Random Hearts

From Wikipedia, the free encyclopedia

Random Hearts estas usona amafera drama filmo de 1999 reĝisorita de Sydney Pollack kun stelulado de Harrison Ford kaj Kristin Scott Thomas. Bazita sur la samnoma romano de 1984 de Warren Adler, la filmo temas pri policoficiro kaj kongresanino kiuj malkovras, ke iliaj respektivaj edzino kaj edzo estis amantoj antaŭ morti en aviadilakcidento.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Random Hearts
filmo
Originala titolo Random Hearts
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1999, 23 dec. 1999
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, filmo bazita sur romano, krimfilmo
Kameraado Philippe Rousselot
Reĝisoro(j) Sydney Pollack
Produktisto(j) Warren Adler
Scenaro Kurt Luedtke  Warren Adler
Filmita en Baltimore  Nov-Ĵerzejo  Florido
Muziko de Dave Grusin
Rolantoj Harrison Ford  Kristin Scott Thomas  Charles S. Dutton  Bonnie Hunt  Dennis Haysbert  Sydney Pollack  Richard Jenkins  Paul Guilfoyle  Bill Cobbs  Edie Falco  Jenna Stern  Peter Coyote  Susanna Thompson  Dylan Baker  Lynne Thigpen  Kate Mara  Brooke Smith  Christina Chang  Michelle Hurd  C. S. Lee  M. Emmet Walsh  Janeane Garofalo  Blair Brown  Reiko Aylesworth  Molly Price  S. Epatha Merkerson  Deirdre Lovejoy  Aasif Mandvi  Susan Floyd  Davenia McFadden  Terry Serpico  Liam Craig  Ellen Foley
Produktinta firmao Rastar
IMDb
vdr
Fermi

Intrigo

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Dutch Van Den Broek (Harrison Ford) estas policano pri internaj aferoj, feliĉe edzo de ĉarma edzino, Peyton Van Den Broeck (Susanna Thompson). Siaflanke, Kay Chandler (Kristin Scott Thomas) estas prestiĝa kongresanino, edzino de Cullen Chandler (Peter Coyote); la geedzoj havas adoleskan filinon, Jessica Chandler (Kate Mara).

Kaj Kay kaj Dutch ne scias, ke iliaj respektivaj partneroj estas amantoj. La sekreto malkovriĝas kiam Cullen Chandler kaj Peyton Van Den Broeck mortas en terure mortiga aviadilakcidento, kiam Boeing 737 kraŝas post elteriĝo el Vaŝingtono al Miami. Tamen neniu sciis, ke la veturcelo estis Miami.

Kay kaj Dutch konstatas, ke la ekstergeedza paro veturis kune, registritaj laŭ nomo “Chandler”, kaj inter ties havaĵoj ili trovas du samajn ŝlosilojn. Dekomence Kay volas nek plie esplori nek esti en kontakto kun Dutch. Sed poste, ambaŭ gevidvoj esploras pri la rilato de siaj respektivaj partneroj kaj aparte pri la loĝejo, kiun malfermas la trovitaj ŝlosiloj, en kiu la amantoj renkontiĝis. Dume eĉ la malpreta Kay disvolvigas altiron al Dutch. Kiam tio ĉio malkovriĝas publike, estas politika krizo por Kay kaj persona kaj profesia krizo por Dutch. Ĉio komplikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Harrison Ford kiel Sergeant William "Dutch" Van Den Broeck
  • Kristin Scott Thomas kiel Kay Chandler
  • Charles S. Dutton kiel Alcee
  • Bonnie Hunt kiel Wendy Judd
  • Dennis Haysbert kiel Detective George Beaufort
  • Sydney Pollack kiel Carl Broman
  • Richard Jenkins kiel Truman Trainor
  • Paul Guilfoyle kiel Dick Montoya
  • Susanna Thompson kiel Peyton Van Den Broeck
  • Peter Coyote kiel Cullen Chandler
  • Kate Mara kiel Jessica Chandler
  • Susan Floyd kiel Molly Roll
  • Dylan Baker kiel Richard Judd
  • Lynne Thigpen kiel Phyllis Bonaparte
  • Reiko Aylesworth kiel Mary Claire Clark
  • Edie Falco kiel Janice

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.