From Wikipedia, the free encyclopedia
Paseroformaj estas ordo de birdoj, kiu inkluzivas pli ol duonon de ĉiuj birdospecioj. Foje konataj kiel ripozbirdoj aŭ, eĉ, malpli taŭge, kiel kantobirdoj, la paseroformaj formas unu el la plej diversaj teraj ordoj de vertebruloj: kun ĉirkaŭ 5,093 specioj[1], ĝi estas preskaŭ duoble tiom varia, kiom la plej granda ordo de mamuloj, la Ronĝuloj.
Paseroformaj birdoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ekde la supra dekstra angulo laŭ la direkto de la horloĝo: Ploceus velatus, Cinnyris osea, Blua garolo, Dompasero, Granda paruo, Griza korniko. | ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Passeriformes Linnaeus, 1758 | ||||||||
Subordoj | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||
La nomo "paseroformaj" devenas de Passer domesticus, la scienca nomo de la tipa specio – Pasero – kaj de la latina termino passer por la Paseroj kaj similaj etaj birdoj.
La evolua historio kaj rilatoj inter la paseroformaj familioj restis sufiĉe misteraj ĝis ĉirkaŭ la fino de la 20-a jarcento. Multaj paseroformaj familioj estis grupigitaj kune surbaze de morfologiaj similaĵoj kiuj, kiel oni supozas lastatempe, estas la rezulto de konverĝa evoluo, kaj ne de proksima genetika rilato. Ekzemple, la trogloditedoj de norda hemisfero, tiuj de Aŭstralio, kaj tiuj de Novzelando aspektas tre similaj kaj kondutas ankaŭ simile, kaj tamen apartenas al tri apartaj branĉoj de la familiarbo de la paseroformaj; ili estas tiom nerilataj kiom eblas ene de la Paseroformaj.
Multe da priserĉado restas nefarita, sed antaŭeniro en molekula biologio kaj plibonigita paleobiogeografio montras pli kaj pli klaran bildon de la originoj kaj evoluo de la paserinoj. Nuntempe oni supozas, ke la unuaj paseroformaj evoluis en Gondvano iam en la Paleogeno, eble ĉirkaŭ la Malfrua Paleoceno antaŭ ĉirkaŭ 60–55 milionoj da jaroj (mya). La komenca disiĝo okazis inter la Tyranni, la Passeri, la Eurylaimides kaj la Akantisitedoj, kiuj eble evoluis dum mallonga periodo (kelkaj milionoj da jaroj). La Paseroformaj ŝajne forevoluis el tre proksima klado de "preskaŭpaseroformaj" kiuj enhavus birdojn kiel la Pegoformaj kaj la Koracioformaj.[2]
Iom poste, granda disradiado de formoj okazis for de la Aŭstralia kontinento: la Passeri aŭ kantobirdoj. Plej granda branĉo de la Passeri, "paseredoj", aperis ĉu kiel frata grupo de la bazaj stirpoj kaj korvedoj ("Corvida"), aŭ pli verŝajne kiel subgrupo de tiu, kaj profunde etendiĝis al Eŭrazio kaj Afriko, kie estis pli posta eksploda disradiado de novaj stirpoj. Tio verŝajne estigis tri plej grandajn stirpojn de paseroformaj enhavantajn ĉirkaŭ 4,000 speciojn, kiuj aldone al la klado de korvedoj kaj al multnombraj malgrandaj stirpoj formas la nuntempan diversecon de kantobirdoj. Okazis vasta biogeografio miksado, kun nordaj formoj revenantaj suden, sudaj formoj translokiĝantaj norden ktp.
