From Wikipedia, the free encyclopedia
Søren Aabye KIERKEGAARD [soren ki:rkego:r] aŭskultu (Kopenhago, 5-a de majo 1813 – Kopenhago, 11-a de novembro 1855) estis dana filozofo kaj teologo de la 19-a jarcento, elstarulo de neraciismo, kies sintenoj alprofundiĝas en la morala egoismo kaj la kristanaj penso kaj fido.
Søren Kierkegaard | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Søren Aabye Kierkegaard | ||
Naskonomo | Søren Aabye Kierkegaard | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1813 en Kopenhago | |
Morto | 11-an de novembro 1855 (42-jaraĝa) en Kopenhago | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo kaj paralizo vd | |
Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago 55.6911 °N, 12.5489 °O (mapo) vd | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | dana • latina • germana vd | |
Loĝloko | Kopenhago • Berlino vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | |
Alma mater | Universitato de Kopenhago - teologio Østre Borgerdyd school (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Michael Pedersen Kierkegaard vd | |
Gefratoj | Peter Kierkegaard (en) vd | |
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Alia nomo | Victor Eremita • A • Judge William • Johannes de silentio • Constantine Constantius • Young Man • Vigilius Haufniensis • Nicolaus Notabene • Hilarius Bookbinder • Johannes Climacus • Inter et Inter • H.H. • Anti-Climacus • B • Johannes de Silentio • Constantin Constantius • P. CH. Kierkegaard vd | |
Okupo | filozofo verkisto romanisto poeto teologo literaturkritikisto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Aŭ — Aŭ ❦ Fear and Trembling ❦ The Concept of Anxiety ❦ The Book on Adler ❦ Kristanaj Paroloj ❦ Agoj de la Amo ❦ Malsano al Morto ❦ On the Concept of Irony with Continual Reference to Socrates ❦ Stages on Life's Way ❦ Concluding Unscientific Postscript to Philosophical Fragments vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li kritikis akre la hegelismon de sia epoko kaj kion li nomigis malplenajn formalaĵojn de la Dana Eklezio. Granda parto de lia verko temas pri religiaj aferoj kiel la naturo de fido, la institucio de la kristana eklezio, la kristana etiko kaj la emocioj kaj sentoj de la individuoj antaŭ la decidoj kiujn postulas vivo. Pro tio, la verko de Kierkegaard foje karakteriĝas kiel kristana ekzistadismo. La filozofo estis klasita kiel novortodoksa, postmodernisma, humanisma kaj individuisma, inter alia.[1] Preter la limoj de la filozofio, la teologio, la psikologio kaj la literaturo, Kierkegaard estas konsiderata kiel grava kaj influa gravulo de la nuntempa pensaro.[2][3][4]
En unua etapo Kierkegaard verkis sub diversaj pseŭdonimoj laŭ kiuj li prezentis siajn proprajn vidpunktojn pere de komplika dialogo. Kutime la leganto devis malkovri la signifon de liaj verkaĵoj, ĉar laŭ liaj vortoj, «la tasko devas iĝi malfacila, ĉar nur malfacilo inspiras la kor-nobelulojn».[5]
La ĉefaj temoj de la verkaro de Kierkegaard turnas ĉirkaŭ angoro aŭ ekzistada timo. Laŭ li, «la homa estaĵo estas sintezo de tempo kaj eterno, de finito kaj nefinito; tia renkonto de antinomioj en ununura ento (la homa estaĵo) generas en tia ento angoron».[6] Laŭ Kierkegaard, la fakto, ke la deziro nemorti kiun komune havas la homa estaĵo kontrastas antaŭ ties fineco «ne estas mortiga malsano», ĉar angoro, se estas 'pripensita' iĝas liberiga, ĉar rimarkigas la homan estaĵon pri ties situacio. Danĝera kaj mortiga — li opinias — estas malespero. La solvo estas — en tio pluhavas sparkojn de luterismo — fido, kvankam neniel pasiva fido; oni devas esti «kavaliro de la fido», kio signifas fronti rekte la ekzistadon, modifi ĝin pozitive kvankam «ĉio estas perdita».[6]
Lia nomo en dana skribiĝas Søren, tio estas 'Severino'. La familinomo signifas laŭlitere 'ĝardeno de la preĝejo' (Kierke, 'Preĝejo'; Gaard, 'ĝardeno'), sed ankaŭ 'tombejo', ĉar tiutempe la korto de preĝejoj utilis tiele.
