La konstruado de la Kortega Kastelo (germane Hofburg, ĉeĥe Dvorní hrad) komenciĝis jam en la 13-a jarcento. La plej malnova parto nomiĝas Schweizerhof (korto de svisoj) kun gotika kastel-kapelo. Plivastiĝoj: Amalienburg, Leopolda Parto, Imperiestro-oficeja Parto, Mikaela Parto.

Michaelerplatz
Rapidaj faktoj Estas, Lando ...
Hofburgo

LandoAŭstrio
Koordinatoj48° 12′ 23″ N, 16° 21′ 55″ O (mapo)48.20638888888916.365277777778

Hofburgo (Vieno)
Hofburgo (Vieno)
DEC

Hofburgo (Aŭstrio)
Hofburgo (Aŭstrio)
DEC
Hofburgo

Vikimedia Komunejo:  Hofburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fermi
Pordego de svisoj

La kunigo de la konstrupartoj okazis en la 19-a jarcento. La Mikaela Parto kun Mikaela Pordego kaj centra kupolo, laŭ fasadpropono de Johann Bernhard Fischer von Erlach (Johano Bernhardo Fiŝer de Erlaĥ) estis finita en 1893. La Svisa Pordego kombinas la internan kastelkorton kun Svisa Korto, renesanca konstruaĵo el 1552. La Kortega Kastelo estas nun la sidejo de la federacia prezidento de Aŭstrio.

Muzeoj

La kultura parto estis malfermita al la publiko en 1958 kaj troviĝas en la Mikaela alo konstruita de la menciita arkitekto en 1889-1893 kaj nomitan laŭ la Preĝejo de Sankta Mikaelo, situanta kontraŭ ĝi en la Mikaelplaco[1].

Sub la sama tegmento tie gastas tri muzeoj: la Sisi-muzeo, la imperiestraj apartamentoj kaj la arĝenta kolekto[1].

Unuafojaj mencioj pri la Arĝenta kolekto aperas en la 15-a jarcento, dum regado de la imperiestroj Frederiko la 3-a kaj lia filo Maksimiliano la 1-a, la fama aŭspicianto de la artoj. En la ekspozicio estas prezentataj ne nur arĝentaĵoj, sed ankaŭ porcelanaĵoj[1].

La Arĝentan kolekton sekvas la imperiestraj apartamentoj kaj la Sisi-muzeo, okupantaj 24 ĉambrojn, ekde la imperia ŝtuparo ĝis dormejoj. La ejoj estas fasonitaj en la baroka stilo. Riĉe pentritaj stukaĵoj kaj valoraj bruselaj gobelenoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kandelingoj el bohemia vitro fare de la firmao J. & L. Lobmeyr kaj kahelfornoj, tegitaj je porcelano. Meblaro devenas ĉefe de la 19-a jarcento kaj reprezentas stilojn de Ludoviko la 15-a kaj empiron[1].

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.