Remove ads
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ružomberok (ruĵomberok), hungare Rózsahegy, germane Rosenberg estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Ružomberok, kies distriktejo estas. La urbonomo signifas: rozomonto.
Ružomberok | ||
hungare: Rózsahegy, germane: Rosenberg | ||
Urbo | ||
Ružomberok | ||
|
||
Oficiala nomo: Ružomberok | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Ružomberok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Liptov | |
Montaro | Granda Fatro, Malaltaj Tatroj, Chočské vrchy | |
Riveroj | Váh, Revúca | |
Situo | Ružomberok | |
- alteco | 494 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 4′ 43″ N 19° 18′ 30″ O (mapo) | |
Areo | 126,719797 km² (12 671,98 ha) | |
Loĝantaro | 29 979 (31.12.2007) | |
Denseco | 236,58 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1233 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 034 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-44 | |
Aŭtokodoj | RK | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Ružomberok | ||
Retpaĝo: www.ruzomberok.eu | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Ružomberok situas en valo kaj laŭ bordo de Váh, ĉe kunfluejo de Váh kaj rojo Revuca, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Martin-Poprad, krome estas ĉefvojo al Zvolen. Martin troviĝas 37 km.
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste slavoj alvenis. Saksaj ministoj fondis la urbon en la 13-a j.c. La unua mencio pri ĝi devenis el 1233 en formo terra Reuche. Ĝi urbiĝis en 1318, la reĝo donacis al la mina urbo ankaŭ privilegiojn. Oni minis tie arĝenton kaj kupron. En 1390 la urbeto perdis ĉiujn rangojn kaj titolojn, en 1397 fortikaĵo konstruiĝis. En la 15-a j.c. husanoj okupis la regionon, poste la komunumo havis slovakan karakteron. En la 16-a j.c. la loko iĝis kampurbo kun foirorajto. Ekfunkciis latina luterana lernejo por nobeloj. Okazis luterana koncilio en 1607. Gimnazio fondiĝis en 1729. La urbeto prosperis el la industrioj pri lignaĵo kaj papero en la 19-a j.c. kaj iĝis financa, industria kaj kultura centroj de slovakoj. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Ružomberok-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Piešťany-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. Tiutempe tie ekburĝonis la slovaka nacia movado. En 1910 loĝis en la urbo 12 249 da homoj (8340 slovakoj, 1735 hungaroj kaj 1031 germanoj, 670 ĉeĥoj, 216 rumanoj kaj 135 poloj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Liptó, al distrikto de Rózsahegy, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj, la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ dekretoj de Beneš.
En 2001 loĝis en la urbo 30 mil da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.