Filmo de 1992 From Wikipedia, the free encyclopedia
Bitter Moon (Maldolĉa Luno) estas erotika amafera trilera filmo de 1992 reĝisorita de Roman Polanski kaj steluligita de Peter Coyote, Emmanuelle Seigner, Hugh Grant kaj Kristin Scott Thomas. La franca filmotitolo estas Lunes de fiel (galaj lunoj, vortoludo pri la franclingva frazo "lune de miel" (miela luno, kun signifo "nuptoveturo"). Fakte la scenaro estas bazita sur la samnoma romano Lunes de fiel (1981) de la franca aŭtoro Pascal Bruckner. La muzikon komponis Vangelis.
Bitter Moon | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Bitter Moon, Lunes de fiel |
Originala lingvo | angla lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 1992, 7 jan. 1993 |
Ĝenro | amafera filmo, komedia dramo, drama filmo, suspensa filmo, erota suspensa fikcio, erotika filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Tonino Delli Colli |
Reĝisoro(j) | Roman Polański |
Produktisto(j) | Roman Polański • Alain Sarde |
Scenaro | Roman Polański • Gérard Brach • Pascal Bruckner • John Brownjohn |
Filmita en | Parizo |
Loko de rakonto | Barato • Turkio • Istanbulo |
Muziko de | Vangelis |
Rolantoj | Hugh Grant • Kristin Scott Thomas • Emmanuelle Seigner • Peter Coyote • Victor Banerjee • Jean-Yves Chalangeas • Stockard Channing • Olivia Brunaux • Danny Wuyts • Boris Bergman • Robert Benmussa |
Produktinta firmao | Canal+ Alain Sarde |
IMDb | |
Sirens, Four Weddings and a Funeral kaj Bitter Moon — ĉiuj publikigitaj en Usono ene de semajnoj unu disde alia - estis la filmoj kiuj famigis Hugh Grant al la atento de la usona publiko.
Nigel (Hugh Grant) kaj Fiona Dobson (Kristin Scott Thomas) estas en plezurveturado al Hindio sur krozoŝipo. Unu nokton Nigel ekkonas Mimi (Emmanuelle Seigner), franca belulino, kaj poste amikiĝas kun ŝia edzo, Oscar (Peter Coyote), frustraciita verkisto parolakra kaj miskapablulo sur rulseĝo. El li, Nigel ekscias pri la tumulta amhistorio de la paro. Dum la veturado, la intereso de Nigel por Mimi kreskiĝas, dum Fiona celas alian pasaĝeron. Finfine, dum la nokto de Novjaro, okazas tumulta festego kaj la kvaropo eniras en tragedia konflikto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.