Søren Kierkegaard naskiĝis en riĉa familio de Kopenhago. Lia patro, Michael Pedersen Kierkegaard, estis tre religia homo. Li estis konvinkita, ke li ricevas la koleron de Dio, kaj pro tio neniu el liaj filoj vivos trans la aĝo de Kristo, 33 jaroj. Li pensis, ke liaj pekoj, kiel maldecdiri la nomon de Dio en sia junaĝo aŭ eble gravedigi la patrinon de Kierkegaard ekster geedziĝo, estis punmeritaj. Kvankam multaj el liaj sep filoj vere mortis junaj, lia antaŭdiro rezultis erara kiam du el ili superis tiun aĝon. Sur tiu frua enkonduko al la koncepto de peko kaj en la rilato inter patro kaj filo enradikiĝis la fundamentoj de granda parto de la verkaro de Kierkegaard (ĉefe de Timo kaj tremo). La patrino de Kierkegaard, Anne Sørensdatter Lund Kierkegaard, ne estis menciata rekte en liaj libroj, kvankam ankaŭ ŝi influis super liaj malfruaj verkoj. Spite la religia melanĥolio kiun foje suferis la patro, Kierkegaard kaj li estis tre ligitaj. Kierkegaard lernis esplori la regnon de sia imago pere de serio da ekzercoj kaj ludoj kiujn ambaŭ praktikis kune.
La patro de Kierkegaard mortiĝis la 9-a de aŭgusto de 1838, je aĝo de 82 jaroj. Antaŭ sia forpaso, li petis al Søren, ke li pastriĝu. La religia vivo de lia patro estis ege influinta super Søren kaj li sentis sin deviga plenumi lian deziron. Du tagojn poste, la 11-a de aŭgusto, Kierkegaard skribis: «Mia patro mortiĝis merkrede.[7] Mi ege deziris, ke li vivu kelkajn jarojn pliajn kaj mi vidas lian morton kiel la lastan memoferon kiun li faris pro mi; ...li mortiĝis por mi cele ke, se eble, mi povu iĝi ankoraŭ io. De ĉio kion mi heredis el li, lia memoro, lia transfigura portreto... estas plej prezata de mi, kaj mi atentos konservi lian memoron kaŝitan save el la mondo».[8]
Kierkegaard ĉeestis la Lernejon de Civitana Virto, elstare en latina kaj historio. Li plustudis teologion en la Universitato de Kopenhago, sed tie li inkliniĝis plie al filozofio kaj literaturo. En la universitato, Kierkegaard verkis sian prelegon, Pri la koncepto de ironio en konstanta referenco al Sokrato, kiu estis konsiderata de la fakuloj de la universitato kiel elstara verko kaj bone pensita, kvankam li ekscesis iomete je literatura por esti filozofa tezo.[9] Kierkegaard ricevis la titolon la 20-a de oktobro de 1841 per Magistri Artium, kiu estis la plej alta konsidero. Per la familia heredo, Kierkegaard povis financi sian edukon, elspezojn kaj kelkajn publikaĵojn de siaj unuaj verkoj.
