From Wikipedia, the free encyclopedia
La Papagoformaj aŭ Psitakoformaj (latine Psittaciformes) estas ordo de birdoj, komune konataj kiel papagoj. La ordo enhavas proksimume 352 speciojn kiujn oni grupas en tri superfamiliojn: la papagoideaj (veraj papagoj), la kakatuideaj (kakatuoj) kaj la strigopoideaj (novzelandaj papagoj). Ili troviĝas en tropikaj kaj subtropikaj regionoj, kaj en la suda hemisfero oni eĉ eniras moderaj areoj. Plejparto de specia diverso de papagoj troveblas en Aŭstralazio kaj Sudameriko.
Papago alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri ordo "Psittaciformes" (papagoformaj aŭ psitakoformaj) de birdoj. Por familio "Psittacidae" (papagedoj) rigardu la paĝon Papagedoj. Por Esperanto-muziko legu la artikolon Papago (muziko). |
Karakteraj ecoj de papagoj estas kurva beko, rekta starmaniero kaj zigodaktilecaj piedoj kun longaj kurvaj ungegoj. Absoluta plimulto de papagaj specioj manĝas semojn, nuksojn, fruktojn, burĝonojn kaj aliajn plantaĵojn. Kelkaj specioj povas manĝi ankaŭ malgrandajn animalojn kiel insektoj kaj kadavraĵon, kaj anoj de la tribo Loriini specialiĝas je nutro de flora nektaro. Plimulto de la papagoj nestiĝas en arbaj kavernoj. Ili havas blankajn ovojn kaj malfrumaturajn idojn.
Plej ofte papagoj havas malgrandan aŭ neniun seksan duformismon kaj en multaj specioj kaj iĉoj kaj inoj havas tre brile koloran aŭ plurkoloran plumaron. Tio ĉi igis ilin populara celo de ĉasistoj kaj kaptistoj kaj danĝerigis iliajn populaciojn en naturo, sed ankaŭ aperigis por multaj specioj sufiĉe grandajn populaciojn en kapteco. Kune kun korvedoj, papagoj estas inter la plej inteligentaj birdoj, kaj multaj specioj povas lerni imiti homan parolon. Pro sia belo kaj inteligento ili estas tre karismaj kaj popularaj dombestoj kaj havas multajn kulturajn referencojn.
La kvanto kaj diverseco de la modernaj papagoformaj en Aŭstralazio kaj Sudameriko donas ideon ke la ordo aperis en Gondvano kun la centro en nuna Aŭstralio.[1] Tamen malgranda kvanto de papagoformaj fosilioj malfaciligas teston de tiu ĉi hipotezo, kaj el konataj fosilioj plimulto fakte devenas de la norda hemisfero el malfrua kenozoiko.[2] Molekulaj esploroj montras ke unuaj papagoformaj aperis antaŭ ĉirkaŭ 59 Ma (inter 66 kaj 51 Ma) en Gondvano. La tri modernaj branĉoj de neotropisaj papagoj disiĝis antaŭ ĉ 50 Ma (inter 57 kaj 41 Ma).[3]
La plej frua supozeble papaga fosilio estas 15-cm fragmento de malsupra parto de beko (UCMP 143274), trovita en Kuŝejo Lance en Vajomingo, kiu devenas de malfrua kretaceo (ĉ. 70 Ma).[4] Tamen ekzistas ankaŭ eksploroj kiuj sugestas ke tiu ĉi fosilio pli probable estis de oviraptorosaŭro (t.e. nebirda dinosaŭro kun birdeca beko) kaj ne papago, ĉar ĝiaj ecoj ne estas ekskluzivaj por papagoj kaj ĝi estas malsama de aliaj konataj oldaj papagaj fosilioj.[5][6]
Nun plimulto de scientistoj supozas ke papagoformaj jam ekzistis dum K-Pg formorta evento (66 Ma). Tiam ili probable estis ĝenerale arbomoviĝaj birdoj kaj ne havis tiom specialajn bekojn kiel la modernaj specioj.[2][7] Genomika analizo donas evidentaĵojn ke papagoformaj estas fratogrupo de la paseroformaj, kune kun kiuj ili formas komunan kladon (Psittacopasserae), kiu siavice estas fratogrupo de la falkoformaj.[8]
