lando, kies plejparto estas en la duoninsulo Anatolio en Azio, kaj parto de kies teritorio estas en la duoninsulo Balkanio en Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia
Turkio aŭ Turkujo[1] (turke Türkiye [ˈtyɾcije]), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti [ˈtyɾcije dʒumˈhuːɾijeti]), estas lando, kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro, dum malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo kaj aliaj teroj (Orienta Trakio) troviĝas en Balkanio, Sudorienta Eŭropo. Tial la lando estas dukontinenta. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj siavice kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro. Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.
Turkoj formas la plej vastan majoritaton de la nacia loĝantaro kaj Kurdoj estas la plej granda minoritato.[2] Ankara estas la ĉefurbo de Turkio, dum Istanbulo estas la plej granda urbo kaj la socia, kultura kaj financa centro.
La 14-an de januaro 2022 la komunikada administracio de Turkio lanĉis kampanjon #helloTürkiye [#salutonTürkiye] promociante tiun ĉi landonomon tra la mondo kiel la plej aŭtentikan kaj sole uzendan. La nomŝanĝo sekvas prezidentan ordonon subskribitan la 4-an de decembro 2021 kaj postulantan la uzadon de "Türkiye" en ĉiuj korespondaĵoj kun aliaj ŝtatoj, internaciaj institucioj kaj organizaĵoj[10].
Anatolio estas unu el la kontinue loĝataj ekde plej frua antikveco teritorioj de la mondo, ĉefe pro ĝia strategie grava situo inter Eŭropo kaj Azio, kaj ankaŭ pro la bonaj naturaj kondiĉoj de la regiono.
La unua granda imperio de la regiono estis tiu de hititoj, post la 18-a ĝis la 13-a jarcento antaŭ Kristo. Preskaŭ la tuta teritorio estis regata de persoj en la 6-a kaj 5-a jarcentoj aK, kiujn poste venkis Aleksandro la Granda en la jaro 334 aK. Poste Anatolio aspektis kiel aro de helenismaj reĝlandoj, kiuj subiĝis al Roma Imperio dum la 1-a jarcento aK. En la jaro 324 la romia imperiestro Konstantino la 1-a elektis lokon por la nova ĉefurbo, la urbon Konstantinopolo (nun Istanbulo).
Ekde fino de la 1-a miljaro pK tjurkaj oguzaj triboj ekloĝis en la oriento de Anatolio. Komenciĝis poioma veno de tjurkoj okcidenten, kiu finiĝis ĉe la 16-a jarcento en la pinto de la Otomana Imperio, kies areo estis 5,6 mln km². La potenco de la imperio estis haltigita nur per granda peno de alianciĝintaj eŭropaj ŝtatoj.
Post la aro de krizaj jaroj Otomana Imperio eniris en la Unuan mondmiliton en la alianco kun Germanio kaj rezulte estis venkita. Laŭ la Pakto de Sevro granda parto de la imperio estis forprenita de aliaj landoj, i. a. ankaŭ parto de Anatolio ĉirkaŭ la nuna urbo Izmiro — al Grekio. Grekia militistaro helpe de aliancanoj okupis la novakiritan teritorion. La 19-an de majo 1919 ekflamis turka kontraŭstaro, kiun gvidis Mustafa Kemal Paŝa, poste famiĝinta kiel Atatürk. La kontraŭstaro rezultiĝis en milition, kiun modernaj turkoj nomas la Milito por Sendependeco (Kurtuluş Savaşı). En septembro 1922 la alilandaj armeoj estis forpelitaj, kaj tiam naskiĝis la moderna turka ŝtato. La 1-an de novembro 1922 la Granda Nacia Asembleo oficiale nuligis la regadon de sultano, tiel fininte la historion de 631 jaroj da Otomana Imperio. Kemal Paŝa iĝis la unua prezidento de la respubliko kaj en 1934 estis honore nomumita de la Asembleo Atatürk ("la Patro de Turkoj"). Turkio de Atatürk estis konstruata kiel okcident-tipa laika respubliko, eĉ la malnova lingvo estis reformita (ne nur ĝia skribo, sed ankaŭ la vortprovizo).