Plej fruaj paseroformaj
Osteologio de ripozbirdoj, ĉefe de ostoj de membroj, estas tre diagnoza.[3] Tamen, la informo pri fruaj fosilioj estas malmulta, ĉar la unuaj Paseroformaj estis ŝajne de la eta grando de nuntempo kaj ties delikataj ostoj ne konserviĝis bone. Estas specimenoj F20688 kaj F24685 de la Kvinslanda Muzeo el Murgon, Kvinslando klare rekoneblaj kiel paseroformaj; ili reprezentas du speciojn ĉirkaŭ 10 kaj 20 cm longajn kaj de ĉirkaŭ 55 mdj, ĉe Frua Eoceno.[4] Tre simila grupo, la Zigodaktiledoj (nomitaj tiele pro sia zigodaktila alproksimiĝo al ripozbirdoj) sendepende disvolviĝis je la sama tempo – kaj eble el tre parencaj prauloj – en teritorioj borde de Norda Atlantiko, kiu tiam havis nur du trionojn de la nuna amplekso.
Ĝis la malkovro de la aŭstraliaj fosilioj, oni supozis, ke Palaeospiza bella el priaboniaj kuŝejoj de Florissant (Malfrua Eoceno, ĉirkaŭ 35 mdj) estis la plej antikva konata paseroforma. Tamen, ĝi estas nune konsiderata nepaseroforma preskaŭpaseroformaj.
El Bathans ĉe la rivero Manuherikia en Otago, Novzelando, MNZ S42815 tarsometatarso de birdo similgranda al Tuio kaj kelkaj ostoj de almenaŭ unu specio de birdo similgranda al Tiekeo estis ĵus priskribita. Tiuj datiĝas el Frua al Meza Mioceno (19-16 milionoj da jaroj).[5]
Moderna kono pri la interrilatoj inter vivantaj paseroformaj (vidu la listo de familioj sube) sugestas, ke la lasta komuna praulo de ĉiuj vivantaj Paseroformaj estis eta arbarbirdo, probable kun fortika vosto[6] kaj ĝeneralan grizecan koloron, sed eble kun markita seksa dimorfismo. La lasta trajto ŝajne perdiĝis kaj reevoluis multfoje ĉe kantobirda evoluado sole, se konsideri ties distribuon inter la nunaj stirpoj: la komuna praulo de la paseredoj ekzemple estis preskaŭ certe ne markite dimorfa se konsideri ke tiu trajto estas tre rara inter la stirpoj en baza evoluo de tiuj, sed tre komuna inter la plej junaj kladoj de paseredoj, la Passeroidea; aliflanke inter la plej bazaj Passeri estas konsiderinda nombro de stirpoj forte dimorfaj kiel la tre antikvaj Menuredoj kiel ĉe multaj inter la Meliphagoidea kaj Corvoidea. Seksa dimorfismo estas ankaŭ nekomuna en la Akantisitedoj kaj elstara ĉe kelkaj suboscinoj kiel la Pipredoj kaj la Kotingedoj.
Fruaj eŭropaj paseroformaj
En Eŭropo, ripozbirdoj ne estas tro nekomunaj en la fosiliaj trovaĵoj de la Oligoceno antaŭen, sed plej parto estas tro fragmentecaj por pli certa klasigo:
Wieslochia estis eble ne membro de iu nuna subordo. La fakto ke ne nur la Passeri etendiĝis multe pli trans la regiono de origino pruviĝas de nedeterminita Eŭrilaimedoj el Frua Mioceno (apenaŭ 20 mdj) de Wintershof, Germanio, kaj la subsocino nedeterminita de Malfrua Oligoceno el Francio listita supre. La moderna diverseco de la genroj de paseredoj estas konata ĉefe el la Malfrua Mioceno antaŭen kaj eĉ en la Plioceno (ĉirkaŭ 10–2 mdj).
Amerikaj fosilioj
En Ameriko, la informo pri fosilioj estas eĉ pli malmulta antaŭ la Pleistoceno, el kiuj kelkaj ankoraŭ vivantaj familioj de suboscinoj estas dokumentitaj. Krom la nedeterminebla MACN-SC-1411 (Frua/Meza Mioceno de Santa Cruz Provinco, Argentino),[11] formortintaj stirpon de ripozbirdoj oni priskribis el la Malfrua Mioceno de Kalifornio, Usono: la Palaeoscinedoj kun la ununura genro Paleoscinis. "Palaeostruthus" eurius (Plioceno de Florido) probable apartenas al nuna familio, plej verŝajne kiel paseroidea.
