Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Selando (angle Sealand — mara lando, la oficiala nomo: Princlando de Selando, Principality of Sealand) estas memproklamita ŝtato (mikronacio) lokita sur forlasita instalaĵo en la Norda Maro kaj proklamita en 1967 fare de brita emerita majoro Paddy Roy Bates. La areo de la enmara instalaĵo estas ĉ. 550 m². Referite en kelkaj publikaĵoj kiel "neagnoskita ŝtato"[1].
Tiu ĉi artikolo temas pri la malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio. Krome ekzistas provinco Zelando en Nederlando, kaj laŭ esperanta lingvouzo samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) en Danio. |
Selando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Akvejo | Norda maro | ||||
Koordinatoj | 51° 54′ N, 1° 29′ O (mapo)51.8944444444441.4825 | ||||
Akvokolektejo | 0 km² (0 ha) [+] | ||||
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 27 [+] (2002) | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
Selando | |||||
Vikimedia Komunejo: Sealand [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Roughs Tower, oficiale nomita HM Fort Roughs, estas instalaĵo konstruita dum la Dua Mondmilito, por gardi la havenon de Harwich. Ĝi situas en 51°53′40″N, 1°28′57″E, je ses mejloj for de Suffolk kaj ok de Essex, Anglio.
La instalaĵo estis okupita de la familio de Paddy Roy Bates el 1967, kiam ili alvenis al Roughs Tower/HM Fort Roughs kiel radiopiratoj. Li deklaris sin kiel princo de Selando.
| ||
Nacia devizo: E mare libertas (latino: El la maro, libereco) | ||
Nacia Himno | E Mare Libertas | |
Oficiala lingvo | angla | |
Areo | 0.00056 km² | |
Horzono | UTC | |
Ŝtatformo | konstitucia monarkio | |
Regnestroj | Roy Bates kaj Joan Bates (princa paro) | |
Ĉefministro | Michael Bates (regento) | |
Establiĝo – deklarita – agnoskita |
2-a de septembro 1967 neniam | |
Valuto | selanda dolaro, ligita kun usona dolaro |
Kvankam Sealand ne estas agnoskita de iu ajn lando en la mondo, ĝi havas konstitucion kaj la "princlando" situanta en teritoriaj akvoj emisias siajn proprajn poŝtmarkojn, monerojn, pasportojn kaj atestojn pri nobeleco.
Ĝi estas konsiderata parto de la Unuiĝita Reĝlando, kaj specife propraĵo de la Ministerio de Defendo.
En 1997, ampleksa internacia sindikato venis al la atento de Interpol , kiu establis la komercon de falsaj selandaj pasportoj. Pli ol 150 000 falsaj pasportoj, inkluzive de diplomatiaj, stirpermesiloj, universitataj diplomoj kaj aliaj falsaj dokumentoj estis venditaj al civitanoj de Honkongo kaj Orienta Eŭropo. En pluraj eŭropaj landoj, provoj estis faritaj por malfermi bankkontojn kaj akiri armilojn uzante pasportojn de Selando. La ĉefsidejo de la atakantoj estis en Germanio, la amplekso de agadoj kovris Hispanion, Brition, Francion, Slovenio, Rumanion kaj Rusion. Post tio, la Selanda registaro ĉesis emisii pasportojn, anstataŭigante ilin per identeckartoj (ID-kartoj). En 2017, la emisio de pasportoj estis rekomencita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.