psikoanaliza triparta modelo de la psiko From Wikipedia, the free encyclopedia
La mio, supermio kaj ĝio, aŭ egoo (latine: ego = mi) estas partoj de la homa menso. Ili estas elpensitaj de Sigmund Freud. Multajn kontraŭulojn la ideo havas, sed ĝi estas tre akceptata ideo en la psikologimondo. La teorio asertas, ke la psiko konsistas el tri inter si antagonismaj partoj, nome la mio, supermio, kaj ĝio. La tri konceptoj rilatas al la instinktoj.[1]
Egoo aŭ Mio estas centro de individuo konscia pri si mem, psikologie tiu parto de la personeco, kiu juĝas, decidas, akiras kaj klasas informojn, sentas sin respondeca pri la konduto, prizorgas la adapton al la ekstera mondo kaj konsentas aŭ malkonsentas al la emoj. Memoro, rezonado kaj volo estas funkcioj de la egoo. (laŭ PIV)[2]
Kvankam la derivitaj terminoj egoismo, egoisto, egocentra estas perceptataj kiel tre negativaj homaj kvalitoj, la egoo mem estas nek pozitiva, nek negativa, ĝi estas mio de ĉiu pensanta estaĵo.
En psikiatrio estas uzata ankaŭ la termino alia egoo (latine: alter ego), kiam interne de unu homa psiko aperas du aŭ pluraj personecoj kaj la homo kondutas foje kiel la originala, foje kiel la nova persono.
Devene, la vorto "la mio" estas tradukita el la germana vorto "das Ich." La vorto "ich" signifas "mi"-n, do "das Ich" kaj "la mio" estas nepronoma substantivigo de la vorto germane "ich" kaj Esperante "mi." Mediacias inter la supermio, la ĝio, kaj la ekstera mondo la mio. Ĝia rolo bezonas reguligadon de primitivaj igadoj, moraleco, kaj realeco kontentigante la ĝion.
En kutima parolado oni uzas la vorton mi kiel persona pronomo por paroli pri si mem. Tamen tiu koncepto estas pli komplekse uzata, kiam oni diskutas en filozofia, spiriteca, psikanaliza, aŭ sociterapia (antropozofa) kunteksto. Tiam oni povus ankaŭ diri la mio aŭ oni ofte skribas Mi kun majusklo por ĝin distingi de la pronomo.[mankas fonto]
La Mi estas unu el la kvar konsistigaj elementoj de la esto ĉe la homo. (Laŭ la antropozofa sociterapio de R. Steiner kaj laŭ jam antaŭaj psikanalizistoj) Ĝi estas la plej supera, krom se oni konsideras ankaŭ kvinan elementon nomata "la sur-mio". (priskribita de S.Freud)
La Mi estas la konscio, kaj ankaŭ la esenco de la personeco. Materio kiu konsistigas nian fizikan korpon ŝanĝiĝas, viveca kaj psika korpoj ankaŭ iel ŝanĝiĝas, sed Mi ĉiam restas.
Germane, supermio estas "das Über-Ich," kiu signifas "la super-mio"-n. Tiu mensoparto estas simila kun konscienco. Ĝi kontraŭas ofte la ĝio, kaj konservas ies moralaĵojn kaj tabuojn.
Kiel la mio, la nomo por la ĝio estas la substantivigo de la pronomo, "ĝi." Tio estas tial, kial germane ĝio nomas "das Es"-on de germana pronomo "es," kiu signifas "ĝi"-n. La ĝio kutime kaŝatiĝas post geknabeco. Tamen, ĝi havas rolon. La rolo estas por doni primitivajn volojn de agreso kaj sekseco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.