aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Attila HÖRBIGER (naskiĝinta la 21-an de aprilo 1896 en Budapeŝto, mortinta la 27-an de aprilo 1987 en Vieno) estis aŭstra aktoro. Inter 1935 kaj 1937 kaj denove inter 1947 kaj 1951 ludis li la rolon de Jedermann ĉe la Festivalo de Salcburgo.
Attila Hörbiger | |
---|---|
Attila Hörbiger en la rolo de Jedermann, 1947. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1896 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de aprilo 1987 (91-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Grinzing Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Hanns Hörbiger (en) |
Frat(in)oj | Paul Hörbiger kaj Alfred Hörbiger (en) |
Edz(in)o | Paula Wessely |
Infanoj | Christiane Hörbiger, Elisabeth Orth (en) , Maresa Hörbiger (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro aktoro |
Estante filo de la inĝeniero Hanns Hörbiger, li transloĝiĝis en 1903 Vienon. Inter 1906 kaj 1914 frekventis li la konventan gimnazion de Sankt Paul im Lavanttal kie li spertis unuajn aktorajn momentojn. En 1919 li premieris en Wiener Neustadt. Poste li aktoris en Stutgarto je Schwäbische Volksbühne, en 1920 en Bozen, en 1921 ĉe Raimund-teatro Viene, en Bad Ischl kaj en 1922 en Liberec.[1], en 1923 je Jarno-teatro (Viene), en 1925 en Brunno kaj inter 1926 kaj 1928 je Neues Theater de Prago.
Inter 1928 kaj 1949 apartenis li al la ensemblo de la viena teatro "Theater in der Josefstadt", de 1950 ĝis 1975 al la aktoraro de Burgteatrejo. En la 15.10.1955, okaze de le remalfermo burgteatreja, li estis Rudolfo en la grillparzer-a verko König Ottokars Glück und Ende.
En la 6.4.1974 li partoprenis kiel Natano ĉe la burgteatreja premiero de Nathan der Weise, dume lia plej maljuna filino Maresa estis Reĥa. En 1985 estis la lasta fojo de lia sinprezento sceneje en la raimund-a Der Diamant des Geisterkönigs.
De junio 1924 estis lia edzino la operkantistino Consuelo Martinez; divorco estis en 1934. En novembro 1935 nuptis li la aktorinon Paula Wessely. Iliaj infanoj estis Elisabeth Orth, Christiane Hörbiger kaj Maresa Hörbiger. Post Anschluss li petis membrecon ĉe NSDAP; oni akceptis lin sub la partinumero 6.295.909)[2]. Kun la dua edzino li ludis en la kontraŭpola kaj antisemitisma filmo Heimkehr[3] sub la reĝisorado de Gustav Ucicky en 1941. Jam en 1936 ambaŭ por Aŭstrofaŝismo pretis ludi en la propaganda filmo Ernte (1936). En 1944 li figuris sur la listo de difavoratoj.[4] Sed ankaŭ helpadis la paro persekutatajn judajn amikojn.[5] Ankaŭ la nepo Cornelius Obonya estas aktoro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.