Pilar Castro
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pilar CASTRO PARRILLA (Madrido, 12-a de oktobro 1970) estas hispana aktorino.
Pilar Castro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pilar Castro Parrilla |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1970 (53-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Ĝeneralkapitanlando Katalunio |
Okupo | |
Okupo | aktoro dancisto |
Ŝi studis dramon en la lernejo de Cristina Rota. Ŝi ekkarieris ĉefe en televidaj serioj kiel A las once en casa (1998), Al salir de clase (2000-2001). Ŝi partoprenis ankaŭ en Cuéntame cómo pasó (2003) kiel Laura kaj en Maneras de sobrevivir (2005) kiel Merche. Paralele, ŝi partoprenis ankaŭ en la filmoj Descongélate! (2003), Días de fútbol (2003), El asombroso mundo de Borjamari y Pocholo (2004), Los 2 lados de la cama (2005), Los aires difíciles (2006) kaj Gente de mala calidad (2008). Krome, ŝi famiĝis ankaŭ per sia ludado en la televida serio de Telecinco nome Los Serrano en 2007, post ioma ludado en 2004. Poste ŝi partoprenis en Cuestión de sexo (2007-2009) en la rolo de Alba.
En teatro, ŝi partoprenis en kelkaj teatraĵoj de la kompanio Animalario kaj ankaŭ de la propra kompanio ŝia, nome Caracalva, kun Secun de la Rosa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.