Alia grava aspekto de la vivo de Kierkegaard (ĝenerale konsiderita kiel tiu de plej granda influo super li) estis la rompo de lia fianĉigo kun Regine Olsen (1822—1904). Kierkegaard ekkonis na Regine la 8-a de majo de 1837 kaj tuje allogiĝis je ŝi, same ŝi je li. En siaj Taglibroj Kierkegaard verkis pri sia amo por Regine:
“ | Ci, suverenino de mia koro, gardita kiel trezoro en la plej profundo de mia brusto, en la kompleto de mia penso, tie... nekonita diaĵo! Ho, mi povas vere kredi la rakontojn de poeto, sed kiam oni vidas unuafoje la objekton de onia amo, oni imagas kion vidis longe, ke ĉiu amo kiel ĉiu kono estas rememoro, ke ankaŭ amo havas siajn antaŭdirojn en la individuo. ... Mi kredas, ke mi devus posedi la belon de ĉiuj belulinoj por povi desegni belon egalan al tiu via; ke mi devus navigi ĉirkaŭ la tuta mondo por povi trovi la lokon kiu mankas al mi kaj al kiu indikas la plej profunda mistero de mia kompleta estaĵo, kaj tujtuje vi estas tiom proksima je mi, plenigante mian spiriton tiom pove ke mi glorias kaj sentas, ke estas bone esti ĉi tie.[8] | ” |
La 8-a de septembro de 1840 Kierkegaard deklariĝis formale al Regine. Tamen, li tuje sentis sin maliluzia kaj melanĥolia rilate la geedzigon. Eble pro pensi, ke lia melanĥolio kaj la vivo kun virino ne kongruas; aŭ eĉ pro kompreni, ke geedziĝo malfaciligos sian fundamentan alvokiĝon. Malpli ol unu jaron post la propono geedziĝi, li rompis ĝin, la 11-a de aŭgusto de 1841. Ĝenerale oni supozas, ke ambaŭ estis profunde enamiĝintaj, eĉ post ŝia edziniĝo al Johan Frederik Schlegel (1817—1896), elstara funkciulo (ne konfuzenda kun la germana filozofo Friedrich von Schlegel, (1772—1829)). Ilia posta kontakto limiĝis al hazardaj trafoj surstrate. Jarojn poste, tamen, Kierkegaard petis al la edzo de Regine permeson paroli kun ŝi, sed Schlegel neis. Regine, kiu amis lin multe restis, por ĉiame, kolera kun li pro la nekomprenita rompo.
Poste la geedzoj Schlegel translokiĝis transmaren, kaj je la reveno de Regine, Kierkegaard jam estis mortinta. Regine Schlegel vivis ĝis 1904 kaj ŝi estis entombigita proksime de Kierkegaard en la tombejo Assitens.
Kvankam Kierkegaard verkis dum sia junaĝo kaj universitata epoko kelkajn artikolojn pri politiko, virinoj kaj distro, multaj fakuloj konsideras, ke la unua elstara verko de la aŭtoro estas ĉu lia universitata tezo, Pri la koncepto de ironio en konstanta referenco al Sokrato, prezentita en 1841, ĉu lia majstroverko, Ĉu tio ĉu alia, publikita en 1843. Ĉiukaze, ambaŭ kritikis gravajn figurojn de la okcidenta filozofa penso (na Sokrato kaj na Hegel, respektive), montris la unikan verkostilon de Kierkegaard kaj montris maturecon rilate la verkojn de lia junaĝo. Ĉu tio ĉu alia estis verkita ĉefe dum la estado de Kierkegaard en Berlino kaj finita en 1842.
Samjare de la publiko de Ĉu tio ĉu alia, Kierkegaard malkovris, ke Regine fianĉiĝis kun Johan Frederik Schlegel. Tio kortuŝis profunde lin kaj liajn postajn verkojn. Unuflanke el Timo kaj tremo, publikita fine de 1843, oni povas dedukti, ke 'Kierkegaard esperas, ke per dia agado Regine revenu al li'.[11] Ripeto, publikita la saman tagon de Timo kaj tremo pritraktas pri juna ĉevaliro kiu forlasas sian amatinon. Kelkaj tiamaj verkoj enhavas similajn nuancojn pri la rilato Kierkegaard-Olsen.
Aliaj tiamaj gravaj verkoj fokusigas la kritikon de Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj kunformas bazon por la ekzistada psikologio. Filozoferoj, La koncepto de anksieco kaj Etapoj de la vojo de la vivo pritraktas la pensojn kaj sentojn kiujn individuo povas fronti en la vivo. Eble la plej kuraĝa atako al hegelismo estas en Nescienca konkluda aldonaĵo al la "Filozoferoj" kie oni pridiskutas la gravon de la individua subjektiveco kiel vero kaj oni respondas al la hegela aserto, ke "Ĉio racia estas reala kaj ĉio reala estas racia".[12]
La plejparto de verkoj de tiu periodo estis filozofaj kaj verkiĝis sub pseŭdonimoj kaj malrekte, reprezentantaj diversajn vidpunktojn kaj vivmanierojn. Ĉiukaze, Kierkegaard publikigis ankaŭ teologiajn sermonojn verkitajn sub sia propra nomo.[13] Kierkegaard verkis tiujn sermonojn por klarigi filozofiajn aspektojn de la verkoj verkitaj sub pseŭdonimoj, por diskuti teologiajn aspektojn de tiuj kaj por klerigi la leganton.[14]
La 22-a de decembro de 1845, Peder Ludvig Møller publikigis artikolon kritikante Etapoj de la vivvojo. La artikolo resumis negative Etapoj, sed montris malmulte da kompreno de la verko. Møller ankaŭ kontribuis en La korsaro (Corsaren), dana gazeto kiu primokis riĉulojn aŭ gravulojn. Kierkegaard respondis cele defendi sian verkon, primoki na Møller kaj malestimi la revuon, kolerigante la eldoniston, Meïr Aaron Goldschmidt.