La Dua Konferenco de Kairo de 4a al 6a de decembro 1943 okazis en Kairo, Egiptio, kaj celis la eblan kontribuon de Turkio al la flanko de la Aliancanoj en la Dua Mondmilito.[11] Partoprenis la Usona Prezidento Franklin D. Roosevelt, Winston Churchill, Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, kaj la Prezidento İsmet İnönü de la Respubliko Turkio.[11] Por la momento Turkio pluhavis sian neŭtralecon.
Post la Dua mondmilito Turkio trovis sin en la fronto de Malvarma milito. Tio donis al ĝi signifan subtenon flanke de Usono kaj, post la partopreno de internacia invado al Koreio, membrecon en NATO (ekde 1952).
Turkio travivis serion de puĉoj en 1960, 1971, 1980 kaj 1997. La du jardekoj 1970-aj kaj 1980-aj karakteriziĝis per granda politika malstabileco kaj akra kontraŭstaro de dekstruloj kaj maldekstruloj. La 15-an de julio 2-16, grupo de armeanoj provis denove krei puĉon, sed malsukcesis.
Turkio estas demokratia parlamenta respubliko. Gravan rolon en la interna politiko ludas la armeo, kiu estas teoria garantiulo de la laika kaj unitara ŝtato, kian konstruis Atatürk.
La plej gravaj ekonomiaj kaj politikaj rilatoj de Turkio estas kun Eŭropa Unio kaj Usono. Turkio estas asocirilata membro de la Eŭropa Unio ekde 1964, nun la ŝtato estas en la procezo de aliĝo kun kelkaj obstakloj sur la vojo, kiel i. a. problemo de la Norda Cipro, respekto al homaj rajtoj, historia kontraŭstaro kontraŭ Grekio ktp. Historie tre komplikajn kaj neamikajn rilatojn Turkio havas kun Grekio. Kelkfoje la situacio akriĝis ĝis preskaŭa komenco de milito, eĉ malgraŭ la fakto ke ambaŭ membras en NATO. Lastatempe la rilatoj stabiliĝis ĝis tia grado, ke Grekio eĉ parte subtenas aliĝon de Turkio al EU.
La Partio de Justeco kaj Disvolviĝo (turke: Adalet ve Kalkınma Partisi), mallongigita al AKP aŭ AK Parti en la turka, estas socia konservativa politika partio kiu hegemonias en Turkujo. Ĝi evoluadis el islamismo, sed oficiale anstataŭis tiun ideologion per “konservativa demokratio”. La partio estas la plej granda en Turkujo, kaj havas plimulton en parlamento kun 316 membroj. La partiestro, Binali Yıldırım, estas la landa ministroprezidento; iama estro, Recep Tayyip Erdoğan, estas prezidanto de Turkujo.
Prezidanto Recep Tayyip Erdoğan klopodas realigi sendependan eksteran politikon, manovrante inter Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj islamaj landoj. Turkio subtenis opozicion en Sirio dum la Siria enlanda milito kaj post ties malvenko okupis en oktobro 2019 nordan parton de la lando por krei sekurecan zono kaj preventi komunikadon de siriaj kurdoj kun iliaj turkaj gefratoj, inkluzive la militan kooperadon.
Longan tempon daŭras teritoriaj disputoj inter Turkio kaj Grekio. Turkio asertas, ke la grekaj insuloj en la Egea maro kaj Orienta Mediteraneo ne devas esti konsiderataj dum kalkulado de la greka ekonomia zono dum Grekio asertas ke tio kontraŭas la internacian juron. Grekio havas ĉirkaŭ 6000 insuloj en la Egea kaj Ionia maroj, el kiuj pli ol 200 estas senhomaj. Geologia prospektorado en ĉe la bordoj de Grekio kaj Kipro en 2020 estigis protestojn de ambaŭ landoj, sed daŭras.
