Sjælland
insulo en Danio, sur kiu plejparte kuŝas Kopenhago From Wikipedia, the free encyclopedia
insulo en Danio, sur kiu plejparte kuŝas Kopenhago From Wikipedia, the free encyclopedia
Sjælland (dane, prononco [sjelen/sjelan], laŭ sistemo IFA [ˈɕɛˌlæn), en Esperanto Zelando (laŭvorte "marlando"), estas la plej granda insulo de Danio, havanta pli ol du milionojn da loĝantoj, el kiuj la plejmulto loĝas en kaj ĉirkaŭ la ĉefurbo Kopenhago. Ĝi troviĝas inter Fyn kaj Svedio (Skanio), kaj estas konektata kun Fyn per la ponto Storebæltsbroen, kaj al Skanio en Svedio per la Sundoponto.
Tiu ĉi artikolo temas pri la insulo Zelando (Sjælland) de Danio. Samnoma provinco Zelando ekzistas en Nederlando, kaj malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio. |
Zelando | ||
---|---|---|
Mapa montranta loko de Sjælland en Danio | ||
insulo | ||
Akvejo | inter Fyn kaj Skanio en Svedio | |
Geografia situo | 55° 30′ N, 11° 45′ O (mapo)55.511.75 | |
| ||
Longo | 132 km | |
Larĝo | 116 km | |
Areo | 7 031,3 km² | |
Loĝantaro | 2 312 385 (2019[1]) 329 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Kopenhago | |
La insulo nomiĝis laŭ la grandaj fokaroj, kiuj troviĝis sur la marbordoj de Sjælland: Foka Insulo (Sæl-land). La du vortoj foko (sæl) kaj animo (sjæl) tre similas en la dana lingvo, kaj tio devenas de la antaŭa kredo, ke foko estas animo de mortinta maristo.[Dubinda teksto]
Ekde la 1-a de januaro 2007, la nordoriento de la insulo konsistigas la plej grandan parton de la nova administra regiono Hovedstaden (regiono ĉefurba), kaj la resto de la insulo la plej grandan parton de la samnoma administra regiono Sjælland, kiu krome ankoraŭ kovras tri pli malgrandajn sudajn insulojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.