La nuraj du artikoloj kiujn Kierkegaard verkis responde na Møller estis Agado de vaganta estetikisto kaj La dialektika rezulto de afero de literatura politiko. En la unua li fokusiĝis je insulto al Møller kaj respondo al ties kritiko. La dua estis atako al La korsaro kie Kierkegaard petis malferme esti satirita.
“ | Pri publikaĵo kiel La korsaro, kiu ĝis nun estis legata de multaj kaj ĉiutipaj personoj kaj la rezulto kiun ĝuis, esence, esti ignorata, malestimata kaj neniam respondita, uniko kiu restus por esprimi ties literaturan kaj moralan kvaliton — respegulata en la investo kiun tiu publikaĵo per malgrandega kapablo kaj ekstrema klopodo serĉis fari — estus ke iu malmortigita kaj laŭdita de tiu publikaĵo petus esti insultita de tiu... Ĉu mi povus esti insultita? — la persona domaĝo esti malmortigita de La korsaro estus simple troe. | ” |
Laŭlonge de la venontaj monatoj, La korsaro akceptis la oferon de Kierkegaard «esti insultata» kaj realigis serion de atakoj per kiuj ili primokis liajn aspekton, voĉon kaj kutimojn. Dum monatoj li suferis pro persekutado surstrate. En artikoleto de 1846, Kierkegaard longe kaj detale eksplikas sian atakon kontraŭ Møller kaj La korsaro, kaj rakontas ankaŭ ke tiu atako igis lin abandoni sian aktivecon kiel verkisto.
“ | La tagoj de mia aŭtoreco forpasis, laŭdata estu Dio. Oni permesis la eblon konkludi ilin al mi mem, pro esti kompreninta kiam taŭgus finigi ilin, kaj tuj post la publikigon de Ĉu tio ĉu alia, kion mi dankas al Dio. Tio, fojon plian, ne estas kiel homoj vidus ĝin, kvankam per paro da vortoj mi povus pruvi ĝin. Mi konas mian verkon sufiĉe kaj mi vidas ĝin ordigita. Sed tio doloris al mi; mi sentas la impreson, ke mi devus esti pardonpetinta pro tio; sed oni lasu ĝin. Se mi nur povus sukcesi esti pastro. Ĉiukaze, granda parto de mia nuna vivo povas kontentigi min: mi spiros pli libere nun, per permeso de iu eventuala literatura verko dum mia libera tempo. | ” |
Dum liaj unuaj verkoj fokusigzis al Hegel, la postaj pritraktis la hipokritecon de la Kristanismo. Gravas rimarki, ke per 'kristanismo' Kierkegaard ne aludis la kristanismon mem, sed pli bone la Eklezion kaj la religion kiun praktikis socio. Post la okazaĵo de La korsaro, Kierkegaard interesiĝis pri «la publiko» kaj la interagado de la individuo kun ĝi. La dua verko de tiu periodo de lia vivo estis Du Aĝoj: Literatura Revuo kiu konsistis en kritiko al Du epokoj (aŭ Du generacioj), de Thomasine Christine Gyllembourg-Ehrensvärd. Post tiu kritiko, Kierkegaard faris spritajn observojn pri la naturo de la tiama generacio kaj ties malpasia sinteno antaŭ vivo. Li verkis, ke «la aktuala generacio estas esence racia, senigita el pasioj... La nuna tendenco iras en la direkto de la matematika ekvacio». Kierkegaard atakas la konformismon kaj la kulturan asimiliĝon de la individuoj en maldiferencigita publiko, «la amaso».[15] Kvankam Kierkegaard atakas la publikon, li apogas la komunumojn en kiuj la individuoj pluhavas sian diversecon kaj karakterojn specifajn.
