From Wikipedia, the free encyclopedia
Paula Anna Maria WESSELY (20a de Januaro 1907 – 11a de Majo 2000) estis aŭstria teatra kaj kinarta aktorino. Die Wessely (laŭvorte "La Wessely"), kiel ŝi estis kore kromnomita de siaj admirantoj kaj sekvantoj, estis la plej populara postmilita aktorino de Aŭstrio.
Paula Wessely | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paula Wessely | |||||
Naskonomo | Paula Anna Maria Wessely | ||||
Naskiĝo | 20-an de januaro 1907 en Vieno | ||||
Morto | 11-an de majo 2000 (93-jaraĝa) en Vieno | ||||
Mortis per | Bronkito vd | ||||
Tombo | Grinzing Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Attila Hörbiger vd | ||||
Infanoj | Christiane Hörbiger, Elisabeth Orth (en) , Maresa Hörbiger (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro filmaktoro teatra aktoro aktoro vd | ||||
Laborkampo | Aktorado vd | ||||
Aktiva en | Vieno vd | ||||
Aktiva dum | 1924– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ekkarieris en germanlingvaj teatroj de Vieno, Prago kaj Berlino.
Ŝia ĉefa kinrolo estis tiu de Leopoldine Dur en la filmo de 1934 nome Maskerade reĝisorita de Willi Forst, kun Adolf Wohlbrück.
En 1938 ŝi estis la voĉo de Neĝblankulino en la unua germanlingve-dublita versio de la filmo de Disney nome Snow White and the Seven Dwarfs, kiu poste estos malpermesita de la Naziaj aŭtoritatoj post la Anschluss. Kiel sia bofrato Paul Hörbiger, Wessely estis publike aklaminta la Anschluss, post kio ŝi facile pluigis sian kinan kaj teatran karieron. Ŝia plej elstara filma apero estis en la kontraŭ-Pola Nazia propaganda filmo Heimkehr ("Bonvenigo") de Gustav Ucicky en 1941. Ŝi estos akre kritikitaj de aŭstriaj intelektuloj post la Dua Mondmilito, pro kio ŝi poste publike bedaŭris sian iaman nazian engaĝiĝon.
Post tio, ŝi laboris ĉefe kiel teatra aktorino ĉe la Vienna Burgtheater kun sia edzo Attila Hörbiger dum pli ol 40 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.