From Wikipedia, the free encyclopedia
José Pablo GUERRERO Cabanillas (Esparragosa de Lares, Provinco Badajoz, 18-a de Oktobro 1946), estas hispana kantaŭtoro kaj poeto loĝanta en Madrido ekde finaj 1960-aj jaroj. Li uzas simplan kaj poezian stilon en la kantovortumado. Muzike eliras el harmonioj kaj tradiciaj melodioj de sia devenloka Ekstremaduro spicitaj per sono de usonaj "folk", rok-muziko, ĵazo kaj flamenko. Meze de la 1980-aj jaroj li enkondukis ritmojn el Afriko kaj el aliaj kulturoj, krom sonojn pli avangardemajn kiel minimumismo, la hazarda muziko, la etosmuziko kaj la elektronika muziko. Li estas kantisto de tre longa kaj agnoskita arta kariero. Krome, kiel poeto li publikigis ekde la jaro 1988.
Pablo Guerrero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | José Pablo Guerrero Cabanillas | ||||
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1946 (77-jaraĝa) en Esparragosa de Lares | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto kantisto vd | ||||
Aktiva dum | 1969– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dum studado en mezlernejo li ekludis gitaron, nome kantojn de Los Bravos, Los Brincos, Georges Moustaki, Jorge Cafrune, Joan Baez, Massiel, Dúo Dinámico ktp. En universitato li studis literaturon, ekkantis, sed ankoraŭ ne profesicele, kaj influiĝis de Pablo Neruda, Blas de Otero, Luis Cernuda, José Ángel Valente kaj José Agustín Goytisolo inter aliaj.
En 1969 ekprofesiiĝis en la Festivalo de la Kanto de Benidorm per la kanto Amapolas y espigas (papavoj kaj spikoj), kiu atingis la premion al la plej bonkvalita vortumado, kaj la duan vicon en la ĝenerala klasigo. Li diskoregistris tiun kanton, kiun poste María Dolores Pradera enmetos en sian repertorion. Dum la 1970-aj jaroj li esploris la folkloron de sia devenloka Ekstremaduro kaj aliflanke li ricevis influojn de Joan Manuel Serrat, Luis Eduardo Aute, Lluís Llach, Raimon, Maria del Mar Bonet, Amália Rodrigues, José Afonso, Georges Moustaki, Jacques Brel, Daniel Viglietti, Jorge Cafrune, The Beatles, Rolling Stones, Lou Reed ktp.
Ĉefe en la dua duono de la jardeko li partoprenis aktive en multaj lokaj festivaloj de muziko, kanto, poezio kaj protesto koincide kun la starto de la Hispana Transiro al la demokratio. Tiam li aperis surscenejen tre ofte sola kun gitaro. En 1972 Pablo Guerrero registris sian unuan albumon nome "A cántaros" (pluvegos). Tiu kanto tuj iĝis unu de la liberecanaj himnoj de la epoko, ĉar la publiko identigis la sopiron de la devenloka sudokcidenta regiono por pluvo kun la sopiro por la fino de la reĝimo de Francisco Franco ankoraŭ vivanta. "A cántaros" estis la unua disko de Guerrero kun ĉefe urba temaro, ne tiom kampara. En ĝi notindas influoj de Pete Seeger, Joan Baez, Neil Young, Joni Mitchell, James Taylor, Bob Dylan kaj Leonard Cohen.
La 2an de marto 1975 li registris diskon de koncerto en la teatro Olympia de Parizo titolita "Pablo Guerrero en el Olympia". Pablo Guerrero kantas kaj ludas gitaron kun akompano de gitaro de Nacho Sáenz de Tejada kaj kontrabaso de Miguel Ángel Chastang, kiuj estos liaj postaj kunlaborantoj kun aliaj. Tiu iĝis unu de la plej venditaj diskoj de Pablo Guerrero dum la 1970-aj jaroj. Ekde tiam li kunlaboris kun diversaj kantistoj kaj artistoj en kolektivaj iniciatoj kaj turneis tra Italio, Germanio, kaj ĉefe tra tuta Hispanio. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li malfermiĝis al pli ampleksa gamo de melodiaj muzikoj kaj poeziaj stiloj. Paralele li ricevis multajn omaĝojn al sia etenda kariero.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.