La tengrismo estas tradicia religio de popoloj, tjurk-mongolaj de antaŭ ili konverti sin al la religioj de la malnomadaj socioj kiujn ili invadis, al kiuj ili aliancis aŭ miksis (pro kio ĝi aligas elementojn de ŝamanismo, animismo kaj budhismo).[1] Ĝi estas konsiderata kiel religia kerno de la disvolvigo de la eŭrazia civilizacio en la pasinto.[2]

Thumb
Thumb
Tengri skribita de dekstro maldekstren en antikva tjurka kiel Тeŋiri

Tiu religio baziĝis esence sur la kredo en Dio Ĉielo (Tengri aŭ Tangri, Tanrı, Tangra). En tiu religio, de disa karaktero, estas nek pastroj nek klerikoj, kaj ankaŭ ne estas intenco etendi la kredon al aliaj personoj aŭ popoloj.[1]

En tiu religio ne ekzistas la koncepto de vakuo, de ne-esto aŭ ne-ekzistado kiel ontologia trajto de la mondo. En ĝi la mondo estis kreita de la Ĉielo sur la bazo de kvar elementoj senfinaj: nome la tero, la akvo, la fajro kaj la aero.[3] Ĝi centriĝas en la plutenado de la harmonio kun la ĉirkaŭ etoso, pro kio oni konsideris sakraj la rimedojn de la Tero, partikulare la akvo (eble ĉar ĝi estas malabunda en la stepoj de Centra Azio, kie oni koncentris grandparte tiun religion).[1]

La mondo en tengrismo estas malferma al Kosmo (la Granda Blua Ĉielo), konsiderata kiel fonto aŭ transcenda ekzistado, kiu estas rilata rekte kun la kreado de la mondo. La mondo estas konsiderata kiel senfina, pensata por tio kio estas kredata en ĉiu grava momento, kiel agoj de la unua kreado de la Universo, principo de unu jaro aŭ unu tago de la nasko de homa estaĵo.[3]

Kvankam oni kredas, ke ankoraŭ estas sekvantoj de tengrismo en kelkaj partoj de Azio, oni ne povis ĉirkaŭkalkuli ilian nombron precize.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj

Bibliografio

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.