From Wikipedia, the free encyclopedia
Malaltaj Tatroj (slovake Nízke Tatry) estas pejzaĝa regiono troviĝanta en Slovakio. La tuta regiono estas ŝirmata kiel Nacia parko Nízke Tatry. Plimulton de ties teritorio kreas la samnomata montaro. la plej alta monto estas Ďumbier (2 043 m).
Malaltaj Tatroj | ||
---|---|---|
Nízke Tatry. | ||
montara sistemo • mezregiono | ||
La plej alta punkto | Ďumbier (2 043,4 m) | |
Supra tutaĵo | Karpatoj | |
Najbaraj tutaĵoj | Veľká Fatra Kremnické vrchy Altaj Tatroj Slovaka paradizo Muránska planina Veporské vrchy | |
Kontinento | Eŭropo | |
Situo | Slovakio | |
Geografia situo | 48° 56′ N, 19° 39′ O (mapo)48.93333333333319.65 | |
Mineraloj | granito ardezo gnejso kalkoŝtono dolomito | |
Akvejo | Váh Hron | |
La ĉefa montodorso de la montaro tiriĝas de okcidento ĝis oriento en la longeco proksimume 80 km inter valoj de riveroj Váh sur norda flanko kaj Hron sur flanko suda. Malaltaj tatroj en selo Čertovica dividiĝas en pli tutecan orientan parton - Královohoľské Tatry kaj orientan - Ďumbierské Tatry. La ĉefa montodorso en unuopaj partoj de la montaro ŝanĝas sian aspekton kaj karakteron. Ekzemple masivo de Prašivé en la okcidenta parto de Malaltaj Tatroj kun la plej alta montopinto Veľká Chochula (1 753 m) estas klasika reprezentanto de nudmontoj kun glate modelita reliefo. Mal la plej roka grupo de la montaro estas masivo de Ďumbier de selo Ďurková. La orienta parto de la montodorso estas karakterize arbarizita kaj nur en regiono de Orlova hoľa kaj Kráľova hoľa ĝi denove akiras karakteron de nudaj kaj herbaj montetoj.
Malaltaj Tatroj estas post Altaj Tatroj la dua plej vizitata montaro de Slovakio. Vojdirekton el la oriento, do el Kráľova hoľa ĝis Donovaly aŭ male, eblas trairi sur montodorsa vojo de Herooj de Slovaka nacia ribelo, sur kiu troviĝas plimulto de montaraj kabanoj en Malaltaj Tatroj. Tio estas ekz. Kabano de Milan Rastislav Štefánik, Kabano sub Chopok aŭ Turista rifuĝejo sub Chabenec. Diference de Altaj Tatroj en Malaltaj Tatroj ne troviĝas tiom akvaj fontoj, tial estas grave vagante pripensi pri trinkreĝimo. Vintra centrejo Jasná pod Chopkom estas la plej granda centrejo de vintraj sportoj sur Slovakio kun 21 km deglitvojoj kaj la plej moderna teknika ekipaĵo. En Malaltaj Tatroj troviĝas kelke da kavernaj sistemoj alireblaj por turistoj. Ekz. Bystrianska jaskyňa, Demänovská ľadová jaskyňa, Demänovská jaskyňa Slobody, Jaskyňa mŕtvych netopierov, Važecká jaskyňa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.