En konflikto de Armenio kaj Azerbajĝano pro Montara Karabaĥo Turkio ĉiam subtenas Azerbajĝanon. Ekde la Milito en Montara Karabaĥo landlimo kun Armenio estas fermita, diplomatiaj rilatoj nuligitaj, ekonomia kaj alia kunlaboro ne okazas. Post konfrontiĝo de armenaj kaj azerbajĝanaj trupoj en julio 2020 Turkio sendis trupojn al Azerbajĝano por komunaj ekzercoj.
Rilatoj kun Rusio jen pliboniĝas — kadre de kontraŭstaro al la hegemoniaj intencoj de Usono en la regiono, konstruado de nuklea stacio fare de rusia firmao Rosatom, komuna gasdukto, planoj de Turkio aĉeti misilan sistemon S-400, jen malboniĝas — pro anekso de Krimeo, malsamaj vidpunktoj pri Sirio.
Turkio situas inter kvar maroj (el nordo kaj kontraŭhorloĝe Nigra, Marmora, Egea, Mediteraneo) kaj sur du kontinentoj (Azio (97 % el la teritorio), kaj Eŭropo). La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj siavice kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro. Eŭropa Turkio enhavas nur 3 procenton el la tutlanda teritorio.[12] Turkio kovras areon de 783 562 km²,[13] el kiuj 755 688 km² estas en Azio kaj nur 23 764 km² estas en Eŭropo.[14] La lando estas ĉirkaŭita de maroj triflanke: nome Egea Maro okcidente, Nigra Maro norde kaj Mediteraneo sude. Turkio enhavas ankaŭ la malgrandan Maron Marmara nordokcidente.[15] Neniu punkto de la lando distancas pli ol 600 km de iu maro; eĉ ne pli ol 500, se inkluzivi Kaspion inter la marojn.
Ĝiaj regionoj havas signifajn geofizikajn kaj klimatajn diferencojn. Malgraŭ la longa marbordo, la altaj partoj de la lando atingas alton de pli ol 5 000 metroj (monto Ararato). Turkio estas dividata en sep geografiaj regionoj: nome Marmara, Egea (Ege), Nigramara (Karadeniz), Centra Anatolio (İç Anadolu), Orienta Anatolio (Doğu Anadolu), Sudorienta Anatolio (Güneydoğu) kaj Mediteranea (Akdeniz). La neregula nordanatolia teritorio laŭlonge de la Nigra Maro similas longan, mallarĝan zonon. Tiu regiono enhavas proksimume unu sesonon el la totala terareo de Turkio. Kiel ĝenerala tendenco, la interna Anatolia Altebenaĵo iĝas pli kaj pli kruta se temas pri plej orienten.[16] La terasoj de Pamukkale estas formataj el travertino, nome sedimenta roko kreita de minerala akvo el varmaj fontoj. La areo estas fama pro la karbona mineralo lasita de la fluado de varmaj fontofluoj.[17][18] Ĝi estas en la Interna Egea Regiono de Turkio, en la valo de la rivero Menderes, kiu havas moderan klimaton dum plej el la jaro. Ĝi estis aldonita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1988 kun Hierapoliso.
Orienta Trakio estas la eŭropa parto de Turkio, en la plej orienta bordo de Balkanio. Ĝi formas la landlimon inter Turkio kaj ĝiaj najbaraj landoj Grekio kaj Bulgario. La azia parto de la lando konsistas ĉefe el la duoninsulo Anatolio, kiu siavice konsistas el alta centra altebenaĵo kun mallarĝaj marbordaj ebenaĵoj, inter la montaroj Köroğlu kaj Ponta norde kaj Taŭruso sude.
