From Wikipedia, the free encyclopedia
Sebastião SALGADO estas brazila fotisto, vivanta en Parizo kaj mondkonata pro sia unika stilo de dokumentara fotografio, stilo de fotografado kiu dokumentas la realan vivon por kiu li vojaĝis en pli ol 100 landoj. Liaj fotoj montras, kio estas la efiko sur homoj, kiam iliajn vivojn determinas malriĉeco, malsato, industriiĝo kaj politika premo. Li publikigis plurajn fotolibrojn pri tiu socia problemaro, pro kiuj li ankaŭ ricevis diversajn premiojn[1]. Lia fotaro estis tutmonde montrata kaj publikigita en revuoj kaj gazetoj. En 1986 li estis nomita "fotografa ĵurnalisto de la jaro" fare de la Internacia Centro de Fotografio[2]. Liaj fotoj igas nin pensi pri la esencaj valoroj de la vivo, sciante ke lia ĉefa temo estas la homoj. Liaj fotoj provas kapti la dignon kaj integrecon de la homo kaj ne pretas provoki kompatemon, kiel multaj aliaj fotografoj farantaj fotojn pri la tria mondo[3].
Li estas fondinto de „Instituto Terra“, ekologia organizaĵo dediĉita al la daŭrigebla evoluo de la valo de la rivero Doce, kadre de kiu li subtenas agrikulturistojn rearbarigi kaj vivi kun la arboj. La valo de la rivero Doce situas inter la ŝtatoj Minas Gerais kaj Espírito Santo kaj estas regiono kiu dum jarcentoj suferis de senĉesa senarbarigo kaj neregata ekspluatado de naturaj rimedoj[4].
Salgado havas novaĵagentejon, nomata Imagens da Amazônia, fondita en 1994, kiu spegulas lian laboron.
Oficiala hejmpaĝo de Instituto Terra Arkivigite je 2006-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.