From Wikipedia, the free encyclopedia
Neotropisaj papagoj (Arinae), ankaŭ nomataj papagoj de Nova Mondo, estas subfamilio de veraj papagoj el familio Psittacidae. La subfamilio konsistas je ĉirkaŭ 150 specioj de 32 genroj, troveblaj en Suda Ameriko, Centra Ameriko, Meksiko kaj la Karibaj insuloj. Du specioj, unu el kiuj estas formortinta, iam troveblis Norda Ameriko. Kelkaj specioj de la subfamilio ankaŭ troveblas sur insuloj de Pacifika Oceano, ekzemple en la Galapagoj.[1] La subfamilio enhavas kelkajn tre konatajn kaj popularajn papagajn speciojn, inter kiuj estas blua-flava arao, suna aratingo kaj flavkapa amazona papago.
Neotropisaj papagoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Triboj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Neotropisaj papagoj estas konataj de eŭropanoj ekde preskaŭ tuj post malkovro de la Nova Mondo. Kristoforo Kolumbo mem menciis ilin en liaj taglibroj de jaro 1492. Biologiaj priskriboj de la birdoj unue aperis en libro Historia Naturalis Brasiliae far germana naturalisto Georg Marcgraf de jaro 1648, kaj en dutoma verko Natural History of Carolina, Florida and the Bahama Islands far angla naturalisto Mark Catesby, publikita en Londono inter 1731 kaj 1743.
Kelkaj specioj kaj almenaŭ unu genro de la papagoj formortis dum lastaj jarcentoj. Unu plia genro estas formortinta en naturo. El travivantaj specioj ĉirkaŭ triono listiĝas kiel vundeblaj, minacataj aŭ draste endanĝeritaj laŭ IUCN. Kelkaj el ili estas en rimarkinda danĝero de formorto, ĉar restas malpli ol 500 specianoj sume en naturo kaj en kapteco, tiuj estas la grizblua hiacintulo (Anodorhynchus glaucus), la malgranda arao de Spix (Cyanopsitta spixii), la blugorĝa arao (Ara glaucogularis), la Puertorika amazono (Amazona vittata) kaj la papago de Fuertes (Hapalopsittaca fuertesi). La ĉefaj minacoj por la birdoj estas habitatdetruo pro senarbarigo, trokaptado por dombesta komerco kaj enkonduko de invadaj rabobestoj.
La neotropisaj papagoj estas monofiletika taksono, kaj rezultoj de molekulhorloĝaj esploroj sugestas ke ili estis geografie izolitaj de aliaj papagoj dum almenaŭ 33–55 jarmilionoj. Malmultaj fosilioj de modernaj papagoj estas trovitaj kaj tiuj ĉi estas plejparte de tribo Arini. La plej oldaj el ili estas de antaŭ ĉirkaŭ 16 jarmilionoj. Laŭ ili oni povas supozi ke modernaj genroj jam estis disaj en plejstoceno, t.e. antaŭ kelkaj jarmilionoj.
La subfamilio de neotropisaj papagoj konsistas je almenaŭ du monofiletikaj kladoj: tiu de longvostaj papagoj (araoj, aratingoj ktp.) kaj de la mallongvostaj (amazonaj papagoj kaj parenculoj).[2]
La plej malfrua malkovro de nova specio de neotropisa papago okazis en 2002, kiam oni malkovris kalvan papagon.
Neotropisaj papagoj estas la subfamilio Arinae,[3] kiu, kune kun subfamilio de afrotropisaj papagoj (Psittacinae) formas familion Psittacidae, unu el tri familioj de veraj papagoj. La preciza taksonomio de neotropisaj papagoj ne jam estas kreita, sed la ĉi-sekva sistematiko estas nun en jaro 2020 la plej bone subtenata de multaj esploroj.[4][5][6][7][8][9]
Schodde, et al.[10] proponis subdividi la restantajn genrojn en kelkajn kladojn, du el kiuj inkludu ankaŭ jam difinitajn tribojn kaj aliaj difinu novajn tribojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.