Remove ads
urbo de Slovakio From Wikipedia, the free encyclopedia
Považská Bystrica, hungare Vágbeszterce [vAgbesterce], germane Waagbistritz estas industria urbo en Slovakio. Ĝi situas en la valo de la rivero Váh. Najbaraj urboj estas Púchov kaj Žilina. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 37 706 loĝantoj sur areo de 90,56 kvadrataj kilometroj, kio en 2022 rezultigis loĝdenson de 416 loĝantoj/km².
Považská Bystrica | |||
hungare: Vágbeszterce, germane: Waagbistritz | |||
urbo | |||
Považská Bystrica | |||
|
|||
Oficiala nomo: Považská Bystrica | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Trenčín | ||
Distrikto | Považská Bystrica | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Parto de | Považie | ||
Montaroj | Strážovské vrchy, Súľovské vrchy, Javorníky | ||
Urbaj partoj | 12
| ||
Memorindaĵo | Povaĵia burgo | ||
Rivero | Váh | ||
Situo | Považská Bystrica | ||
- alteco | 288 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 06′ 58″ N 18° 26′ 50″ O (mapo) | ||
Areo | 90,555 km² (9 055,5 ha) | ||
Loĝantaro | 42 320 (31.12.2004) | ||
Denseco | 467,34 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Krutaĵo apud Manín | ||
Unua skribmencio | 1316 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 017 01 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-42 | ||
Aŭtokodoj | PB | ||
NUTS | 512842 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |||
Vikimedia Komunejo: Považská Bystrica | |||
Retpaĝo: www.povazska-bystrica.sk | |||
Portalo pri Slovakio | |||
Burgo estis konstruita en la 13-a jarcento. Grandbienulo Mateo Csák (ĉAk) akiris ĝin, sed lia potenco finiĝis kaj la fortikaĵo denove apartenis al la reĝo. Baldaŭe havis ĝin historiaj familioj Podmaniczky (podmanicki) kaj Balassa (balaŝa). Aŭstroj eksplodigis la fortikaĵon en 1689, dume sube familio Balassa konstruis burgon en 1631, kiu ankaŭ nun estas videbla.
Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis tie 2746 da loĝantoj (2189 slovakoj, 331 hungaroj kaj 201 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis distriktejo en Trencsén (reĝa departemento).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.