From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konopofagedoj (Conopophagidae) estas familio en la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ekzistas en ĝi unu genro kun ok specioj. Ili estas parencaj kun la Furnariedoj (Furnariidae) kaj la Formikariedoj (Formicariidae).
La disvastiĝejo de la Konopofagedoj situas en Mez- kaj Sudameriko. Ili loĝas plejparte en arbaroj kaj skrapas sur la grundo je insektoj. La plumaro plejparte estas bruna, la kruroj, kontraste al la longeca korpo, longa kaj la beko mallonga, similanta al la beko de la Muŝkaptulo (Ficedula).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.