galega filologo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Jesus MOINHOS PARDAVILA, karesnome Suso Moinhos [suso muinjos] (naskiĝis en 1970 en Vigo, Galegio), estas filologo kaj Esperanto-verkisto.
Suso Moinhos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-a de februaro 1970 en Vigo, Galegio, Hispanio |
Lingvoj | Esperanto • galega • hispana • portugala |
Etno | galego |
Ŝtataneco | hispano |
Alma mater | Universitato de Santiago de Compostela |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1986–) filologo |
TTT | |
Retejo | https://suso-moinhos.webnode.pt/ |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | Memoraĵoj de kampara knabo |
Verkis en Esperanto | Laminarioj |
Aliaj aktivaĵoj | instruisto |
Esperantistiĝis en | 1986 |
Li studis galegan filologion en la Universitato de Santiago-de-Kompostelo, kie li krome instruis Esperanton,[1] kaj filologion en la Universidade Nova de Lisbono. Li poste studis Interlingvistikajn Studojn en la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano, Pollando, kie li diplomiĝis en 2017.[2] Li lernis Esperanton en 1986[1] kaj instruis la lingvon ankaŭ en Vigo, Mazara del Vallo kaj Hercbergo.[1] Li aranĝas lernomaterialon, ekzemple per filmetoj en propra kanalo en Jutubo, aparte pri prononcado.[1]
En 2014 li ricevis la unuan premion en la branĉo Poezio de la Belartaj Konkursoj de UEA(2014) [3]. Li premiiĝis ankaŭ en aliaj E-konkursoj.
Liaj poemoj aperis en diversaj gazetoj[4], kiel Esperanto, Zagreba Esperantisto, Rio Esperantista, Caja de Resistencia (en hispana traduko)[5] Tlön (en portugala traduko)[6], kaj ankaŭ en la antologio Nova mondo en niaj koroj (2016).
En 2017 li partoprenis la Festival de la Poesia de la Mediterrània en Majorko kune kun aliaj 13 poetoj verkantaj en diversaj lingvoj[7].
Suso funkcias en la redakcio de Beletra Almanako, el BA21. En la revuo li publikigas tradukojn el la galega/portugala, rumana kaj franca lingvoj[8].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.