Aliaj verkoj fokusiĝis sur la surfaceco de «la amaso» kiu limigas kaj subpremas la individuon. La libro pri Adler pritraktas la deklaron de la pastro Adolf Peter Adler esti havinta sakran rivelon kaj esti kondamnita al ostracismo kiel konsekvenco de tio.
Kiel parto de sia analizo de la publiko, Kierkegaard pritraktis la decadencon de la kristana eklezio, ĉefe la Eklezio de la Dana Popolo. Kierkegaard opiniis, ke la kristanismo «perdis la vojon» de la kristana fido. La kristanismo en tiu periodo ne atentis, misatentis aŭ «falsa laŭdis» la originan kristanan doktrinon. Kierkegaard sentis sian tiumomentan devon informi aliulojn pri la ombroj de la nomita «kristana vivo». Li verkis diversajn kritikojn al tiutempa kristanismo kiel la Kristanaj sermonoj, La verkoj de amo kaj Edifaj sermonoj.
La mortiga malsano estas unu el la plej konataj verkoj de tiu epoko de Kierkegaard, kaj kvankam kelkaj filozofoj kaj psikologoj ateaj tiutempaj malatentis kion Kierkegaard sugestis kiel fido, lia analizo de la naturo de la Ekzistada angoro estas unu el la plej gravaj kontribuoj tiutemaj kaj influis postajn filozofajn konceptojn, kiel la ekzistada kulpo de Heidegger kaj la malbona fido de Sartre.
Ĉirkaŭ 1848 Kierkegaard ekatakis literature la Eklezion de la Dana Popolo per libroj kiel Praktiko de la kristanismo, Por la memesploro kaj Juĝu vi mem!, kie klopodas esprimi la veran naturon de la kristanismo, kun Jesuo kiel modelo.
La lastaj jaroj de Kierkegaard karakteriĝis pro akra kaj konstanta atako kontraŭ la Eklezio de la Dana Popolo per artikoloj publikitaj en La patrio (Fædrelandet) kaj serio de broŝuroj publikitaj de li mem kaj titolita La momento (Øjeblikket).[16] Kierkegaard decidis agadi dekomence post prelego de Profesoro Hans Lassen Martensen, kie tiu nomis ties ĵus forpasintan antaŭanton Episkopon Jakob P. Mynster «atestanto de la vero, unu el la aŭtentaj atestantoj de la vero».[17] Kierkegaard estimis na Mynster, sed konsideris, ke ties koncepto de kristanismo estis hominteresa, pli ol diinteresa, kaj por li neniamaniere estis la vivo de Mynster komparebla al tiu de «atestanto de la vero».
Antaŭ la publikigon de la deka ĉapitro de La momento, Kierkegaard svenis surstrate kaj estis enhospitaligita. Tie li estis unu monaton, kaj dume li malakceptis ricevi la asiston de pastro, kiun Kierkegaard konsideris simplan funkciulon kaj ne serviston de Dio. Li diris al Emil Boesen, amiko de la infanaĝo, kiu estis pastro kaj registris la konversaciojn kun Kierkegaard, ke sia vivo estis granda kaj nekonata sufero, kaj ke kio ŝajnis al aliuloj vanto ne estis vere tio.
Kierkegaard mortiĝis en la hospitalo Frederiks post tiu monato. Li estis enterigita en la tombejo Assintens en la zono de Nørrebro de Kopenhago. En la funebro de Kierkegaard lia nevo Henrik Lund protestis pro la fakto, ke lia onklo estas enterigita de la oficiala eklezio, se li klarigis dumvive, ke li volas malproksimiĝi el ĝi. Lund poste estis monpunita pro tio.
