komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Mazara del Vallo [mazzara delvallo] /maˈdzdzaːra delˈvallo/ (Mazzara [mazzara] en la sicila lingvo) estas itala komunumo de ĉ.50mil loĝantoj en la provinco de Trapanio en okcidenta Sicilio. Ĝi havas la renomon esti la urbo de ruĝaj salikokoj, de la Kasbah (arabe: قصبة) kaj de multetna kulturo.
Mazara del Vallo | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | TP Trapanio | ||||
Geografia situo | 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)37.65166666666712.5875 | ||||
Alto super marnivelo | 8 m | ||||
Areo | 275,51 km² | ||||
Loĝantaro | 50 039 (2023) | ||||
Loĝdenso | 182 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Borgata Costiera, Mazara Due | ||||
Najbaraj komunumoj | Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi | ||||
Patrono | Sankta Vito | ||||
Festa tago | 15-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | mazaresi (itale), mazaranoj (esperante) | ||||
Poŝtkodo | 91026 | ||||
Imposta kodo | F061 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 081012 | ||||
Telefona prefikso | 0923 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.
En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multnombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.
Mazara del Vallo posedas longan historion. Arkeologiaj elfosaĵoj montris ke la loko jam estis loĝita ekde 12.000 antaŭ Kristo. Post la regado de respektive la grekoj, kartaganoj, romianoj kaj bizancanoj, la urbo konis ĝian plej grandan periodon de florado dum la redagado de la la Emirato de Sicilio (arabe : إمارة صقلية), emirato fondita sur la insulo kies ĉefurbo estis Palermo kaj kiu ekzistis de 831 ĝis 1061.
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)[1], kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.
Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.
Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenaturaj kanaloj kreitaj pro agrikulturo.
Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.
La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicilia kunteksto.
Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj dum pli ol 15 tagoj.
Ĝenerale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00[2]. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.
Kontraŭe Siroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton da humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiuokaze, sirokaj kondiĉoj ĝenerale ne daŭras pli ol tri tagojn.
La regula ventado igas la urbon ideala loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el la tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj[3].
La ĉefaj branĉoj de la loka ekonomio estas nuntempe turismo, fiŝkaptado, terkultivado, ŝipkonstruado kaj prilaborado de manĝaĵoj (ĉefe fiŝoj). La urbo estas unu el la ĉefaj fiŝkaptadaj havenoj en Italio, kaj la loka ŝipanaro ampleksas proksimume 400 grandajn fiŝkaptadajn motorŝipojn, kiuj pasigas en la maro 50-60 tagojn kaj entute dungas proksimume kvar mil fiŝkaptistojn.
Tra Mazara del Vallo pasas regiona cirkla fervoja linio de Alcamo tra Castelvetrano kaj Trapani al Alcamo.
Mazara del Vallo estas buse konektita al Trapani , Marsala , Palermo kaj Agrigento. Ekde aŭgusto 2011 ankaŭ ekzistas bus-konekto al la Flughaveno Trapani-Birgi[4][5].
Ekzistas nur ejo por helikoptero (itale : eliporto) uzata en la kadro de urĝaj sanzorgaj servoj.
La plej proksima aviadilejo troviĝas en Birgi/Trapani (Aeroporto Vincenzo Florio Trapani Birgi).
La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn[6], sed estas ankaŭ pasaĝera haveno [7].
Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.
Inter la 23 kaj 28 majo 2011 okazis la Semajno de Paco kaj Solidareco , organizita kunlabore kun la Prem Rawat Foundation kaj la Associazione Percorsi [8] . Okaze de la vizito de Prem Rawat, la Stela della Pace [9] estis inaŭgurita la Stelo de la Paco, situanta en Piazza Mokarta , kun gravurita frazo en itala, franca, angla kaj Esperanto.
La ĉefaj preĝejoj estas:
La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.
La Sicila Regiono rekonis du naturrezervojn sur la teritorio de Mazara del Vallo :
En la urbo estas:
En Mazaradelvalo estas la Instituto por la borda mara medio (Istituto per l'ambiente marino costiero itale), operacia trupo de Consiglio Nazionale delle Ricerche (Sciencesplora Nacia Koncilio), kiu okupiĝas pri la studo de maraj biologiaj kapabloj.
Consorzio Universitario della Valle del Belice e del Mediterraneo (CUBEM)
La urbo ankaŭ ĝuas la ĉeeston de rimarkinda kvanto de enmigrintoj, proksimume tri mil, ĉefe el Magrebo, uzataj dum pli ol 25 jaroj en la fiŝkaptado, terkulturaj kaj metiaj agadoj de la urbo. Ili plejparte loĝas la arabdevena urbocentro.
Malgraŭ la transformiĝo realigita de la normandoj, la urbo de Mazara del Valo ankoraŭ konservas multajn distingajn trajtojn de la araba-berbera kulturo. La plej evidenta signo de la islama influo videblas survoje al la antikva araba kvartalo, ankoraŭ hodiaŭ nomata "Kasbah" : stratetoj kiuj meandras de centra akso kaj kondukas al multaj kortoj, kiuj donas alirojn al la hejmoj.
Censitaj loĝantoj
Alinaciaj loĝantoj
La plej granda parto de la urbaj loĝantoj estas kristanoj, kaj ĉirkaŭ la 15%[16] el tuta loĝantaro estas islamanoj. Ĉi tiuj renkontiĝas en ilia sola preĝejo, la moskeo Ettakwa (مسجد التقوى arabe). Longtempe ekzistis propono konstrui moskeon, sed ĝi neniam konkretiĝis[17][18].
Krom kelkaj muzeoj la urbo estas riĉa je tradicioj kaj folkloro. Kelkaj festoj estas L'Aurora (la Aŭroro) kaj la festeto de Sankta Vito.
Estas du bibliotekoj[19]:
Radiostacio : Azimut Network : radioazimut.net
Televidostacioj : Televallo (antaŭe RTM Radio Televisione Meridionale)[20] kaj Tele8 (antaŭe Tele City)[21]
Nicolò Cristaldi estas (2019) la urbestro. Mazara del Vallo gastigas la ASD Mazara Scherma, kie komencis la ĉampionino de skermo Loreta Gulotta[22].
En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto[24].
Dum ties planado kaj preparado la itala esperantistaro kontaktis la urbestraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, Nicola Cristaldi, ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis granda laboro kiel okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.[25]
En januaro 2012 estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo[26], en domego nomita "Palazzo della Legalità" (Palaco de la Leĝeco). Tiu centro funkciis du plenajn jarojn (ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013).
Okaze de la 79-a Itala Kongreso de Esperanto, la loknomoj de la historia centro estis tradukitaj al Esperanto[27].
Kvankam la pola Białystok, plia urbo kiu subtenas Esperanton, ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro[28] [29] [30] [31].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.