La Orientanatolia Regiono korespondas ĉefe al la okcidenta parto de Armena Altebenaĵo (nome altebenaĵo inter la Anatolia Altebenaĵo okcidente kaj Malgranda Kaŭkazo norde)[19] kaj enhavas la Monton Araraton, nome la plej alta montopinto de Turkio kun 5 137 metroj,[20] kaj la plej grandan lagon de Turkio, kiu estas lago Van, senelflua, kun areo de 3713 km².[21] Orienta Turkio havas montaran pejzaĝon kaj estas hejmo de la ekfluejoj de riveroj kiel Eŭfrato, Tigriso kaj Aras. La Sudorienta Anatolio inkludas la nordajn ebenaĵojn de Supra Mezopotamio.
Malproksime de la marbordo la klimato de Turkio tendencas esti kontinenta, sed aliloke estas moderklimata, kaj iĝas pli varma, kaj pli seka en kelkaj partoj. Estas multaj specioj de plantoj kaj animaloj. La kabo Baba (en turka Baba Burnu), estas la plej okcidenta punkto de Turkio.
La eksterordinara ekosistemo kaj habitata diverseco produktis konsiderindane specidiversecon.[22] Anatolio estas hejmo de multaj plantoj kiuj estis kultivataj por manĝo ekde la apero de agrikulturo, kaj de la naturaj prauloj de multaj plantoj kiuj nuntempe havigas bazajn manĝaĵojn por la homaro kiuj ankoraŭ kreskas en Turkio. La diverseco de la faŭno de Turkio estas eĉ pli granda ol tiu de ĝia flaŭro. La nombro de animalaj specioj en la tuta Eŭropo estas ĉirkaŭ 60 000, dum en Turkio estas ĉirkaŭ 80 000 (ĉirkaŭ 100 000 se enkalkuli subspeciojn).[23]
La Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj estas ekoregiono kiu kovras plej el la Ponta Montaro en norda Turkio, dum la Kaŭkazaj miksaj arbaroj etenduĝas tra la orienta pinto de la montaro. Tiu regiono estas hejmo de eŭrazia natura bestaro kiel la nizo, la reĝa aglo, la blankŝultra aglo, la malgranda kriaglo, la Kaŭkaza tetro, la ruĝfrunta kanario, kaj la tikodromo.[24] La mallarĝa marborda strio inter la Ponta Montaro kaj la Nigra Maro estas hejmo de la Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido, kiu enhavas kelkajn el la malmultaj moderklimataj pluvarbaroj de la mondo.[25]
La Turka pino (Pinus brutia) troviĝas ĉefe en Turkio kaj aliaj orientmediteraneaj landoj; la aliaj ofte troveblaj specioj de la genro Pinus (pino) en Turkio estas la nigra, la sylvestris, la pinea kaj la halepensis. La Turka kverko (Quercus cerris) kaj nombraj aliaj specioj de la genro Quercus (kverko) ekzistas en Turkio. La plej ofta trovebla specio de la genro Platanus (platano) estas la orientalis. Kelkaj naturaj specioj de tulipo estas indiĝena de Anatolio, kaj tiu florplanto estis por la unua fojo enkondukita en Okcidenta Eŭropo per specoj prenitaj el la Otomana Imperio en la 16-a jarcento.[26][27]
Estas 40 naciaj parkoj, 189 naturaj parkoj, 31 naturaj rezervareoj, 80 naturprotektaj areoj kaj 109 naturaj monumentoj en Turkio kiel la Kalipolis-duoninsula Historia Nacia Parko, la Nacia Parko Nemrut-monto, la Antikv-Troja Nacia Parko, la Ölüdeniz Natura Parko kaj la Polonezköy Natura Parko.[28] En la 21a jarcento, minacoj al la biodiverseco estas dezertigo pro la klimata ŝanĝo en Turkio.[29]
La Anatolia leopardo ankoraŭ troviĝas en tre malgrandaj nombroj en la nordorientaj kaj sudorientaj regionoj de Turkio.[30][31] La Eŭrazia linko kaj la Eŭropa sovaĝa kato estas aliaj felisedaj specioj kiuj estas nuntempe troveblaj en la arbaroj de Turkio. La Kaspia tigro, nuntempe formortinta, vivis en la plej orientaj regionoj de Turkio ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.[30][32]
Famaj hejmaj animaloj el Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, estas la Angora kato, la Angora kuniklo kaj la Angora kapro; kaj el la Van Provinco la Van-kato. La naciaj hundorasoj estas Kangal, Malakli kaj Akbaŝ.[33]
Ekonomio de Turkio kreskis averaĝe po 7,5% jare inter 2002 kaj 2005, kio estas unu el la plej bonaj rezultoj en la mondo, komparebla kun la ekonomia kresko en Ĉinio kaj Barato. Inflacio signife malgrandiĝis, la valuto stabiliĝis, samtempe malgrandiĝis la registara ŝuldo.