Kierkegaard estis nomita filozofo, teologo,[19] patro de la ekzistadismo, literatura kritikisto,[15] humuristo,[20] psikologo[21] kaj poeto.[22] Du el liaj plej konataj ideoj estas «subjektiveco»[23] kaj la salto de fido, kio estas lia koncepto de kiel la individuo fidas je Dio aŭ kiel persono agas je amo. Tio ne estas racia decido, ĉar estas transracia favore de io pli eksterordinara: la fido. Krome li konsideris, ke fidi estis samtempe dubi. Ekzemple por fidi je Dio, oni devus ankaŭ dubi pri ties ekzisto; la dubo estas la racia parto de la pensaro de la persono, sen tiu la fido ne havus realan substancon. La dubo estas esenca elemento de la fido, fundamento. Alimaniere dirite, kredi aŭ fidi je la ekzisto de Dio sen esti iam dubinta pri tio, ne estus fido kiu meritus la penon. Ekzemple oni ne bezonas fidon por kredi ja al ekzisto de krajono aŭ tablo, ĉar oni povas vidi ilin.[24]
Kierkegaard elstarigis ankaŭ la gravon de la egoo, kiel de la rilato inter la egoo kaj la mondo, fundamente sur la pripenso kaj la internenrigardo de la egoo. Li asertis en Nescienca konkluda aldonaĵo al la "Filozoferoj" ke "subjektiveco estas vero" kaj "vero estas subjektiveco". Tio rilatas al la distingo inter kio estas objektive certa kaj la subjektiva rilato de individuo (kiel indiferento aŭ engaĝiĝo) kun tiu vero. La homaro kiu iamaniere kredas la samajn aferojn povas sperti tre diference tiujn kredojn. Du individuoj povas kredi, ke estas multe da malriĉaj homoj kiuj bezonas helpon, sed eble tiu kono igas nur unu el ili helpi tiujn.
Ĉiukaze, Kierkegaard pridiskutas ĉefe la subjektivecon rilate la religiajn aferojn. Kiel menciite, li asertas, ke dubo estas elemento de fido kaj ke ne eblas atingi objektivan certigon pri religiaj doktrinoj kiel la ekzisto de Dio aŭ la vivo de Kristo. Oni povas esperi nur la konkludon ke probable la religiaj doktrinoj estas certaj, sed se persono kredus tiujn doktrinojn nur je tiu grado ke probable ili estas certaj, tiu absolute ne estus vere religia. La fido konsistas je la subjektiva rilato de totala kompromito kun tiaj doktrinoj.[25]
Ĉe la bazo de lia pensado estas la supozo, ke homo havas la kapablon elekti sian vivmanieron. Kierkegaard kalkulas tri manierojn, aŭ laŭ sia diro - la tri "ekzistadismaj rondoj" - la estetikan rondon, la etikan rondon kaj la religian rondon. La sinteno de Kierkegaard al la tradicio de okcidenta filozofio, kaj precipe al la tiel nomata "nova", estas ambivalenca. Unuflanke lia instruado estas rekta daŭrigo de ĝi, adoptante filozofiajn temojn, bazajn konceptojn kaj pensmanierojn. Aliflanke lia penso multmaniere estas ribelo en la historio de okcidenta penso. La plej evidenta esprimo de ĉi tiu ribelo estas en la sinteno de Kierkegaard al la tiutempa influa kaj grava filozofo Friedrich Hegel.
Kierkegaard adoptas de Hegel la dialektikan pensmanieron tamen ne kiel metafizikan principon aŭ kiel metodon por klarigi mondajn fenomenojn kaj spiritajn tendencojn, sed kiel rimedon por kompreni sian subjektivan ekziston. La plej granda parto de lia kritiko pri Hegel rondiris ĉirkaŭ la nepersona kaj konjekta dimensio de la penso de Hegel, kiu celas esprimi la "absolutan spiriton", dum la konkreta pensulo mem, Hegel ĉi-kaze, ne havas piedtenejon en ĝi. Tio estas, Kierkegaard klopodis krei filozofion de "lumturo" super "filozofio de la ebura turo", tio estas transdoni la plej grandan parton de la okupo al subjektiveco.
La rondo de estetika ekzisto karakteriziĝas per vivo, en kiu la emfazo estas tuja ellasado kaj provizo de homaj bezonoj, ĉiakondiĉe kaj ĉiakoste. Niaj elektoj en la vivo tiamaniere devas esti determinitaj per konsideroj de plezuro, kontento, intereso kaj feliĉo, kaj ne per moralaj konsideroj, kiel lojaleco, respondeco, devo aŭ moralo.
