Esperanto estas revuo kaj la precipa publikigaĵo de la Esperanto-movado kaj la oficiala organo de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi aperadas ekde 1905, kun interrompoj en 1914/15 kaj 1941/42-46/47. Ĉefredaktoroj ekde aprilo 2017 estas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova en Rusio.
Ĉi tiu artikolo temas pri oficiala publikaĵo de la Universala Esperanto-Asocio. Por planlingvo rigardu la paĝon Esperanto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Esperanto (apartigilo). |
Esperanto | ||
Kovrilpaĝo de la 2015-11a numero | ||
periodaĵo | ||
---|---|---|
Speco | socikultura revuo | |
Periodeco | monata | |
| ||
Lando | Nederlando | |
Urbo | Rotterdam | |
Redaktisto | Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova | |
Establodato | 1905 | |
Fondinto(j) | Paul Berthelot vd | |
Prezo | 45 EUR (jara abono sen membreco en UEA) | |
Eldonkvanto | 4365 (suma kvanto de abonantoj de papera kaj reta versioj en 2016) [1] | |
ISSN | 0014-0635 | |
| ||
Retejo | UEA.org/Revuoj/Esperanto | |
Historio
Fondis la gazeton la franca esperantisto Paul Berthelot en junio 1905. Post dujara baraktado li transdonis ĝin en 1907 al Hector Hodler, kiu estis posedinto kaj redaktoro ĝis 1920. Tiam kaj ĝis 1910 ĝi aperis en 48x34 cm-a formato, en 1909 eĉ 60 cm alta kaj 44 cm larĝa, la "littuka" periodo; paĝonombro: 4-6. Ekde 1911 la formato fariĝis 32x23. Ĝis 1914 la gazeto aperis dufoje monate kun preskaŭ matematika reguleco.
En 1908 fondiĝis UEA. La evoluon tranĉis la unua mondmilito. Post kelkmonata interrompo tamen reaperis la revuo en 1915. Hodler en artikoloj okupiĝis interalie pri la milito kaj la problemo de organizita kunlaboro inter la ŝtatoj. Hodler mortis en aprilo 1920, la revuon heredis UEA kune kun sumo por kovri eblan deficiton. Nova redaktoro fariĝis Edmond Privat, teknika redaktoro (kiel jam antaŭ la milito) estis Hans Jakob. Post la stokholma kongreso en 1934 direktoro Robert Kreuz transprenis la redaktadon.
De 1936 ĝis 1947 la ĉefa asocio de la Esperanto-movado estis Internacia Esperanto-Ligo, kun Esperanto Internacia. Dum tiu tempo, la tiel nomata Ĝeneva UEA eldonis revuon kun la nomo Esperanto, sed ĝi paŭzis grandparte dum la Dua Mondmilito: post marto-aprilo 1941 venis nur julio-septembro 1941, januaro-marto 1942, aprilo-junio 1942. Postmilite la serio dumonata rekomenciĝis kun januaro-februaro 1946. La lasta estis novembro-decembro 1946.
Ekde majo 1947 ekzistas denove revuo Esperanto kiel precipa organo de la movado. Dum la 1950aj jaroj ĝi kreskis iom post iom proksimume al la A4-formato. De 1962 ĝis 2002 la redaktado estis farata en la Centra Oficejo de UEA.
Profilo
Komence la revuo (aŭ gazeto, kiel oni diris) estis kaj anoncejo kaj forumo pri la Esperanto-movado, kaj raportejo pri la politika kaj precipe socia evoluo en la mondo. Tiun lastan temaron daŭrigis, post la morto de Hodler, ankaŭ Edmond Privat. Ĝi kreis problemojn, ĉar abonantoj aŭ membroj povis havi diversajn opiniojn pri la temaro. Ekzemple en 1932 Privat raportis pri Brita Hindio kaj forte kritikis la britan kolonian registaron, elvokante proteston de la Brita Esperanto-Asocio.[2] En la sekva tempo raportoj pri la ekstera mondo malaperis; ekzemple la n-ro julio-aŭgusto 1956 entenas nenion pri tio. La sola escepto (aldone al literaturaĵoj en Esperanto) ŝajnas esti raportoj pri la kongreslandoj.
Tria kampo de Esperanto estis literaturo, ankoraŭ longe post la Dua Mondmilito. Ekzemple en la n-ro julio-aŭgusto 1956 kvin el dudek paĝoj entenas literaturajn tekstojn[3].
La nuna Esperanto servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de UEA kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj.
Misio
"Kvazaŭ anteno kaptanta la tendencojn, la ardon, la aspirojn de la esperantoj ĉiulande, la revuo Esperanto prezentu aktualan, interesan, inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA kaj pri la evoluo de Esperanto en monda skalo."