Turismo iĝis tre grava kaj rapide evoluiĝanta sektoro de ekonomio. En la jaro 2005 pli ol 21 milionoj da turistoj vizitis Turkion, lasante en la lando po pli ol 600 USD ĉiu.
Plejparton de gaso, kiu estas ĝia plej ĉipa energifonto, Turkio ricevas per gasduktoj el Rusio, Irano kaj Azerbajĝano, kaj 29% importas forme de LNG, kies plej granda liveranto estas Kataro, sekvata de Usono. Ĉiujare la ŝtato elspezas tiucele 41 miliardojn da dolaroj. Propra gasproduktado estas magra — en 2019 nur 473,87 miliardojn da kubaj metroj. Ekde 2015 la Turka Petrola Korporacio entreprenas aktivan prospektoradon en la orienta parto de Mediteraneo, Nigra, Ionia kaj Egea maroj. En 2020 oni anoncis malkovron de la plej granda gasminejo en la Nigra maro kaj prognozis similajn malkovrojn en Mediteraneo.
Turismo en Turkio pliiĝis preskaŭ ĉiujare en la 21-a jarcento,[34] kaj estas grava parto de la ekonomio. La Turka Ministerio de Kulturo kaj Turismo nuntempe promocias turismon en Turkion laŭ la projekto Turkey Home. Turkio estas unu el la dek pintaj celitaj landoj, kaj la plej alta procento de eksterlandaj vizitantoj alvenas el Eŭropo; speciale el Germanio kaj Rusio en ĵusaj jaroj.[34] En 2019, Turkio rangiĝis la sesa en la mondo laŭ kriterioj de la nombro de alvenoj de internaciaj turistoj malantaŭ Italio, kun 51.2 milionoj de eksterlandaj turistoj vizitantaj la landon.[35] Turkio havas 19 lokojn de monda heredaĵo de Unesko, kaj 84 kandidatajn lokojn de monda heredaĵo. Turkio estas hejmo de 519 strandoj kun blua flago, kio faras ĝin la tria loko en la mondo.[36]
Istanbulo estas la deka plej vizitata urbo en la mondo kun 13 433 000 vizitantoj jare en 2018 kaj kun ĉiujara kreskindico de 25.2%.[37] Istanbulo atendas 1 milionon da turistoj el krozŝipaj kompanioj post la plinovigo de sia krozŝipa haveno, konata kiel Galataport en la distrikto Karaköy.[38]
Antalya estas la dua plej vizitata urbo en Turkio, kun ĉirkaŭ 9 milionoj da turistoj en 2021.[39] La Likia Vojo estas 500 km markita long-distanca vojo en sudokcidenta Turkio kiu ekas el Fethiye kaj finas en Antalya.