En la verko Ĉu tio ĉu alia, Kierkegaard prezentas iujn el la avantaĝoj de ĉi tiu speco de vivo kaj ankaŭ la probleman naturon de ili. Unuflanke, Kierkegaard klarigas, ĉi tiu vivo estas saturita de ekscito kaj granda energio. Aliflanke, la plezuro en ĉiu fizika sperto estas portempa kaj post tio estas sento de sateco kaj malkontento. Por reakiri la saman plezuron, necesas "kontinue levi la sojlon" ĉiufoje, kaj pliigi la dozon de fizikaj spertoj. Kierkegaard rimarkas, ke en ĉi tiu vivo estas elstara elemento de frustriĝo, rezulte de tio, ke ĉiuj fizikaj plezuroj estas pasemaj. La bezono de tuja kaj permanenta kontento kondukas al enuo, rezultanta de ripeto de stimuloj kaj provoj realigi alian kontenton. La "estetika homo" ankaŭ estas en konstanta danĝero de provoj de memkonscio, kiuj kondukos lin al sento de sentaŭgeco kaj de esti sencela en lia vivo, kaj tiel li devas trovi manieron signife postuli siajn plezurojn, por atingi mensan kontenton, kaj ne nur fizikan. En sia priskribo de Don Juan, kiu reprezentas la "estetikan homon", Kierkegaard prezentas la rektan rezulton de ĉi tiu vivmaniero - deprimo kaj malespero.
Anstataŭe, Kierkegaard enkondukas la esprimon "salto de fido", kiu priskribas la provon de la "estetika persono" redoni signifon al sia vivo. Pro la frustriĝo kaj malespero, kiuj rezultas de la estetika ciklo de vivo, la homo sin turnas al alia vivmaniero.
La rondo de etika ekzisto karakteriziĝas per ekzameno de persona konduto laŭ raciaj kaj ĝeneralaj principoj. En ĉi tiu vivmaniero la gvidlinio ne estas persona plezuro sed morala devo. Ĉi tiu koncepto, en kiu Kierkegaard karakterizas la etikan personon, estas prenita rekte de Kantiana etiko, kaj la juĝo pri la koncepto pri devo estas elkreskaĵo de la teorio de Kant. La etika persono devas plenumi sian devon laŭ la kategoria imperativo - li devas agi kvazaŭ la praktika regulo de liaj agoj estus natura leĝo. Kierkegaard, male al Kant, ne interesiĝas pri la demando, kial ĉi tiu ordo validas, sed temas nur pri ĝia priskribo.
Malgraŭ la senco de signifo eneca en ĉi tiu vivmaniero, Kierkegaard prezentas la ombron de sento de kulpo, kiu estiĝas el la malkapablo vivi plenan moralan vivon. Eble eblas venki la senton de kulpo, kiu estiĝas de la malsukceso plenumi moralajn ordonojn farante bonajn agojn. Sed la bezono mem trankviligi senton de kulpo, kiu ne estas en inteligenta kaj ĝenerala spegulo, la bezono trakti la koncepton de peko - igas la homon transcendi la ciklon de etika vivo al tria vivmaniero.
En la religia vivociklo la koncepto de devo estas konservita, sed direktita en alia direkto. La subjekto, kiu jam plenumis la kriteriojn de universala racia moralo, malkovras, ke tio ne sufiĉas. Por maturiĝi li devas rompi preter la etika al la absoluta, la Universala. Li devas stari sola antaŭ la absoluto, trakti la aflikton kaj decidi, kiu li estos. La ciklo de fido estas karakterizita per silento, ĉar homo ne povas konsulti kun aliaj pri la plej gravaj decidoj en sia vivo, cetere tiuj decidoj ofte povas vundi la plej proksimajn homojn. Kvankam Kierkegaard estas teologo, lia pensado ne limiĝas al religiuloj. Krom silento kaj aflikto, la rondo de fido ankaŭ estas karakterizita per senfina rezigno, etika prokrasto, kredo je la absurdo, kaj la paradokso de fido, al kiu estas dediĉita la libro de Kierkegaard, "Timo kaj tremo". En ĉi tiu libro, Kierkegaard ilustras la staton de fido per la ekzemplo de Abraham en la tempo de la ordono de la ofero de Isaako. Unuflanke Abraham