Dekomence, la Korvedoj kaj la Paseredoj estis klasitaj kiel "parvordoj" en la subordo Passeri; laŭ la kutima praktiko de taksonomio, ili, probable, povus esti difinitaj kiel infraordoj. Kiel oni origine supozis en la taksonomio de Sibley-Ahlquist, ili enhavis, respektive, la plej grandan superfamiliojn nome Corvoidea kaj Meliphagoidea kaj malgrandaj stirpoj, kaj la superfamiliojn Sylvioidea, Muscicapoidea kaj Passeroidea.
Tiun aranĝon oni konsideris ege simpligita de multe pli ĵusa reserĉado. Ekde la mezaj 2000-aj jaroj, estis publikitaj dekoj da studoj, kiuj klopodas sukcese solvi la filogenezon de la disbranĉiĝo de la paseroformaj. Ekzemple, Corvida en la tradicia senco estis tre hazarda kunigo de fruaj aŭ malgrandaj stirpoj de paseroformaj birdoj de la Malnova Mondo, ĝenerale el la regiono de Aŭstralio, Novzelando kaj Wallacea. La Passeri aliflanke povas iĝi monofiletika per movo de kelkaj ĉirkaŭaj familioj, sed la "pura" aranĝo kun tri superfamilioj iĝis tiom pli kompleksa, ke estas necerte, ĉu en la estonteco la fakuloj subtenos ĝin.
Grandaj familioj "rubotaksonaj" kiel la silviedoj kaj la timaliedoj iĝis parafiletikaj kaj oni rearanĝas ilin. Kelkaj taksonoj rezultis reprezenti tre diferencajn stirpojn kun malmultaj specioj kaj sekve oni formis novajn familiojn, kelkaj el ili – kiel la Hihibirdo de Novzelando kaj la Barboparuo de Eŭrazio – monotipaj kun ununura vivanta specio.[12]. Ŝajnas probabla, ke nur en la Passeri, nombro de etaj stirpoj estos eventuale agnoskita kiel distingaj superfamilioj. Ekzemple, la regoledoj konsistigas ununuran genron kun malpli ol 10 specioj nuntempaj, sed ŝajne estis inter la unuaj stirpoj de ripozbirdoj kiuj diverĝis kiel grupo disvastigita tra Eŭrazio. Oni ne trovis partikularajn proksimajn parencojn laŭ la studioj de la vivantaj Passeri, kvankam oni supozas, ke ili povus esti proksimaj de kelkaj grupoj de tropika Azio malbone studitaj. Traktado de la sitedoj, trogloditedoj, kaj ties proksimaj parencoj kiel distinga subfamilio nome Certioidea estas pli kaj pli konsiderata ĝusta; same oni povus eventuale apliki al la Parida familio kaj ties proksimaj parencoj.
Tiu procezo daŭras kaj la aranĝo povas ankoraŭ ŝanĝiĝi. Tamen, estus precedenco ĉe nereferencitaj konfliktaj traktadoj en artikoloj pri familioj, genroj kaj specioj.
La subordoj Tyranni kaj Passeri estas frataj kladoj. La subordo Acanthisitti estas la pli praa. [13][14][15].
Passeriformes |
| ||||||||||||
Tiu listo estas en taksonomia ordo, lokigante rilatajn speciojn aŭ grupojn apude unu de alia. La subdividoj de Passerida ankoraŭ bezonas aktualigon de la libro Handbook of the Birds of the World,[16] bazita sur plej modernaj kaj komprenigaj studoj.[17] Oni faru aktualigon se necese.
La familioj estas lokitaj laŭ nekutima sekvenco. Ĉar multaj relokigoj okazis ekde ĉirkaŭ 2005 kaj ankoraŭ ne okazis definitiva aranĝo. La nuna sekvenco estas klopodo konservi multe de la tradicia sekvenco dum oni donas prioritaton al taŭgaj rilatoj inter la diversaj familioj.
Suboscines
Kantobirdoj aŭ oscines
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.