hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerardo HERRERO (Madrido, 28a de februaro 1953) estas hispana kinreĝisoro, scenaristo kaj produktoro. Li klopodis por promocio de la ligiloj kun Latinameriko kaj de kunproduktoraĵoj, kaj tiukadre li fondis la produktoran entreprenon Tornasol. Li partoprenis en preskaŭ 180 filmoj jem kiel reĝisoro jen kiel produktoro kaj ricevis 34 Goya-premiojn, la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes pro The Wind That Shakes the Barley, de Ken Loach, kaj Oskar-premion pro El secreto de sus ojos, de Juan José Campanella.
Gerardo Herrero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gerardo Herrero Pérez-Gamir |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Madrido |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Komplutensa Universitato de Madrido |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo filmproduktoro |
Verkoj | Malena es un nombre de tango |
Kadre de kunlaborado kun Latinameriko estas verkoj kiel como Martín (Hache) (1997), de Adolfo Aristarain; El coronel no tiene quien le escriba (1999), de Arturo Ripstein; Plata quemada (2000), de Marcelo Piñeyro; El hijo de la novia (2001), de Juan José Campanella. Aparte li reĝisoris Frontera sur (1998), El lugar donde estuvo el paraíso (2001), pri la samnoma romano de ĉilia Carlos Franz, kaj Lugares comunes (2002) de Adolfo Aristarain.
En 1994 li prezidis la Akademion de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio; estas membro fondinto de la Escuela de Cine de la Comunidad de Madrid kaj promocianto de la Programo Ibermedia, nome fonduso por la disvolvigo de la aŭdiovida industrio de Iberameriko. Inter 1997 kaj 1999, li estis prezidanto de la Federación de Asociación de Productores Audiovisuales Españoles kaj ĝis 2001, ĝenerala sekretario de la Federación Iberoamericana de Productores Cinematográficos y Audiovisuales.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.