La plej fruaj nepolemike papagaj fosilioj devenas de tropika eocena Eŭropo antaŭ ĉ. 50 Ma. Fosilio de nova birda specio Mopsitta tanta, trovita en Formaĵo Fur en Danio kaj datita je antaŭ 54 Ma estis unue difinita kiel papagoforma, sed tiu ĉi osto ne nepre estas papaga kaj eĉ pli probable estis de ibisa genro Rhynchaeites, kies kruroj same troveblas en la sama formaĵo.[9]
Kelkaj sufiĉe kompletaj skeletoj de papagoformaj birdoj trovitas en Anglio kaj Germanio.[10] Ili supozeble ne estas iuj transiraj fosilioj sed aliaj papagaj kladaj, paralelaj al tiuj, de kiuj devenas modernaj veraj papagoj kaj kakatuoj.[11] Ilia parte rekonstruita taksonomio estas jena:
La plej fruaj fosilioj de modernaj papagoj aperis antaŭ ĉ. 23–20 Ma.[13] Tiuj ĉi fosilioj devenas plejparte de Eŭropo kaj estas klare rekoneblaj kiel modernaj papagoj.[14] En suda hemisfero estas neniuj torvitaj papagaj fosilioj pli fruaj ol frua mioceno (antaŭ ĉ. 20 Ma).[13]
La ordo de papagoformaj konsistas en tri ĉefaj branĉoj: Strigopoidea, Psittacoidea kaj Cacatuoidea.[15] Pli frue oni konsideris na Strigopoidea parto de Psittacoidea, sed nun evidentas ke ili dispartiĝis pli frue en evoluo ol Psittacoidea kaj Cacatuoidea.[1][16][17] Kakatuideoj estas tre morfologie distingaj de aliaj papagoj: ili havas movivajn plumtufojn sur siaj kapoj, distingan aranĝon de karotidaj arterioj, galajn vezikojn, diferencojn en kraniaj ostoj kaj mankas karakteran papagan strukturon de plumo (t.n. tekstruron de Dyck) kiu respondecas por brila koloro de multaj veraj papagoj.
La ordo Papagoformaj enhavas ĉ. 393 speciojn el 92 genroj.[1][15][16][18][19][20][21][22]
Psittaciformes (Papagoformaj) |
| ||||||||||||||||||
|
|
|
|
Delonge papagoj estis favorataj maskotoj, eble pro siaj longviveco, aŭ pro siaj kapabloj imiti homparolon. Tiukadre popularas ankaŭ la establado de bestoĝardenoj specialigitaj en tiaj birdopsecioj aŭ almenaŭ de gravaj frakcioj prie en bestoĝardenoj. Ekzemple Papaga zoologia ĝardeno Bošovice en municipo Bošovice en Sudmoravia regiono proksimume 25 kilometrojn sude de Brno aŭ Loro Parque en Puerto de la Cruz, Tenerifo.
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 16an ĉapitron "Parolantaj birdoj" al komentoj kaj priskriboj de diversaj papagoj kaj ĉefe al ties kapablo ripeti homajn voĉojn. Tamen kompare al aliaj bestoj, kiuj ja komunikas, kiel abeloj, noktpapilioj, simioj, delfenoj ktp., papagoj ripetas senrilate al signifo, same kiel faras aliaj birdoj nepapagaj, kiel kornikoj, korakoj, monedoj, majnoj (el familio de sturnoj). Ŝi mencias jenajn speciojn: kakatuon, grizan papagon de Afriko (Psittacus erithacus), flavkapan amazonan papagon (Amazona ochrocephala), ondan papagon (Melopsittacus undulatus), araojn, loriojn ktp.[23] Poste ŝi rakontas la fabelon el Tajlando "Kial papagoj nur ripetas homajn parolojn".[24]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.