Sydney Pollack

From Wikipedia, the free encyclopedia

Sydney Pollack

Sydney POLLACK (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Lafayette, Indiana, Usono; mortis la 26-an de majo 2008[1] en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Sydney Pollack
Oskar-premiito
Thumb
Persona informo
Sydney Pollack
Naskonomo Sydney Irwin Pollack
Naskiĝo 1-an de julio 1934 (1934-07-01)
en Lafayette
Morto 26-an de majo 2008 (2008-05-26) (73-jaraĝa)
en Pacific Palisades
Mortis pro Naturaj kialoj vd
Mortis per Stomaka kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre (en)
Stella Adler Studio of Acting (en) vd
Familio
Infanoj Rachel Pollack (en) vd
Profesio
Okupo filmproduktoro
filmreĝisoro
piloto
ĝenra aktoro
reĝisoro
televida reĝisoro
televida aktoro
filmaktoro
aktoro
produktoro vd
Aktiva dum 1950–2008 vd
Verkado
Verkoj Out of Africa 
Tootsie 
Three Days of the Condor vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

Vivo

Sydney Pollack naskiĝis en juda familio elmigrinta el Rusio al Usono. Lia kariero ekis komence de la 1960-aj jaroj kiel televida aktoro kaj reĝisoro. En kina filmo li aktoris unue en 1962 en la militfilmo War Hunt kune kun Robert Redford. De tiam ambaŭ amikiĝis kaj Redford estis ĉefrolulo en multaj el la filmoj, kiujn Pollack reĝisoris.

Oni taksis Pollack unu el la plej inteligentaj kaj de la aktoroj ŝatataj reĝisoroj. Liaj filmoj estas el diversaj ĝenroj. Trifoje oni nomumis lin por la Oskar-premio, kiun li ricevis en 1986 por Out of Africa kiel plej bona reĝisoro. Pollack estis ne nur reĝisoro, sed ankaŭ produktoro kaj aktoro.

Sydney Pollack edziĝis en 1958 al la aktorino Claire Griswold, kun kiu li havis tri infanojn.

Matene de la 26-a de majo 2008 Pollack mortis, 73-jara, en sia hejmo pro kancero.

Filmoj (kiel reĝisoro)

Filmoj (kiel aktoro)

Premioj

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.