Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Roskilde estas urbo en Danio, regiono Sjælland, kiu situas ĉirkaŭ 30 km okcidente de ĉefurbo Kopenhago. Ĝi havas 45 824 loĝantojn (2008) kaj areon de 80,74 km².
Roskilde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Silueto de la katedralo | |||||
urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Danio | ||||
Regiono | Sjælland | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4000 | ||||
Retpaĝaro | www.roskildekom.dk | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Joy Mogensen | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 46 292 | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 39′ N, 12° 5′ O (mapo)55.6512.083333333333 | ||||
Alto | 5 m | ||||
Areo | 80,74 km² (8 074 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Komunumo | |||||
Areo | 211,88 km² | ||||
Loĝantaro | 81 285 | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Roskilde [+] | |||||
Ĝiaj koordinatoj estas 55,64° N / 12,09° E. Ĝi situas marnivele ĉe Roskilde-fjordo, kiu pli norde ligiĝas kun la mara golfo Kategato.
Roskilde estis fondita en 998. Ĝis la reformacio en 1536 ĝi estis sidejo de la episkopoj de Zelando, ĝis la 14-a jarcento ĝi estis rezidejo de la reĝoj de Danio.
En 1658 oni kontraktis la Pacon de Roskilde, per kiu finiĝis la milito inter Danio-Norvegio unuflanke kaj Svedio aliflanke.
En 1972 Roskilde ricevis universitaton.
La gotika katedralo de Roskilde de 1995 estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Ĝia konstruado komenciĝis en la 11-a jarcento. En la katedralo estas la tomboj de 39 danaj gereĝoj.
En la urbo troviĝas muzeo de vikingaj ŝipoj, kies restaĵoj estis trovitaj subakve kaj restaŭritaj.
De 1971 okazas la ĉiujara muzika Festivalo de Roskilde. Ĝi daŭras tri tagojn kaj okazas ĉirkaŭ la ŝanĝo de junio al julio. Ekde 2007 la Dana Esperantista Junulara Organizo okazigas "laborfeston" dum la festivalo – tio estas senkosta Esperanto-renkontiĝo, ĉe kiu la partoprenantoj kunlaboras en la organizado de la festivalo (ĉe budo, ĉe kiuj festivalanoj redonas siajn trinkujojn kontraŭ mono).
Faxe | Greve | Guldborgsund | Holbæk | Kalundborg | Køge | Lejre | Lolland | Næstved | Odsherred | Ringsted | Roskilde | Slagelse | Solrød | Sorø | Stevns | Vordingborg
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.