Je la momento de fondiĝo de la Turka Respubliko, ĝia loĝantaro estis taksita kiel 12.532 mil homoj. Ekde tiam en la lando okazis 12 censoj. Ekde 1927 la loĝantaro kreskis 4,4-oble, de 1950 ĝis 1985 – 2,5-oble. Rapida kresko de la loĝantaro restas grava problemo de la lando. En 2005 en Turkio loĝis 73 milionoj homoj.
La teritorio de Turkio estas loĝata ne ĉie kun la sama denseco. La plej dense loĝataj estas la bordoj de la Marmora kaj Nigra maroj kaj ankaŭ la regionoj ĉe la Egea maro. La plej dense loĝata urbo estas Istanbulo.
La ĉefa etno de la lando estas turkoj. Krom ili en Turkio loĝas reprezentantoj de almenaŭ 25 etnoj: araboj, armenoj (ĉ. 45 mil), azerioj, grekoj (ĉ. 2 mil), ĉerkesoj, kartveloj, kurdoj (ĉ. 14 milionoj), osetoj kaj aliaj. Politike Turkio konsideras sin nacia ŝtato de la turkoj.
El la libroj de Orhan Pamuk eblas ekscii ke Turkio estas melankolia lando, kio aŭdeblas en la muziko, la dancoj kaj kio senteblas en la tradicioj. Vidu ankaŭ sub Altın Gün. En la hodiaŭ Turkio ekestis multkultura socio kun enorma kultura kaj ekonomia prospero rezulte de migrado[40].
Mevlevio aŭ rondirantaj derviŝoj estas ordeno de (tariko) derviŝoj de Turkio, fondita de la disĉiploj de la granda sufia poeto Jalal al-Din Muhammad Rumi en la 13-a jarcento. La centro de la ordeno troviĝas en Konya, (Turkio).
Jarĥuŝto, en armena lingvo Յարխուշտա, prononcite kiel 'jarĥuŝta' estas tre malnova popola kaj bataldanco armena asociita kun la altebenaĵoj de la historia regiono Sasuno en Okcidenta Armenio, nuna Turkio. La jarĥuŝto apartenas al pli larĝa kategorio de armenaj "aplaŭdodancoj" (ծափ-պարեր). Ĝin dancas la viroj, kiuj dancas ĝin pare. La pivota elemento de la danco estas antaŭa movado kiam partoprenantoj rapide aliras unu la alian kaj forte aplaŭdas sur la manpalmoj de dancistoj en la kontraŭa vico. (fonto?)
Inter elstaraj turkaj verkistoj menciindas Nâzım Hikmet, Orhan Pamuk, Doğan Akhanlı kaj aliaj.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 17-an ĉapitron "Fabeloj el Turkujo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas tri anekdotojn pri folklora heroo Nasr-ed-din Hodja.[41]
Ekzistas Esperanto-kernoj en diversaj turkaj urboj inter kiuj Ankaro kaj Istanbulo kaj fejsbuka grupo "Esperanto Türkiye"[42]
Mezlerneja edukado en Turkio estas deviga kaj senpaga por la infanoj ekde la aĝo de 7 ĝis 15.
La 15 ĉefaj universitatoj estas en Istanbulo kaj Ankaro. Ĝenerale estas 85 universitatoj en la lando, la ŝtataj estas nemultekostaj, dum studado en neŝtata ("fondaĵa") universitato povas kosti 15 mil USD.
Pli ol 89,5% de la loĝantaro konsideras sin muslimoj, kvankam multaj ne estas tre religiaj. La dominanata formo de islamo estas sunaismo, tamen ŝijaismo estas disvastiĝinta inter la azerioj en la oriento kaj ĝis 20% de turkoj praktikas islamon de alavita kredo (speciale en centraj regionoj de la lando). Alavitoj ofte akuzas registaron je subteno de nur sunaismo.
Konstitucio garantias liberon de kredo, sed klare malebligas envolviĝon de religiaj societoj en politiko (ekz., per formo de religiecaj politikaj partioj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.