Rubrikoj
- "Laste aperis" pri nove aperintaj libroj kun rilato al Esperanto.
- "Recenzoj"
- "Libroservo": listo de furoraĵoj en la marta numero
- "Intervjuoj"
- "Eventoj"
- "Landa agado"
- "Afriko brilas", kie aperas artikoloj de diversaj aŭtoroj pri diversaj eventoj en Afriko, ligitaj aŭ ne al Esperanto.
- "Fake, Science, kaj Profesie tra la mondo": kutime enhavas artikolojn pri scienca kaj faka agado en Esperantujo, sciencaj esploroj en la ekstera mondo, kaj la pandemio de KOVIM-19.[4]
- "Faka agado"
- "Esperanto en universitatoj"
- "UEA"
- "Malferme"
- "Universala Kongreso": La Universala Kongreso regule aperas en certaj numeroj, plej grave en la Kongresa Raporto en la septembra numero.
- "Belartaj Konkursoj"
- "Aktivula Maturigo" (AMO)
- "ILEI"
- "Edukado"
- "Historio"
- "Kulturo"
- "Rete"
- "Forpasoj"
- "Oficiala Informilo" pri donacoj ricevitaj
- "La Membraro de UEA": En aprilo la revuo informas pri la membrostatistiko.
- "Estrara Raporto de UEA" en la junia numero.
- "Spezokonto de la Universala Esperanto-Asocio" en la julia-aŭgusta numero.
Redaktoroj
Redaktoroj de gazeto Esperanto 1905-1946
- 1905-1907: Ch. Lambert
- 1907-02-12 ĝis 1920: Hector Hodler
- Aprilo kaj majo 1920: sen indiko de redaktoro (en Bern; marto estis la lasta kun vivanta Hodler (“direktoro”))
- Junio 1920 ĝis julio 1934: Edmond Privat, Ĝenevo (ekde oktobro 1920 redakcia adreso en Ĝenevo)
- Aŭgusto-septembro 1934 - : sen indiko de redaktoro, en Ĝenevo
- Januaro 1935 ĝis januaro 1936: Robert Kreuz, en Ĝenevo
- Februaro 1936 ĝis julio 1936: M. Movo (Michael Wittenberg), en Ĝenevo
- “Esperanto” de la Ĝeneva UEA: 1936 ĝis 1942, 1946: Hans Jakob (laŭnoma indiko de redaktoreco nur ekde la numero de 1939-01-15)
Redaktoroj de Esperanto Internacia 1936-1947
- Oktobro 1936 ĝis aprilo 1940: Teo Jung, en Nederlando
- Majo-junio 1940 ĝis aprilo 1947: sen indiko de redaktoro, en Heronsgate (fakte ĉefe Cecil Charles Goldsmith, laŭ Esperanto, 1953, februaro, p. 64, Mason Stuttard de 1946 ĝis kunfandiĝo)
Redaktoroj de revuo Esperanto ekde 1947
- Majo 1947 ĝis julio-aŭgusto 1955: Hans Jakob, en Svislando, honorofice (parte kun redaktoroj Mason Stuttard, Reto Rossetti; en Bolonjo 1955 Jakob nomumita “honora redaktoro”)
- Septembro 1955 ĝis oktobro 1955: Reto Rossetti, en Anglio
- Novembro 1955 ĝis julio-aŭgusto 1958: William Auld, en Skotlando
- Septembro 1958 ĝis decembro 1960: Kirsten Zacho, parte kun H. V. Rasmussen, en Danio
- Januaro 1961 ĝis novembro 1962: William Auld, en Skotlando
- Decembro 1962 ĝis aprilo 1974: Victor Sadler, en la Centra Oficejo (1970 ĝis aprilo 1973 kun Akiko Ŭusink-Nagata)
- Majo 1974 ĝis majo 1984: Simo Milojeviĉ, en la CO
- Junio 1984 ĝis julio-aŭgusto 1986: Geoffrey Sutton, en la CO
- Septembro 1986: Osmo Buller kaj Simo Milojeviĉ, en la CO
- Oktobro 1986 ĝis decembro 1986 : Osmo Buller kaj Mark Fettes, en la CO
- Januaro 1987 ĝis decembro 1991: Mark Fettes, en la CO
- Januaro 1992 ĝis decembro 2001: István Ertl, en la CO
- Januaro 2002 ĝis decembro 2013: Stano Marček, en Slovakio
- Januaro 2014 ĝis aprilo 2016: Fabrício Valle, en Brazilo
- Majo 2016 ĝis novembro 2016: Attila Kaszás[5], en Hungario
- Januaro 2017 ĝis marto 2017: Stefan MacGill, en Hungario
- ekde aprilo 2017: Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova[6], en Rusio
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.