Remove ads
litova advokato kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Povilas JEGOROVAS (naskiĝis la 11-an de marto 1955 en Jauniškiai, distrikto Utena) estas litova advokato kaj esperantisto.
Povilas JEGOROVAS | |
---|---|
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Jauniškiai, distrikto Utena (Litovio) |
Lingvoj | Esperanto • litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Universitato Vilno - juro (1973–1978) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1970–) advokato juristo |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | advokato |
Esperantistiĝis en | 1970 |
P. Jegorovas studis juron en Vilna Universitato (1973–1978). Li perfektrezulte defendis diploman verkon Internacia Jura Statuso de UEA.
Ekde 1978 praktikas en diversaj advokataj oficejoj de Kaunas, en 1995–1999 kaj ekde 2008 li havas sian propran advokatan oficejon.
Li estis membro de Litova Advokata Kolegio (1978–1991) kaj membro de ties konsilio kaj prezidio (1987–1995).
Patro Kazys Kunigėlis (1910–1986), patrino Marija Jegorova (1916–1967), edzino Lilija Jegorovienė (1955) estas dentoteknikistino, filino Neringa Žukauskienė (1980) – advokato, nepino Vasarė Žukauskaitė (2007)[1].
P. Jegorovas ellernis Esperanton en 1970.
Li estas prezidanto de LitEA[2] (ekde 1993, reelektita en 1998, 2003, 2008, 2013), komitatano A[3] de UEA (ekde 1989), ĉefdelegito[4] de UEA en Litovio (ekde 1993), membro de Societo Zamenhof[5] (ekde 1994, UEA, Nederlando), membro de UEA (ekde 1978).
Ankoraŭ estante studento li ekaktivis en Esperanto-agado. Li estis prezidanto de Vilna junulara E-klubo Juneco (1974-1976), sekretario de SEJM (1975-1979), la unua vicprezidanto de Litova filio de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (ASE, 1979-1988), estrarano de ASE (1983-1988).
Dum 1988-1993 li oficis kiel la unua vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LitEA), estis estrarano de Universala Esperanto-Asocio (1995-1998), membo de Elekta Komisiono[6] de UEA (2002-2005).
P. Jegorovas estis komitatano (1996–1998) de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko (ekde 2006–2010).
Dank’ al penoj, iniciatemo, kapabloj de P. Jegorovas iaman domon de Aleksandro Zilbernik (bopatro de L. L. Zamenhof) akiris esperantistoj de Litovio (1991).
Li estis iniciatinto kaj organizinto de restarigo de Litova Esperanto-Asocio (1988) kaj ĝia membiĝo en UEA (1989).
Li organizis en Kaunas 65an kongreson de SAT (1992), estis iniciatinto kaj atingis, ke la 90a Universala Kongreso de Esperanto okazu en Vilno (2005) kaj estis prezidanto de ties LKK [7].
Li organizis en Litovio Baltajn Esperanto-Tendarojn (Tagojn) en 1983, 1986, 1989, 1995, 1998, 2001, 2004, 2007, 2010, 2013, 2016, 2019 , 2022..
Li zorgis pri fondo de Vilna fako de Litova Esperanto-Asocio (1999).
P. Jegorovas strebas al pli intensa integrado de Esperanto-movado en la socion, serĉas formojn por atingi tion. Vastan reeĥon ĝisatendis liaj bonege organizitaj internaciaj aranĝoj en Litova parlamento (Sejmo): la 4a Nitobe-simpozio Lingvopolitikaj aspektoj de la pliampleksigo de Eŭropa Unio (2005) kaj la unua Tutmonda Kongreso[8] de Esperantistoj-Ĵurnalistoj[9] (2008). Li estis prezidanto de organiza komitato de ĉi tiu kongreso.
Danke al penoj de P. Jegorovas multnombraj grupoj de esperantistoj vojaĝas al Universalaj Kongresoj. Memorindas la unua tia vojaĝo per ŝipo al la Universala Kongreso en Bergen (1991). Li mem partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto (1978, 1979, 1982, 1983, 1987-1989, 1991,1994–2009, 2011, 2012, 2015, 2016, 2018), ankaŭ ĉeestis multajn internaciajn kaj naciajn E-aranĝoj.
P. Jegorovas publikigis pli ol 3000 artikolojn en litova kaj eksterlanda gazetaro pri E-agado, partoprenas en radiaj kaj televidaj elsendoj, estis redakciano kaj unu el kompilintoj de Horizonto de Soveta Litovio (1979–1988), Litovio hodiaŭ (1987-1988) kaj Litova Stelo (1991-2005), tradukis libron Neliksi vienišas (Por la homo) de Aloyzas Urbonas kaj Kęstutis Trečiakauskas, kun A. Urbonas li verkis kaj eldonis libron Esu Esperanto eilinis (Mi estas soldato de Esperanto).
Dum la jaroj 2000–2010 sub lia iniciato, kunordigado kaj organizado estis eldonitaj en diversaj prestiĝaj eldonejoj de Litovio pli ol 100 fundamentaj libroj en litova lingvo kaj Esperanto pri internacia lingvo, interlingvistiko, esperantologio, multaj konigaj libroj pri Litovio.
Dum la jaroj 2000-2005 dank‘ al penoj de P. Jegorovas en Litovio estis organizitaj Esperanto-kursoj, kiujn gvidis spertaj instruistoj eksterlandaj: prof. Anton Zacharias (Slovakio), Ewa Bondar (Pollando), Marin Bacev (Bulgario), Aristophio Alves Filho (Brazilo), Trevor Steele (Australio) k.a. La kursojn finis pli ol 5000 homoj.
Al Litova Esperanto-Asocio, gvidata de P. Jegorovas, estis aljuĝitaj premio Cigno (1995), tiu de Fondaĵo Grabowski (1997) kaj Trofeo Fyne (2003).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.