From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert Peter Cohon (Novjorko, 10a de oktobro 1941), konata profesie kiel Peter Coyote, estas usona aktoro kaj verkisto.
Peter Coyote | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Peter Coyote | |||||
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1941 (83-jaraĝa) en Manhatano, Nov-Jorko | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | San-Franciska Ŝtata Universitato Grinnell College (en) Dwight Morrow High School (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1967– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Coyote studis filologion en la Universitato de San Francisco. En 1965, li kunlaboris kun San Francisco Mime Troupe, arta aktivula kolektivo, en kiu li estis verkisto, aktoro kaj teatra reĝisoro. Li krom anglan, parolas flue ankaŭ francan kaj iom hispanan kun tre forta usona akĉento. Tiukadre, en Bon voyage, Jean-Paul Rappeneau donis al Coyote la rolon de angla ĵurnalisto laboranta por nazioj. Peter Coyote havas judajn praulojn.
Li aktivulis en la luktoj de la 1960-aj jaroj, kiel membro de la intelektula kaj artista komunumo de San Francisco kaj partoprenis en la fondo de la grupo The Diggers. En 1977, li aliĝis al Magic Theater.
Peter Coyote laboris kun kelkaj el la ĉefaj reĝisoroj de la nuntempa kinarto, inter kiuj menciindas Steven Spielberg en E.T.; filmo kiu markis le ekfamon de Coyote pro sia ludado de scienca esploristo. Poste li laboris kun Roman Polanski en Bitter Moon (en kiu li ludis la rolon de la usona verkisto Oscar, en la diboĉa kaj bohemia etoso de Parizo); kaj li laboris ankaŭ kun Pedro Almodóvar (Kika), Bigas Luna (DiDi Hollywood), Steven Soderbergh (Erin Brockovich), Barry Levinson (The Sphere), Brian De Palma (Femme Fatale) kaj Sydney Pollack, inter aliaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.