devas oferi sian filon, kaj kiel la "Kavaliro de Kredo" (kiel lin nomas Kierkegaard) li devas plenumi la ordonojn de Dio. Aliflanke, Abraham ne kapablas klarigi al sia edzino Sara kaj sia ĉefdomano Eliezer la ordonon, kiun li ricevis, kaj kial li sekvas ĝin. Ĉiu provo ekscii kun aliaj, ĉu la ago, kiun li estis plenumonta, estis inda, ĵetus Abrahamon reen en la etikan stadion. En ĉi tiu ekzemplo, Kierkegaard pruvas, ke la cirklo de fido postulas la retiriĝon de etiko, aŭ la retiriĝon de moralo. Ĉar Abraham havas privatan rilaton kun Dio, li ne povas konsulti aliajn, kiuj ne havas similan rilaton al Dio. En multaj pli da ekzemploj en ĉi tiu libro, Kierkegaard pruvas, ke la dilemo alfrontata de la ĉefrolulo aŭ heroino, paroli aŭ silenti, montras la rondon, en kiu li aŭ ŝi estas nuntempe. Alia karakterizaĵo de la rondo de fido estas la kredo je absurdo - laŭ Kierkegaard, Abraham estas la kavaliro de fido, ĉar li rezignis la aferon plej altvaloran por li pro kredo, ke Isaak ekzistus en lia mano. Tial li ne miras kaj ne embarasiĝas kiam la dekreto estis nuligita. Abraham kredis je la absurdo. Kierkegaard mem malobservis geedzecan promeson al sia amanto Reĝino kaj kiam li volis reveni al ŝi, ŝi jam estis edziĝinta al alia. La kredo, ke li tamen atingos ĝin, estas kredo pri la absurdo. La kredo de Maria, la patrino de Jesuo, ke la frukto de ŝia utero estas Dio, estas kredo al la absurdo.
En siaj verkoj Kierkegaard havas tre malsaman aliron al la skribmetodo de la filozofoj, kiuj lin antaŭis. Kierkegaard ofte preferas prezenti eblan pozicion kaj ĝiajn implicojn anstataŭ pravigi ĝin surbaze de logikaj argumentoj. Lia skribmetodo defias la pozicion de Hegel, ke ĉiu konflikto inter malsamaj konceptoj povas esti dialektike efektivigita kaj sintezita laŭ pli granda mezuro. Kierkegaard argumentas, ke la Hegel konfuzas la mondon de konceptoj, universale ekzamenindan, kun la homa kondiĉo, kiu estas unika al ĉiu homo kaj malfermita al liaj decidoj, laŭ lia volo. La rolo de la filozofo, laŭ Kierkegaard, ne estas instrui kiel agi, sed klarigi kiajn elektojn ni ja havas kaj kiajn estas la malsamaj signifoj de ĉiu ebleco. Unu el la aferoj, kiuj karakterizas Kierkegaard pro ĉi tiu pozicio, estas la uzo de paroloj de malsamaj figuroj kaj sub malsamaj plumnomoj, kun ĉiu figuro reprezentanta malsaman pozicion, kiu similas al la dialogoj aperantaj en la greka filozofio.
La duono de la verkaro de Kierkegaard estis verkita uzante diversajn pseŭdonimojn kiujn li mem kreis por reprezenti diferencajn pensmanierojn. Tio formis parton de la malrekta komunikado de Kierkegaard. Ekzemple ĉe La vidpunkto de mia verko kiel aŭtoro, Kierkegaard verkis tiele por eviti, ke lia verko estus pritraktata kiel filozofa sistemo kun sistema strukturo. En Vidpunkto..., Kierkegaard verkis: "En la verkoj verkitaj sub pseŭdonimo ne estas eĉ unu vorto vere mia. La unika opinio kiun mi havas pri tiuj verkoj estas tiu kiun mi povas formi kiel tria persono; eĉ ne unu kono pri ties signifo, krom kiel leganto; eĉ ne unu privata rilato kun ili."[26]
Kierkegaard uzis la malrektan komunikadon por malfaciligi scii ĉu li vere defendis la vidpunktojn prezentitajn en lia verkaro. Li esperis, ke la legantoj simple legu la verkojn tiajn kiaj ili estas, sen atribui al ili iun aspekton de lia vivo. Kierkegaard ankaŭ ne volis, ke liaj legantoj pritraktu liajn verkojn kiel aŭtoritata sistemo, sed ke ili klopodu interpreti tiujn ili mem.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.