaton, kiu nomiĝis "Shu Han" (蜀汉) por daŭrigi la Ĥanan Dinastion. Post la batalo de la ruĝa klifo, Liu Bei kaj Sun Quan (孙权) ekregis la urbon Jingzhou (荆州), kiu havis ambaŭ leĝdisputajn kaj militajn problemojn. Finfine, en la sekva jaro, Liu Bei estis venkata post la batalo de Jiling (夷陵之战), kaj Sun Quan akiris la plejparton de Jingzhou.
En la sekva jaro, Liu Bei pro malsano mortis, kaj la militadjunkto de lia filo Liu Shan (刘禅), kiu nomiĝis Zhu Geliang (诸葛亮), rekomencis la aliancon kun Sun Quan, kiu ĉifoje tenis interalie Jingzhou, Jiaozhou (交州) kaj Yangzhou (扬州). Sun Quan prokrastis oficiale iĝi imperiestro ĝis la jaro 229. Lia ŝtato nomiĝis "Sun Wu" (孙吴). La ĉefaspekto da la Tri Reĝlandoj estas la alianco de Sun Wu kaj Ŝu Han kontraŭstarante Kao vei. Ne okazis tamen multaj ŝanĝoj de la teritorioj. Sed Kao vei laŭgrade estis regiĝinta per Sima Zhao (司马昭). En la jaro 263, Sima Zhao, kun la celo establi armeon por prepari preni la tronon, kaŭzis militon kontraŭ Ŝu Han, kaj Ŝu Han estis venkita.
Post du jaroj, Sima Zhao mortis pro malsano, kaj lia filo, Sima Yan (司马炎), forlasis la reĝlandon Kao vei, kaj li fondis propran reĝlandon kiu nomiĝis "Xi Jin" (西晋). En la jaro 280, tiu reĝlando lanĉis militon por pereigi la reĝlandon Sun Wu, kaj sukcesis. Tiu okazaĵo unuigis Ĉinion, kaj tiele finiĝis la epoko de la Tri Reĝlandoj. Post tio, la epoko Jin Chao (晋朝) komenciĝis.
Ĝis la epoko de la Tri Reĝlandoj, la Ĉina loĝantaro ankoraŭ ne estis naskinta tiomajn multajn homojn. Postaj generacioj memorigis tiujn epokajn famulojn per multaj manieroj. Dum la Dinastioj Tang kaj Song, estis kreataj multaj poemoj pri tiu epoko. Dum la dinastioj Ming kaj Qing, tiu epoko iĝis la ĉeftemo de dramoj, popolartoj kaj literaturaĵoj. Luo Guanzhong (羅貫中), kiu devenis de la Mingdinastio, kompilis rakontojn pri la aferoj ekde la malfrua Orientĥano ĝis la epoko de la Tri Reĝlandoj. Tiu kompilo iĝis lia fikcia romano, "La Tri Reĝlandoj," kiu iĝis unu de la Kvar Ĉinaj Klasikaĵoj. Ĝia kolorplenaj entenaĵoj disvastiĝis al cetera Azio, kaj influis iliajn kulturojn. Eĉ hodiaŭe, la rakonto de la tri reĝlandoj estas bonkonata, kaj estas la temo de multaj ĉinaj filmoj, televidaj filmoj, kaj ankaŭ videoludoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.